Keyword: Cezar-poemotraduko

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • Rainer Maria Rilke: La pantero (rimpoemtraduko)

    Nigra pantero
    Rainer Maria Rilke La pantero. En la ĝardeno de plantoj, Parizo Pro l' preterpaso de l' kaĝstangoj fariĝis laca la panter' dum rond'. Li sentas stangomilon ĉe la vangoj sed post la stangomil' ne estas mond'. Kun forta paŝ' elasta kun komplezo turnas la best' sur lok' sin en izol', jen kvazaŭ danc' de forto ĉirkaŭ mezo, en kiu obtuziĝis granda vol'. Nur iafoje, laŭ kurten', pupilo malfermas sin - jen glitas bild' en ĝin, trairas membrojn, streĉon de trankvilo kaj en…

  • Nâzım Hikmet: La plej multaj (prozpoemtraduko)

    infanlaboro
    Nâzım Hikmet La plej multaj La plej multaj interpuŝigas en la suba ferdeko, veturas kun bileto de la tria klaso, iras piede. Jen la plej multaj. La plej multaj perlaboras sian panon jam okjare, geedziĝas en la aĝo de dudek jaroj, mortas kvardekjaraj. Jen la plej multaj. Ĉiuj, escepte de la plej multaj, havas sufiĉe da manĝo, sufiĉe da rizo, sufiĉe da sukero, sufiĉe da tolo Kaj buteron havas multaj, nur ne la plej multaj. Por la plej multaj ne estas ombro, s…

  • Henriko Heine: La papili' al roz' enamiĝis...

    Heine: La papili' al la roz' enamiĝis
    Henriko Heine Novaj poemoj Nova printempo (1831) PROLOGO 7 La papili' al la roz' enamiĝis. Flirtadas ĝin kun jubil'. Sed sur ĝi en ora brokat' flirtdancas amante la sunobril'. Al kiu estas la rozo en am'? Mi volus scii ĝin! Ĉu estas pro l' kant' la najtingal', ĉu la vesperostel' je la fin'? Kaj kiun amas la roz' el vi? Amataj, ĉiuj vi: rozo, sunbril', vespera stel', najtingal' kaj papili'.…

  • Henriko Heine: Lorelaj (rimpoemtraduko) kanto

    Lorelaj ĉe la Rejno, Vikipedio, el de Spitznack
    Heinrich Heine Lorelaj Min kaptas malgajo de l' koro, pro kio tiu trist'? Fabel' el antikva foro ne lasas de mi kun persist'. Aere fridetas, trankvilas, malhelas jam la Rejn'. La monto surpinte brilas vespere en suna scen'. Tre ĉarma feino sidas jen supre por ador'; la ora ornamo ridas; ŝi kombas harojn el or'. Ŝi kombas per ora kombilo kaj kantas kun pasi'; mirigas min la elbrilo kaj forto de l' melodi'. Ŝipisto ŝipeton gvidas. Lin kaptas ve' pro ekzalt'. Li ja…

  • Josefo de Kverkvilaĝo: Kristnasko (rimpoemtraduko)

    Kristnasko
    Josefo de Eichendorff 1788-1857 Kristnasko Foirplac' solecon spiras. Lumkvietas ĉiu dom'. Mi tra stratoj pense iras, vidas festan ĉiu hom'. La fenestrojn inaj manoj kronis per ludilornam'. Jen staradas mil infanoj, mirrigardas kaj kun am'. Kaj mi migras post la muro sur la kampoj en la rond'. Sankta brilo, frostplezuro! Jen kviet' en vasta mond'! Steloj alte cirklas, levas sin el sola neĝsurfac', kant' sorĉgrimpas' dum ni revas:. Ho, la…

  • Henriko Heine: Vi amas min, mi scias (rimpoemtraduko)

    montaro kun pinto
    Henriko Heine Vi amas min, mi scias... Vi amas min, mi scias, delonge sciis ĝin. Sed kiam vi ĝin diris, ĝi tre timigis min. Mi iris sur la montojn, ĝojkantis kun inspir'. Mi ploris apud maro en temp' de sunsubir'. Jen koro mia lumas, aspektas kiel flam', kun bel' kaj grand' ĝi sinkas, nun do en mar' el am'. Heinrich Heine Daß du mich liebst, das wusst ich, Daß du mich liebst, das wusst ich, Ich hatt es längst entdec…

