http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/06/erotika-plezuro-poemo.html



Cezar
Erotika plezuro


Se vi min kisas per okuloj,
mi scias eĉ sen gazetuloj,
ke tio estas invitado
por seksplezur' post akra plado.

Se jen okuloj miaj lumas,
ĉar viaj gaje palpebrumas,
kaj viaj manoj miajn prenas,
ni ambaŭ nin ne plu detenas.

Jen sekvos tuj miraklaj agoj,

Jen sonos ĝemduet' dum vagoj
sub ĉielark' ĉe ruĝa floro,
sur la divan' dum vigla horo.

Vi vibros nun jam kun emfazo.
Ni venos tuj ĝis la ekstazo.
Mi jen je via flank' eksvenus,
sed vi min ne ne per lipoj tenus.

Se ni jam malstreĉite kuŝos,
kaj vi min fingropinte tuŝos,
nin kaptos sent' de kontenteco
post sinfordona seks' en deco.