http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/09/cezar-mielo-rimpoemo.html


Cezar
Mielo


Mielo, mielo,
gutanta el ĉielo.
Se mi la lipojn tuŝas,
pleniĝas mia velo.

La velo, la velo,
forsinkas en ĉielo.
Se suĉas mi de l' belo,
inundas min mielo.

Mielo! Mielo!
Vi rajdu sur la velo,
fordonu vin en belo,
gustumu de l' ĉielo.

Ĉiele! Ĉiele!
Ŝi flaras laŭmiele.
Se mi la lipojn tuŝas,
ŝi kriĉas: "Bele! Bele!"