Hans-Georg Kaiser
Rimi nur por rimi
( de lumigitaj literaturspecialistoj al poeto)
1
Rimi nur por rimi
estas iel krimi.
Se vi tamen faras,
la poemo 'knaras'.
2
Rimu ne hazarde
aŭ bastarde arde.
Se poet' porrimas,
li perrime krimas.
Rimu serioze,
ne tro loze roze.
SE LAŬ NI vi rimos,
ni vin ekestimos!
https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
Belo per si mem estas jam problem'. (Cezar ) Jen art' pro arto.
Porrimi estas rimi por rimi, ĉu ne?
Por bona arto rimi estas rimi por bona arto, do io alia ol porrimi!
Tamen via poemo estas amuza, certe ankoraŭ iom polurenda, tia kia mia supra estis, mian ironion vi ŝajne ne komprenis, tial mi nun pli klare esprimas min.
Dankon, via Cez!
jen via petita korekto de la prozpoemo! Ankaŭ tiu ĉi poemo plaĉas al ni.
Korajn salutojn de Donjo kaj Cez!
Korekto fare de Cez & Donjo :
La Luno en fremda lando
--- el la nordo de Germanio
Ĉiufoje, kiam mi vidis lunon,
turnante mian kolon, mi tuj malfermis la fenestron,
ĉar la luno tuj kiel eble plej akre dolorigis min.
Tial estis la komenco de mia vivo en fremda lando.
La lando, en kiu ne ekzistas eĉ unu monteto,
kien la brizo, malfermante sian flugilon, povus ripozi.
La lando, kies homoj kaj maro tute fremdis al mi,
tial, ke mi estis despli silente sola,
ĉar eĉ balbuti mi ne povis.
Ĉiutage mi promenis kamparen,
sur kies kota sinua vojo
nur mi vagis kaj vagadis senfine.
En la ĝardenon malantaŭ nia domo
flugis leontoda semo, el kiu
ekfloris floro flave ploranta,
kiu velkis ĝis nigreco pro sopiro.
Tia estis la komenco de mia vivo en fremda lando.
Post tiom longa tempo mi rigardas nun
tra la plene malfermita fenestro
la lunon, kiu ne plu larmigas min.
(10.05.2004 origine koree verkita)
(08.01.2010 Esperanten tradukita)
Sign-in to write a comment.