http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/07/negoregino-rimpoemo.html


Cezar
Neĝoreĝino


Akraj estas ŝiaj limoj
kiel mure vitropec'.
Nin minacas ŝiaj timoj
ŝi sin kaŝas en solec'.

Firmaj estas ŝiaj pordoj
kaj post tiuj sanga vund'.
Ŝi sin baras kontraŭ hordoj
kaj la koron sur la grund'.

Kiel besto ŝi atakas,
kaj kondutas kiel Sir'.
Ŝin neniu ĉirkaŭbrakas,
eĉ ne pli bonstata vir'.

Citadele de soleco
ne videblas la dolor'.
Nur vundita kor' sen deco
ene krias pro horor'.

Ŝi jam eĉ ne volus scii,
kio estas post la lim'.
Ŝi kuraĝus eĉ ne krii,
jam venkita de la tim'.

Varmo mankas citadele
de l' glacia solulin',
tiel vivas ŝi malhele
ĝis la suicid' ĉe l' fin'.