  • Kurt Tucholsky: Ŝi al li (rimpoemtraduko)

    Kurt Tucholsky
    Kurt Tucholsky Ŝi, al li Mi donis al vi ĉion kara, min, mian koron kaj de l' mon'. Vi estas vir' - por mi primara, submondo mia kaj patron'. Feliĉon trovis mi kaj amon. Mi vidas vin kun simpati'. Mi konas vin, vi ŝatas damon. Sed senkaresas vi. Vi kisas min. Multmaniere vi montras, kio estas ĝu.' Vi emas klaĉon, konsidere lipkolorigas min sen bru'. En la ĉeest' de sinjorinoj vi restas noble sen pasi'. mi fidas vin pro la abstinoj, sed senkaresas vi. Se vi k…

  • Erik Pac': Kio ĝi estas (prozpoemtraduko)

    geamantoj en Florenco  /  Fried: Kio ĝi estas
    Erik Pac' Kio ĝi estas Ĝi estas absurda diras la prudento Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas malfeliĉo diras la egoismo Ĝi estas nenio alia krom doloro diras la timo Ĝi estas senŝanca diras la cedemo Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo Ĝi estas ridinda diras la fiero Ĝi estas senpripensa diras la memgardo Ĝi estas malebla diras la sperto Ĝi estas tio kio ĝi estas diras la amo tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Erich Fried Was es…

  • Nâzım Hikmet: Super la maro la bunta nubo (prozpoemtraduko) - Denizin üstünde ala bulut (turka originalo) - Über dem Meer die bunte Wolke (prozpoemtraduko germanen)

    Marfantazio (konkoj, fiŝo kaj maro)
    Nâzim Hikmet Super la maro la bunta nubo Super la maro la bunta nubo Sur tio la arĝenta ŝipo En ĝi la flava fiŝo En la profundo fuko blua Sur la bordo nuda viro Li staras tie kaj pripensas Ĉu mi estu la nubo? Ĉu la ŝipo? Ĉu la fiŝo? Ĉu eble la fuko? Nek nek! La maro vi estu, filo mia! Kun ties nubo, Kun ties ŝipo, Kun ties fiŝo, Kun ties fuko tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Nâzim Hikmet Denizin üstünde ala bulut…

  • Johano Lupiro de Goeto: Kanto de l' turogardisto (rimpoemtraduko)

    Laŭ itala akva artoturo de Altenburg
    Johano Lupiro de Goeto Kanto de l' turogardisto Por fari, naskite, rigardojn en rond', de l' tur' inspirite, min plaĉas la mond'. Rigardas mi foren, proksime kun verv', al Luno, stelaren, arbaren, al cerv'. Mi vidas je ĉio eternon kun em'. Laŭ plaĉo pri tio kun plaĉ' al mi mem. Bonfartaj okuloj kun kiu ajn cel' kaj kia ajn estis, min ravis per bel'! tradukis Hans-Georg Kaiser Johann Wolfgang von Goethe Türmerlied…

  • Bertolt Breĥt: Memoro pri Marinjo A. - Erinnerung an Marie A. (rimpoemo)

    La juna Brecht
    Bertolt Breĥt Memoro pri Marinjo A. Karaj legantoj, en tiu ĉi blogero mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis…

  • Alejandra Pizarnik: De la alia flanko (prozpoemo)

    obskuro
    Alejandra Pizarnik De la alia flanko Jaroj kaj minutoj amoras sin reciproke. Verdaj maskoj sub la pluvo. Preĝejo kun obscenaj vitrofenestroj. Spuro blua sur la muro. Mi ne konas. Mi ne rekonas. Obskuro. Silento. trad. Hans-Georg Kaiser Jen la originala poemo en la hispana, disponigita de Despero: DEL OTRO LADO Años y minutos hacen el amor. Máscaras verdes bajo la lluvia. Iglesia de vitrales obscenos. Huella azul en la pared. No conozco. No reconozc…

