Jen verkisto Marcel Aymé, kiu verkis la novelon "Viro iras tra la vando". La plastikon kreis aktoro Jean Marais, kiu ankaŭ rolludis Fantomason. Mi pensis erare, ke la murtrapasulo estas Fantomaso, sed li estas tute alia kaj eĉ bonkora homo, kiu, kvankam li havas la kapablon iri tra vandoj, malfeliĉe estas enamiĝinta al edzinigita damo, kiu ŝatas lin, sed ne povas vivi kun li.


Hans-Georg Kaiser
Fantomas'

Jen iras viro tra muro,
en kriminala epok'.
timigas nin sen mezuro,
paligas nin dum ŝok'.

Sed kion celas Vi, viro,
el transa mond' kun fervor'?
Nu, Fantomas', kavaliro,
ho, majstro de l' horor''!?"

Respondas li sen cerbumo:
"Por kio tia skulptur'?
Por kio venenparfumo?
Nu, nur pro plezur'."

lia lasta masko

Fantomas eraris, la verkisto Marcel Aymé estis intima amiko de Marais, kaj tial li kreis la murtrapasulon. (HGK)

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/