Cezar
En amo perdita
(pri tintema glaso kaj glugla vodkobotelo)
Se la glas' rapide trinkas,
jen botelspegulo sinkas.
'Votkon' lante trinku bone,
diras la poet' admone.
Se botel' pro am' elkoras,
ĝin la glas' despli adoras.
'Votko' sonas vire bone
tintas nun la glas' ĝojtone.
'Votko' estas ĉarma nomo,
gluglas la botel' laŭ homo.
Sed kunpuŝ' ne ofte tintu,
la poeto nin ne fintu.
Tre la glas' la vodkon ŝatas,
ĉar ĝi al "Otelo" fratas.
Ke damaĝas la hepaton,
eĉ ne vekas plu kompaton.
Nun ebrias jam la glaso.
Ĝi tintegas: Fi! Fatraso!
Mi ne trinku plu la 'votkon',
tiun aĉan akvan 'vodkon'.
Tuj la glaso displitiĝas,
la poeto laŭte kriĉas,
portas ilin en la kelon,
en rubujon, en malhelon.
Tie nun la geo kuŝas,
eroj vitraj sin retuŝas.
Ĉar la ge' jam malutilas,
ĝi sen vodko malcivilas.
La poeto, tiu ulo,
sin aĉetas sen skrupulo
novan glason kaj botelon,
en ebrio serĉas belon.
Send a message
Search for members