  • Ludoviko Uhland: La kapelo (Die Kapelle) tradukis E-en Zamenhof kaj Cezar

    La kapelo sur monto kun herbejo  (Wurmlingen)
    cezartradukoj.blogspot.de/2012/06/ludoviko-uland-la-kapelo-rimpoemo.html Ludoviko Uhland La kapelo Supre tronas sur la monto La kapelo en kviet'. Ĉe la valherbej' kaj fonto Ĝoje kantas paŝtknabet'. Jen funebra sonorilo; morne sonas mortkantad'. Finas tuj la kantjubilo De la knabo dum konstat'. En la tombojn surmontete venos ĉiu el la val'; ankaŭ vi, knabet', kviete, tie kuŝos post final'. trad. Cezar Ludw…

  • Vilhelmo Blake: La ĝardeno de l' amo (rimpoemtraduko) Wilhelm Blake: Der Garten der Liebe (Gedichtübersetzung)

    Caspar David Friedrich
    Vilhelmo Blake La ĝardeno de l' amo Jen al la ĝardeno de l' am' mi iris kaj vidis kun mir' kapelon en mez' de l' herbej', ludej' de infana inspir'. Sed ne eblis eniri plu ĝin. "Vi ne rajtas", mi legis je l' pord'. Jen mi turnis min al la ĝarden', kie floroj kreskis kun fort' . Sed estis nur tomboj laŭ vic'. Jam for' mia florparadiz'. En nigra talar' rondmarŝis pastrar', per dornoj min ligis, dezirojn mortigis. tradukis Hans-Georg Kaiser…

  • Ringelnac: Mi tiel amas vin (rimpoemtraduko)

    Loĝata iama stacidomo - Bewohnter ehemaliger Bahnhof
    Joachim Ringelnac Mi tiel amas vin Mi tiel amas vin! Mi al vi, se vi ĝin bezonus, eĉ kahelon el mia forno donus. Mi ne malicis al vi, hoj! Min kaptas sento de trist'. Ĉe l' deklivoj de l' fervoj' lumas abunde genist'. Jam for – bedaŭr'. Mi vin ne forgesas, vojaĝas. Ĉio kun longa daŭr' mildsaĝas. La temp' sur voj' la belaĵojn negas. Jen eĉ boj', la hund' ne legas, skribul' ne estas. Pro dev' ni ne restas. Mi ridas. Kribrile truoj gravas iel plej je la f…

  • Ringelnac: La plumo (rimpoemotraduko)

    hipopotamo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/joachim-ringelnatz-la-plumo-poemo.html Joachim Ringelnac La plumo Plumeton plaĉis flugprogram', sursable jen hipopotam'. "Mi ĝin vekos!" la plumo vokis; volonte ĝi iun provokis. Ĝi do tiklis kun obsedo la dikhaŭtulon sur la ledo. La best' la buŝon ne plu bridis, ĝi monstre sur la sablo ridis. trad. Donjo & Cezar Joachim Ringelnatz Die Feder Ein Federchen flog ü…

  • Jozefo de Kverkvilaĝo: Nokte (rimpoemtraduko)

    Luno surbranĉa (suspekta hela objekto)
    Jozefo de Kverkvilaĝo Nokte Mi migras tra la noktkviet', Aperas kaŝe laŭ sekret' La lun' el nigra nubkovrilo. Kaj jen kaj jen en val' Vekiĝas najtingal'. Kaj sekvas ree griz', trankvilo. Ho vi, mirinda noktkantad': Riverplaŭdado for de l' pad'. Jen mornaj arboj kun susuro, Konfuzas pensojn ĝi. Freneze kantas mi, Kvazaŭ mi vokus en sonĝspuro. tradukis Hans-Georg Kaiser PS: Eichendorff = Kverkvilaĝo. Nomo, kiu estas kiel kreita por la naturebria poeto. Joseph…

