fotis David S. kun la titolo: Testado
Cezar
Knabo ludas
kun plastaj trinkujoj
Ĉu li metu flanken ĉiujn,
aŭ nur tiun aŭ nur tiujn?
Li ne scias vere bone.
Ĉu prefere tiun fone?
Kiel ajn li metos ĝin,
mankas iom la rutin'.
Ĉu li metu ĉiujn vice
ĉu en aro laŭpolice?
Ĉu li lasu ilin sune?
Ĉu stakigu ilin kune?
Li plu luktas pri decid'.
Ĝenu ne per laŭta rid'!
Ĉar la knabo ne nur ludas,
sed pripensas kaj konkludas,
li forgesas pri la mondo
dum medito pri la rondo.
Li forsinkas en cerbum'
dum fotado por album'.
Send a message
Search for members

Dieter Dungert says: