http://popularscienco.blogspot.de/2013/08/por-scio-kaj-progreso-reinhard-jellen.html

Por scio kaj progreso
de Reinhard Jellen


Pri povreco kaj socia maljusteco (3)


"Sed kun la diferenco rilate la distribuadon ekestas la klasdiferencoj. La socio dispartiĝas en privilegiitajn kaj malprivilegiitajn, ekspluatantajn kaj ekspluatatajn, regantajn kaj regatajn klasojn kaj la ŝtato, al kiu evoluiĝis plu la nature kreskintaj grupoj de samtribaj komunumoj, komence nur por la plenumo de komunaj interesoj (ekz. aspergado en la oriento) kaj pro la protekto al ekstere, ekde nun ricevas same tiom la taskon konservi per perforto la viv- kaj regokondiĉojn de la reganta klaso kontraŭ la regata."

Frederiko Engels: Herrn Eugen Dührings Umwälzung der Wissenschaft = Fundamenta ŝanĝiĝo de la scienco fare de Eugen Dühring (MEW 20; S.137 f)

Plej minacataj de povreco estas tiuj homoj, kiuj falis el la okuporastrumo kaj tial nepre bezonas la karitatŝtatan subtenon: jen senlaboruloj, infanriĉaj familioj, senfamiliaj edukantoj de infanoj, pensiuloj kaj vidvinoj. Tiurilate la inoj plej ofte staras eĉ sur la plej malsupra socia rango. Parte inoj estas pro ilia naskokapablo okuporisko, almenaŭ tiom longe, kiom ili ne perlaboras tiom da mono, por povi pagi ĉiutage tri infanvartistinojn. Ili ja povus retiriĝi iam el la plusvalora ekspluatproceso dum pli longa tempo pro gravedeco, pro patrina forpermeso (en Germanio nur dum 14 semajnoj) aŭ pro la edukado de infanoj. Tion subtenas ankaŭ la ŝtato, kiu spite al mala propagando provas komplikigi la revenon de la patrinoj en la profesian vivon, ĉar inoj malŝarĝigas la karitatŝtaton pri nepageblaj laboroj, pro ilia nepagata familia - kaj reproduktada laboro. Ja kiu volus pagi por nepagebla laboro eĉ cendon?

Plu montriĝas, ke la ŝtato havas evidente malmulte da intereso plifaciligi kaj agrabligi la vivon al tiuj, kiuj nepre bezonas ŝtatan subtenon. Aldoniĝas kiel plia ŝarĝanta afero, ke senlaboruloj estas submetitaj al socia kaj persona subpremado. Parte oni rigardas senlaborecon kiel specon de infekta malsano. Ja kiu volas havi inter siaj konatoj perdulon en socio, en kiu ĉiuj devas esti malstreĉitaj, feliĉaj kaj freneze ĝojaj, precipe tiukaze, se oni mem troviĝas en la danĝero fariĝi unu el ili? Aliflanke ekde Hartz IV, la senlaboruloj sinkas en definitive asimetrian rilaton kun la socio. Ĉar la senlaboruloj ne plu kapablas zorgi mem por sia porvivo (t.e. lia ekspluatiĝo) la stato de civitano nerekte estas forprenata de ili kaj ili devas vivi plu kiel helotoj aŭ metekoj (en la greka historio fremduloj kun tre limigitaj rajtoj).

Sed ĉe tiu ŝtupo la socia proskribo, la socia bojkoto kaj senrajtigo ne haltas. Ĉar la plejmulto de salajrodependigitoj jam delonge subjektivigas objektive ekzistantajn kondutmanierojn adekvatajn al la merkatmekanismo kun ĉiuj submetigaj strategioj kaj perfortotendencoj, kiuj ankaŭ ĝuste estas perigataj de la regantaj gvidmodeloj de individua sukceso kaj malsukceso, videblas la klaskaraktero de provreco kaj senlaboreco nur malofte.

Povrecon oni ne klarigas el la ekonomia strukturo - laŭ la situo de konjunkturo aŭ krizo la merkato aŭ forpuŝas laborfortulojn aŭ sorbas ilin - sed oni perceptas ĝin kiel personan sorton, kiel personan malsukceson.

tradukis Donjo & Cezar
el la maldekstra gazeto "Juna Amiko"

Rimarko:
Hartz IV estas en Germanio tielnomata ŝtata financa subteno por senlaboruloj sur la plej malsupra ŝtupo de la socio. Subteno, kiu ne sufiĉas por morti, kaj ne por vivi.