  • Bulat Okudshava: Meznokta trolebuso - Mitternachtstrolleybus - The Midnight Trolley Bus (poemtraduko /Gedicht)

    trolebuso
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/08/bulat-okudsava-meznokta-trolebuso.html Bulat Okudŝava Meznokta trolebuso En Moskvo mi faru do kion, se ĵus la despero min hantas malhele? Mi iras tra pluvo ĝis la trolebus', al la lasta, al blua. Movate ĝi iras tra mar' de beton' bulvarde ĝi ĵetas la ankron, akceptas ja ĉiun, kaj glutas per mon' ĉagrenon, ĉagrenon. La trolebuspordoj fermiĝas kun saĝ', forbaras la nokton kaj fridon. Ronronas m…

  • Jaques Prevert : pour faire le portrait d'un oiseau / Por fari portreton de birdo, tradukis Pierre Chibleur, subtenis lin Wel (Brazilo) Blazio Vaha (Hungario) kaj Cezar (Germanio)

    Oizo Jaques Prevert I
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2014/07/jacques-prevert-por-fari-portreton-de.html Jacques Prevert Por fari portreton de birdo Unue pentru kaĝon kun nefermita pordo poste pentru ion agrablan ion simplan ion belan ion utilan por la birdo poste apogu la pentraĵon kontraŭ arbon en ĝardeno en bosko aŭ en arbareto kaŝu vin malantaŭ la arbo nek diru ion nek moviĝu... fojfoje la birdo venas rapide. sed ĝi ja povas atendigi vin ankaŭ multa…

  • Ludoviko Uhland: Vintrovojaĝo (rimpoemtraduko) Ludwig Uhland: Winterreise

    Fulmtrafita arbo  en neĝo
    Ludoviko Uhland Vintrovojaĝo Kiam ventoj fride blovas, sur strat' ne estas hom'. Dum akvoj sin ne movas, mi vagas ekster dom'. Briletas Sun' sen famo, subiras kun rapid'. Finiĝis jam la amo. Al ĝojo mankas fid'. Postfine de l' arbaro vilaĝe haltas mi, varmigas min post faro. Enkoras malpasi'. Ludwig Uhland Winterreise Bei diesem kalten Wehen Sind alle Straßen leer, Die Wasser stille stehen, Ich aber schweif umher. Die Sonne schei…

  • Maŝa Kaléko: La ermito / Der Eremit (rimpoemtraduko)

    Ermito
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-la-ermito-rimpoemo.html Maŝa Kaléko La ermito Per ŝtonoj ĵetis lin ili. Ridetis li dum la dolor'. Li volis nur esti, ne brili. Li tenis ĉiun de l' kor'. Li ŝajne neniam larmis. Foriris dezerten la hom'. La ŝtonoj ĵetitaj svarmis. Li uzis ilin por dom'. Maŝa Kaléko Der Eremit Sie warfen nach ihm mit Steinen. Er lächelte mitten im Schmerz. Er wollte nur sein, ni…

  • Georg Heym: Ĉiuj pejzaĝoj (rimpoemtraduko)

    Heym: Ĉiuj pejzaĝoj
    Georg Heym Ĉiuj pejzaĝoj Ĉiuj pejzaĝoj plenas jam de l' blua hor', ĉiu bosk' kaj arb' de l' rivero ŝvelanta al norda for'. Blankaj eskadroj, nuboj, densa velobend'. Foraj bordoj ĉiele post ili perdiĝas en lum' kaj vent'. Se l' vesperoj sinkas kaj dorm' lulas nin, iras la sonĝoj, la belaj, facilpiede en nin. Ili ludas timbalojn, helajn, sen sovaĝ'. Kelkaj flustras kaj tenas lumojn ĉe la vizaĝ'. Georg Heym (1887-1912) Li estis la filo de prusa justicofic…

  • Joseph v. Eichendorff: Divenvergo -Wünschelrute

    Dormas kant' en aĵo ĉiu...
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/joseph-v-eichendorff-divenvergo.html Joseph v. Eichendorff Divenvergo Dormas kant' en ĉiu ero, kiu sonĝas plu por si. Mond' ekkantas sur la tero, se l' sorĉvorton trovis vi. tradukis Cezar PS: Surpaperigita estis la poemo je la sesa de aŭgusto en 1857. Joseph v. Eichendorff Wünschelrute Schläft ein Lied in allen Dingen, die da träumen fort und fort. Und die Welt hebt an zu sing…

