http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-mi-dankas.html




Cezar
Mi dankas!


Mi dankas per kliniĝo,
sed ne pro superstiĉo!
Mi dankas pro inklino
kaj ne pro la destino.

Mi dankas tre amike,
kaj tute ne replike.
Mi dankas nur por danki,
sed ne por vin ĉeflanki.

Leginte min, plu fidu,
kaj via edzo ridu.
Mi dankas el la foro,
kaj ne nur pro fervoro!