http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/11/georg-heym-ciuj-pejzagoj-poemtraduko.html



Georg Heym
Ĉiuj pejzaĝoj

Ĉiuj pejzaĝoj plenas
jam de l' blua hor',
ĉiu bosk' kaj arb' de l' rivero
ŝvelanta al norda for'.

Blankaj eskadroj, nuboj,
densa velobend'.
Foraj bordoj ĉiele post ili
perdiĝas en lum' kaj vent'.

Se l' vesperoj sinkas
kaj dorm' lulas nin,
iras la sonĝoj, la belaj,
facilpiede en nin.

Ili ludas timbalojn,
helajn, sen sovaĝ'.
Kelkaj flustras kaj tenas
lumojn ĉe la vizaĝ'.


Georg Heym (1887-1912)

Li estis la filo de prusa justicoficisto, li frekventis la gimnazion kaj ekstudis sen la plej eta emo jurosciencon. En liaj taglibroj reveme legeblas apud Baudelaire, Verlaine, Rimbaud, Keats, Shelley, la nomoj de Kleist, Grabbe, Büchner. "En miaj sonĝoj mi ĉiam vidas min kiel Dantonon aŭ kiel viron sur la barikado..."

Er war der Sohn eines preussischen Justizbeamten, besuchte das Gymnasium und fing an ohne die geringste Neigung Jura zu studieren. In seinem Tagebüchern stand er träumerisch neben Baudelaire, Verlaine, Rimbaud, Keats, Shelley, den Namen von Kleist, Grabbe, Büchner. "In meinen Träumen war ich immer wie Danton oder ein Mann auf der Barrikade."


En januaro de la jaro 1912 li dronis ĉe la sketado sur la glacio en la rivero Havel.

Im Januar des Jahres 1912 ertrank er beim Eislaufen auf der Havel.

La frua perfektiĝinto postlasis malampleksan verkon. "Sed tiuj tricent paĝoj kvindek jarojn okupis kaj traskuis legantojn kaj komentistojn. Estis antaŭ ĉio kelkaj poemoj kiel 'Kun la veturantaj ŝipoj', 'Viaj okulharoj, la longaj', 'Berlino', kiuj ĉiam restis efikaj, novaj, ekzemplodonaj. Neniu, kiu legis tiujn strofojn, povis forgesi ilin tute. Neniu antologio, kiu pretendis esti valora, povis esti sen ili...

Der früh Vollendete hinterliess nur ein schmales Werk. "Aber diese 300 Seiten beschäftigten und erschütterten fünfzig Jahre lang Leser und Kommentatoren. Es waren vor allem einige Gedichte wie 'Mit den fahrenden Schiffen', 'Deine Wimpern, die langen', 'Berlin', die immer wirksam blieben, neu., beispielgebend. Niemand ,der diese Strophen las, konnte ihn ganz vergessen. Keine Anthologie, die Anspruch machte wertvoll zu sein, konnte ohne ihn auskommmen...

Georg Heym konsternis la tempkunulojn kaj la postnaskitojn per malvasta verko, kiu senpardone aŭguris teruron kaj pereon, kiam aliaj ankoraŭ diboĉis en ekstremaj idilioj..." (laŭ la dorsa flanko de la blukolora Reclam-kajereto)

Georg Heym bestürzte die Zeitgenossen und die Nachgeborenen mit einem schmalen Werk, das mitleidlos Terror und Untergang vorankündigte, als die anderen noch in extremen Idyllen schwelgten". (von der Rückseite des blauen Reclamheftchens.)