http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/10/vizitu-ni-europon-poemo.html


Cezar
Vizitu ni Eŭropon....


Vizitu ni Eŭropon
pro ĝia granda bel',
piede, ŝipe, trajne,
se eblas eĉ kun vel'.

Vizitu ni Eŭropon,
montare kaj en val',
hotele, pensione,
vespere dum la bal'.

Ni ĝuu ĉiun nokton
kaj trinku ĉe la font'.
Ni migru laŭ riveroj,
dum belas plu en rond'.

Moviĝu ni laŭplaĉe
de urb' al urbo plu.
Kamparojn ni rigardu,
se eblas plu la ĝu'.

Vizitu ni Eŭropon,
dum plu ekzistas ĝi,
ni ŝatu tiun tempon
antaŭ frenezebri'.

Vizitu ni Eŭropon,
vojaĝe kun plezur',
antaŭ pere' venonta
por la profito nur.

Vizitu ni Eŭropon,
ĝis sinkos en forges',
ĝis fin' de l' kontinento
pro bomb', nuklea stres'.

Vizitu ni Eŭropon
pro ĝia granda bel'.
Ŝi estas grandioza
en aŭto kaj sur sel'.

Vizitu ni Eŭropon,
Ne estas virgulin' ;
ŝi tro sopiras eŭrojn,
ĝis malĝojiga fin'.



Rimarko: Eŭropo estas en la mitologio virgulino, ĝis Zeŭso kiel taŭro forkondukis ŝin kaj finis kun ŝi ties ĝistiaman virgulinecon."