http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/07/grumblu-sed-ne-nur-poemo.html


Cezar
Grumblu, sed ne tro

al juna sovaĝulo

Grumblon oni devas havi,
sed ja ne por ĉiam pravi.
Grumblo estas granda forto.
Grumblu do pri via sorto.

Grumblo helpas ĉe l' defendo.
Ne subiĝu al pretendo.
Montru foje viajn dentojn
kaj ne timu viajn sentojn.

Grumblu, kara, ne grumbladu,
ne en grumbla sento vadu.
Se vi ĉiutage grumblus,
vi en ĉiu kazo stumblus.

Grumblo estas grava eco,
fonto eĉ de vera deco.
Sed la grumblon mem ne celu,
kaj serene ofte belu.