Cezar
Senfineco
Mi amas vin, ho senfinec',
volonte vi enombras.
Vi tre proksimas min kun dec',
neniam ion nombras.
Mi amas vin, ho senfinec',
vi tiel bele ridas.
Pro via kor' de eternec'
vi ĉiujn aĵojn fidas.
Etere sonas bela kant',
de vi, ho, belulino,
vi venas el libera land'
kaj mi el via sino.
Vi foje volas pro volupt',
ke stelomilo lumu.
Mi vere volus, ke ĉe nupt'
vi kise min brakumu.
Mi scias, estas nura rev',
ne estos nuptofesto.
La senfinec' ne estas dev',
sed tamen granda gesto.
volonte vi enombras.
Vi tre proksimas min kun dec',
neniam ion nombras.
Mi amas vin, ho senfinec',
vi tiel bele ridas.
Pro via kor' de eternec'
vi ĉiujn aĵojn fidas.
Etere sonas bela kant',
de vi, ho, belulino,
vi venas el libera land'
kaj mi el via sino.
Vi foje volas pro volupt',
ke stelomilo lumu.
Mi vere volus, ke ĉe nupt'
vi kise min brakumu.
Mi scias, estas nura rev',
ne estos nuptofesto.
La senfinec' ne estas dev',
sed tamen granda gesto.
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
de arkaikeco... kaj aliaj aferoj.
Estas bone, ke la lasta strofo estas ankau kun speciala efekto, iom surpriza.
Blazio
Katalin Kovats pro says:
Blazio, laux mi enombri estas en-ombri... esti, kasxigxi en ombro. Mi almenaux tiel komprenis gxin. Mi scivole atendas la oficialan klarigon. :-)
Cezar /Kaiser pro says:
vi tute pravas, mi iom miras, ke Blazio ne tuj ekkonis tion. Dankon al vi ambaŭ! (Jen mia oficiala klarigo:)) Mil da steloj tiom bele sonas, kiel korekti ĝin?
Ĝis, Cez!
Cezar /Kaiser edited this comment 7 months ago.