  • Henriko Heine: Junulo amas inon (rimpoemtraduko)

    formikodanco
    Henriko Heine Junulo amas inon Junulo amas inon, sed volas alian ŝi mem. Sed tiu amas alian kaj iĝos edzo pro em'. La dam' pro ĉagren' edziniĝos al iu ajn sekva vir' kuranta unue ŝin vojen. Suferos li pro l' dezir'. Jen vere malnova rakonto, sed nova ĝis ĉi hor'. Se ĝi okazas al iu, disrompas ties kor'. tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ: „Ein Jüngling liebt ein Mädchen“ Heinrich Heine Ein Jüngling liebt ein Mädchen Ein Jüngling liebt ein Mädchen, Die…

  • Maŝa Kaléko: Sehnsucht nach Anderswo - Sopiro al alia lok' (rimpoemtraduko)

    Birdokaĝo ĉe malferma fenestro
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-sopiro-al-alia-lok-poemo.html Maŝa Kaléko Sopiro al alia lok' Hejme pomoj odoras en ŝrank', bruas kaldron' kun plezuro. Sed monde fajfas la vent' al vagant' kaj kantas la aventuro! Sopiro al alia lok' por ĉiam vin firmtenos, internen, se vi elas ĵus, eksteren, se vi enos. Mascha Kaléko Sehnsucht nach anderswo Drinnen duften die Äpfel im Spind, Pr…

  • Maŝa Kaléko : Iu / Irgendwer (rimpoemtraduko)

    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/04/masa-kaleko-iu-rimpoemo.html Maŝa Kaléko Iu Iu estas mia pens', spiras, gvidas min laŭ senc', kreas mondon mian, min, portas kaj tenas sin. Kiu estas tiu ĉi? Ĉu li mi? Kaj ĉu mi li? Maŝa Kaléko Irgendwer Einer ist da, der mich denkt. Der mich atmet. Der mich lenkt. Der mich schafft und meine Welt. Der mich trägt und der mich hält. Wer ist…

  • B.Breĥt: Legendo pri la morta soldato (rimpoemtraduko)

    Se la soldatoj marŝas tra la urbo...
    Bertolt Breĥt Legendo pri la morta soldato (1918) 1 Printempo kvara de l' milit'. Ne espero, ke venos fin'. Decidis soldat' sen plua hezit' heromortigi sin. 2 Sed Ekscelenc' bedaŭris ĝin - ne pretis jam la milit' - ke la soldat' mortigis sin. Tro fruis la suicid'. 3 Somero ĵetiĝis sur tomboj nun, jam dormis la soldat', jen nokte almarŝis sub la lun' kuracista komitat'. 4 La militista komision', aliris ĝis lia tomb', elfosis la viron ku…

  • Hans-Georg Kaiser: Kial vi min do forlasis? (originala poemo) + kanto de Camillo Felgen: Sag warum?

    Hans-Georg Kaiser Kial vi min do forlasis? Kial via kor' ne krias, se vi pensas plu pri mi. Kial vi al mi nur fias, se mi vidas vin kun li? Kial vi min do forlasis en printempo pro neni'. Kial la feliĉ' forpasis? Kial nur? Demandas mi. Kial mi tra stratoj iras en la noktoj nur pro vi. Kial ĉiu belo pasas? Kial ja? Ne scias mi. Kial vi min lasis stari en soleco sen inklin'. Kial devas mi amari? Kial, kara? Diru min. Kial vi ne plu revenos, belulino, diru min. Ĉu m…

  • Jozefo de Kverkvilaĝo: Lunonokto (rimpoemtraduko)

    Luno rigardas vin
    Jozefo de Kverkvilaĝo Lunonokto Jen kvazaŭ la ĉielo kisetis inon Ter', ke en florbrila helo Ter' sonĝas nun pri l' sfer'. Aer' tra kampoj iris, la spikoj movis sin. Arbaroj flustris, spiris en nokthelklar' dum klin'. Animo mia levis flugile sin kun em', traflugis landojn, revis pri la reflug' ĝis hejm'. trad.Hans-Georg Kaiser Joseph von Eichendorff Mondnacht Es war, als hätt’ der Himmel Die Erde still geküßt, Dass sie im Blütenschimmer Von ihm nu…

