http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/08/la-birdohomo-prozpoemo.html

Cezar
La birdohomo


Viro kun la nomo Malgriz, kiu – sen frapi ies atenton - vivis dum multaj jaroj en Grizlando, en nubskrapulo,forlasis iutage sian loĝejon
proksime de la kelo kaj veturis per la lifto supren.

Sur lia dorso videblis du flugiloj, kiuj iom ĝenis lin, kiam li iris en la lifton. La nubskrapulo havis 45 etaĝojn. Tute supre li preskaŭ firmpinĉiĝis kun la flugiloj en la lifto.

Tiam li iris tra fera pordo sur la tegmenton, rapide kaj forte enspiris kaj ekflugis per siaj flugiloj kiel birdo aŭ anĝelo
en la aeron.

La loĝantoj de la nubskrapulo rigardis ĉiuj el fenestroj kaj kelkaj kuris al la tegmento. Ili kriis, ekscitiĝis, montrofingris. Kelkaj damoj paliĝis kaj aliaj personoj scivole rigardis tra binokloj.

Policisto vokis:„He, frenezulo, revenu, ĉu vi ne scias, ke tio estas trafika delikto, simple ekflugi sen demandi nin antaŭe!“

Sed la ulo ridis nur kaj mansalutis kun sia pajloĉapelo. Li kriis rikane malsupren: „Ĝis do, aĉa mondo!“

Suno ardis. La birdohomo flugis pli kaj pli alten, sed li ne estis Ikaro,
kaj tial li ne falegis.

Baldaŭ li estis nur plu punkto en la fora horizonto, kaj fine li tute malaperis. La homoj kapneis mirigite.

Sed jam post tri jaroj neniu plu volis koncedi, ke tio vere okazis.
Eĉ tiuj ne, kiuj vidis tion per siaj propraj okuloj. Ili interkonsentiĝis,
ke tio estis nur sorĉista truko, ke li ne vere flugis kiel birdo.

Profesoro pentris bildon de tiu flugo, sed sur ĝi li jam aspektis preskaŭ
kiel fluganta dio en la libroj de Däniken, tute ne plu tiel kiel la najbaro Malgriz, kiu dum kelkaj jaroj loĝis kun ili en la sama enua nubskrapulo.

Sed Malgriz estis ŝajne pli kuraĝa ol ili, li ne nur volis skrapi la nubojn,
lia apetito pri novaj horizontoj evidente estis multe pli granda
ol tiu de la kutimaj homoj en Grizlando.