1 favorite     0 comments    908 visits

See also...


Keywords

Cezar-poemo
fotopoemo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

908 visits


Bugivugipiano

Bugivugipiano
Foto von David, Ipernity
www.ipernity.com/home/dave_sn


Cezar

Bugivugi-piano


"Sen bier' muzik' ne sonas",
nin la pianist' admonas.
"Sen bier' pian' ne ludas,
aŭ la sonoj simple krudas.

La muzik' bezonas fluon.
La biero peras ĝuon.
Do bieron tuj alportu,
ke muziko mia fortu."

Refr. (dufoje):
"Sen bier' muzik' ne sonas",
nin la pianist' admonas!



PS: Bugivugio estas Boogie-Woogie, jen ritma variaĵo de la bluso, mododanco. Bugiviugi-piano kun iom da fantazio similas al tiu foto de David. Nur la biero sur la piano mankas:).

PSS: Ree mian specialan dankon al vi, David! Ankaŭ pro la laŭdo:).

PS: www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/184.html
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.