  • Goeto : Trovita -Gefunden (poemtraduko)

    Floroj el la Goetoĝardeno en Vajmaro
    Johano Lupiro de Goeto Trovita Arbare iris Mi kaj en sol'.' Ne serĉis ion. Jen mia vol'. Floreton vidis Enombre mi. Okule belan. Stellumis ĝi. Mi rompi volis Ĝin. Sed jen ĝi: Ĉu nur por velko Min rompos vi? Elfosis mi ĝin Do kun zorgem'. Ĝardenen ĝin portis Al bela hejm'. Mi ĝin enplantis Ĉe l' dom' sen vort'. Kviete ĝi kreskas, kun flora fort.' trad. Cezar Johann Wolfgang von Goethe Gefunden Ich ging im Walde So für mich…

  • Georg Bydlinski: Plenluno - Vollmondnacht (prozpoemtraduko)

    Plenluno
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/georg-bydlinski-plenlunnokto.html Georg Bydlinski Plenlunnokto Dormema espero, ke Luno restos kiel lumspecimeno en la kurteno – kaj ankoraŭ eĉ tiam kiam la infano fine endormiĝis – ke ĝi heligos la sonĝojn tiel, ke neniu monstro nerimarkate povas alŝteliĝi. tradukis Cezar el la poemaro : "La espero veturas nigre". Georg Bydlinski Vollmondnacht…

  • Ringelnac: En la parko (rimpoemtraduko)

    Ringelnatz: En la parko
    Joakimo Ringelnac En la parko Ĉe eta arbet' staris kapreolet' en reva beat' en kviet', je l' dudektria kaj du. Je la kvara de fest' mi revenis en fru'. Jen plu revis ankoraŭ la best'. Mallaŭte mi iris - sen spir' kun diskret' - kontraŭ la vent' ĉe l' arbet'. Mi tuŝis la beston je unu heliks'. Jen ĝi estis el gips'. tradukis Hans-Georg Kaiser Joachim Ringelnatz Im Park Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum Still und verklärt wie im T…

  • Lupo Vondraĉek: Stultaĵoj kaj Mona Lisa -prozpoemtraduko

    Mona Lisa, Leonardo da Vinci, el Vikipedio
    Lupo Vondraĉek Stultaĵoj kaj Mona Liza Mirinde silentaj la homoj tie staras. Ŝi ridetas. Neniu reridetas. Ŝi kostas proksimume tiom, kiom fabriko. Oni eĉ ne scias, ĉu ŝi ridetas. Fluas elektra kurento en ŝi. Kio okazas, se ŝi iutage ĉesos rideti? Ĉu tio eksonorigos la alarminstalaĵon? Ĉu oni elĵetos la muzean estron? Ĉu ĉiuj ridos? Wolf Wondratschek Dummheiten und Mona Lisa Wunderbar stumm stehen die Menschen da. Sie lächelt. Niemand lächelt…

  • Henriko Heine: La sklavoŝipo (rimpoemtraduko)

    Sklavoŝipo
    Henriko Heine La sklavoŝipo 1 La kargkomercist' Mynheer van Koek sidante kunnombras kajute, kalkulas kaj pri la kargvalor' kaj pri l' profito entute. „Bonegas la pipro, bonegas la gum', amason da ili mi havas. Enŝipas oro, eburo eĉ – la nigra varo pli gravas. Sescent negrojn, ridindis la prez', mi prenis al mi Senegale. Pro l' firma karn', kaj ĉiu tenden' elastis kvazaŭ ŝtale. Mi donis en la interŝanĝ' ŝtalaĵojn, bidojn kaj brandon. Okcentprocentos tial…

  • Heinz Kahlau: Averto al C. - Mahnung an C.

