http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2015/04/cezar-la-fendo-de-l-mondo-rimpoemo.html



Cezar
La fendo de l' mondo

Ennokte
surstrate
mi iras,
nur venton
kaj fridon
enspiras.

Flankstrate
kalvuloj
ekkrias,
ebrie
kaj fie
manias.

Baldomo
en blu'
lumineskas.
La fendo
de l' mondo
plu kreskas.