Rainer Maria Rilke
La pantero.


En la ĝardeno de plantoj, Parizo

Pro l' preterpaso de l' kaĝstangoj
fariĝis laca la panter' dum rond'.
Li sentas stangomilon ĉe la vangoj
sed post la stangomil' ne estas mond'.

Kun forta paŝ' elasta kun komplezo
turnas la best' sur lok' sin en izol',
jen kvazaŭ danc' de forto ĉirkaŭ mezo,
en kiu obtuziĝis granda vol'.

Nur iafoje, laŭ kurten', pupilo
malfermas sin - jen glitas bild' en ĝin,
trairas membrojn, streĉon de trankvilo
kaj en la koro perdas sin.


tradukis Hans-Georg Kaiser


Rainer Maria Rilke
Der Panther.


Im Jardin des Plantes, Paris

Sein Blick ist vom Vorübergehn der Stäbe
so müd geworden, dass er nichts mehr hält.
Ihm ist, als ob es tausend Stäbe gäbe
und hinter tausend Stäben keine Welt.

Der weiche Gang geschmeidig starker Schritte,
der sich im allerkleinsten Kreise dreht,
ist wie ein Tanz von Kraft um eine Mitte,
in der betäubt ein großer Wille steht.

Nur manchmal schiebt der Vorhang der Pupille
sich lautlos auf -. Dann geht ein Bild hinein,
geht durch der Glieder angespannte Stille -
und hört im Herzen auf zu sein.



Pri la poemo


Je nebula tago komence de novembro en 1902 la juna germana poeto Rilke staras senmove antaŭ la eta rabobesta kaĝaro en la Jardin des Plantes de la botanika ĝardeno en Parizo. Tre atente li observas panteron, kiel tiu iras kaj staras, sin etendas, intertempe faŭkas, dormas kaj tiam avide voras nekuiritan pecon da viando, kiun la bestozorgisto ĵetas al li en la kaĝon. Pli ol dek horojn sidas la observanto trankvile. Tiam li ŝajne rigardis sufiĉe. Li forlasas la parkon, revenas en sian hotelĉambron kaj skribas unu el la plej konataj poemoj de la mondoliteraturo.

La dudeksepjara Rainer Maria Rilke alvenis antaŭ nelonge Parizon. Li planas libron pri la skulptisto Auguste Rodin. La vizito ĉe la monde konata famulo ŝanĝas lian vivon.



Rodin instruas al li novan manieron rigardi al la mondo. "Vi devas rigardi, mon cher, precize rigardi", diris la franco. Vi devas fiksi la eksterajn aĵojn kaj precize prezenti ilin, por tiel kapti la spuron de ĝiaj esenco kaj sekreto - tielmaniere la granda jam tre aĝa artisto ellaboras siajn plastikojn kaj skulpturojn. Rilke palpas ravite tigrostatueton starantan sur la skribtablo de Rodin. La skulptisto sendas la vizitanton por la unua en la zoologian ĝardenon.

En letero al lia edzino Klara priskribas Rilke la travivaĵon : La esprimo de la ŝteliranta paŝado gis la kulmina ekstremo, la giganta malsuprenbatado de la piedegoj kaj samtempe tiu atentemo, en kiu ĉiu forto estas envualita, tiu sensona..."

Tia entuziasmo vidalvide kun la majesta rabobesto en la poemo estas anstataŭigata per la malĝojo pri ties enprizoneco. La rigardo de la pantero fariĝis tiel ’laca’, tiel statika, ke ĝi apenaŭ plu rimarkas la proprajn movojn : Ne la pantero tuŝe preteriras plu la kaĝofronton, sed la ferstangoj iras senfine preter ĝi. Kaj post tio estas nenio, kio indas la plenon registri ĝin. Sen libero por la pantero ekzistas ’neniu mondo’. Ankaŭ la komplezo kaj forto de liaj paŝoj, kiuj ŝajnas ’danco’ al la observanto, restas sen signifo, ĉar la instinktoj de la besto, lia ’granda volo’ en tro limigita ejo ne povas disvolviĝi. La tria strofo plifortigas tiun rezignon. Se la ekstera mondo tamen iam ekscitas kaj stimulas la izolitan panteron kaj ties ’membrojn’, jen la pantero nek povas prilabori nek reteni la ’bildon’ en si, la bildo tuj perdas sian ekziston enkore de la besto.


La pantero en la jaro 1903 estis unuafoje publikita en bohemia provincgazeteto. Famaj la versoj fariĝis pro la kolekto "Novaj poemoj", per kiu komenciĝas la sukceso de Rilke. Multaj aĵopoemoj troviĝas inter ili, pri statuoj kaj pentraĵoj, konstruaĵoj, muzikiloj aŭ pri ledopilko. Kaj la zoo de Parizo estas prezentata krom la pantero ankaŭ per gazeloj kaj flamengoj - la instruoj de Rodin forte efikis al Rilke.


Laŭ informoj de la libro "50 klasikuloj de la liriko", Gerstenberg-eldonejo, kunmetita de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

PS : Mi mem pensas, ke la pantero estas simbolo por la saltopretaj revolucioj, la subigitaj popoloj de la mondo, kiuj ĉiam kaŭras en ĉenoj kaj kaĝoj, tamen saltopretaj por ĝustamomente eksalti. La revolucioj estas nur fulmmomentoj, fulmtrajnoj en la historio, sed la vivo inter la revolucioj estas streĉa kaj sufiĉe griza, plena de desperoj kaj malesperoj kaj seniluziiĝoj, sed se la pupiloj malfermiĝas foje dum momento, la afero kompreneble statas tute alie, jen la danco sur la barikadoj povas komenciĝi, kiun Rilke tiel profete en la poemo alludas. La poemo estas ankaŭ poemo, por tiuj, kiuj ankoraŭ esperas, ke iam en fora estonteco vera progreso tamen ankoraŭ estos konstatebla. Jen la momento, kiam ne nur sklavoj ekdancos en siaj ĉenoj, sed la rilatoj inter la homoj mem. (HGK)

http://cezartradukoj.blogspot.de