    sunprotektiloj - Sonnenschirme
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/heinz-kahlau-averto-al-c.html Heinz Kahlau Averto al C. Traktu vin zorgeme, vi povas ekzisti nur unufoje kaj ankaŭ nur mallonge - oni ne foruzu vin kiel krudmaterialon. Vi ne estas produkto. Retiriĝu el la statistiko, vi estas grava. Konservu vin, evitu la duran, rifuzu la superfluaĵojn. Donu vian respondon mem. Mem metu viajn demandojn, gardu vin, vi ekzistas nur unufoje. tradukis Cezar Heinz Kah…

  • Erik Pac': La perforto (prozpoemtraduko)

    Kentaŭro en batalo kontraŭ drako
    Erik Pac' La perforto La perforto ne komenciĝas, se iu sufokas iun per la manoj. Ĝi komenciĝas, se iu diras: „Mi amas vin: vi apartenas al mi!“ La perforto ne komenciĝas, se oni mortigas malsanulojn. Ĝi komenciĝas, se iu diras: „Vi estas malsana: vi devas fari tion, kion diras mi al vi.“ La perforto komenciĝas, se gepatroj regas siajn obeantajn infanojn kaj, se papoj kaj instruistoj kaj gepatroj postulas memregadon. La perforto regas tie, kie la ŝtato diras: „Po…

  • Nâzım Hikmet: Donkiĥoto (rimpoemtraduko)

    Don Kiĥoto en monostampejo
    Nâzım Hikmet Donkiĥoto Kavaliro, vir' kun juna kor', restis kvindek jarojn prudentulo, ĝis la tago venis de l' postulo, ke por vero agu li de l' hor', por justec' kaj bel'. Kontraŭ stult' gigantan, rekte do trotante, rajdis li sur l' dorso de l' skeleto de l' tragikkuraĝa Rocinante. Se la koro pezas pro sopiro, se ĝi brulas, nek vent' nek neĝ' nek veoj povas helpi vin, ho, Donkiĥoto, nur atakoj kontraŭ ventomuelejoj. Prave, Dulcinea ja plej belas! Kriu do al komercistoj ĝin…

  • Nikolao Kurzens (1910 -1958) Ĉu tio do - la vivo?

    Deziro kaj vivo / Kurzens: Ĉu tio do - la vivo?
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2013/07/nikolao-kurzens-1910-1958-cu-tio-do-la.html Enskribo sur tomboŝtono SENFINAN SOPIRAS LA ARDA DEZIRO NUR FINIĜANTAN KONCEDAS LA MALLONGA VIVO fotis kaj tradukis Cezar *** Nikolao Kurzens Ĉu tio do - la vivo? Ne, ne, ankoraŭ io devas veni. Ankoraŭ devas fajri vera tago, ankoraŭ devas nigri nigra nokto - ne povas ja de grizo ĉio pleni. Cu vere nur por nin al tombo treni, ĉu vere…

  • Nâzım Hikmet: Yaşamak - Leben - vivo (poemversioj de Hannes Wader, Rana Talu kaj Cezar

    Sola arbo en vintro / Winterwelt
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/nazm-hikmet-vivo-rimpoemo.html Nâzım Hikmet Y aşamak (originalo) Yaşamak bir ağaç gibi, tek ve hür, ve bir orman gibi, kardeşçesine, bu bizim hasretimiz! Nâzım Hikmet Vivo Vivo kiel arbo unuope kaj libere kaj frate kiel arbaro, tio estas nia sopiro! tradukis Cezar laŭ la suba traduko de Rana Tal…

  • Bernard Binlin Dadié: Mia revo (prozpoemtraduko)

    Dĵino kun turbano dancanta sur fajro
    Bernard Binlin Dadié Mia revo Mi ne revas pri la posedo de vilao en la montaro kvazaŭ aglonesto ĉe la Kilimanĝaro, ne pri floropelvoj por sonĝoj kaj ne pri pargetaj plankoj, en kiuj speguliĝas oraj lustroj. Mi ne sonĝas esti soleca giganto en marmora kastelo, vojaĝanto de la luksokategorio. Melodio en la silento de miaj tagoj, lumobrilo survoje tra la tenebro, kie nia amo faskiĝas en stelaj bukedoj: Mi sonĝas aparteni al vi; en viaj manoj senti la…