http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/04/cezar-ne-farigi-nur-esti-rimpoemo.html


Cezar
Ne fariĝi, nur esti


Fariĝi vi ne volas,
vi volas esti nur.
Sed kiel ajn vi rolas,
de vi ne restos spur'.

Vi estas sen kuraĝo
kaj vivas por la pomp'.
Pro mank' de certa saĝo
vi vivas nur de tromp'.

Vi iras al kongresoj,
por ke ni vidu vin.
Sed viaj interesoj
nur vente montras sin.

Vi vivas por speguloj
kaj vantas en la lum',
fieras inter nuloj
kaj eĉ sen palpebrum'.

Vi montras vin kaj rolas,
laŭ dir' nur pro plezur'.
Fariĝi vi ne volas,
vi volas esti nur.