Cezar /Kaiser Published on May 22, 2008
by Cezar /Kaiserpro

Cezar /Kaiser's blog

Browse posts
Robert Kurz: Absoluta plusvaloro
Posted on May 25, 2008
Konataj pro konateco - sociologe pri steluloj, gravuloj, elstaruloj kaj la nobelaro
Posted on May 24, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Jozefo de Eichendorff: Lunonokto -Mondnacht
Posted on May 23, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Krimpolico kaptas lokan polican ĉefon en antaŭurbo de Madrido
Posted on May 23, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
Joseph v. Eichendorff: Divenvergo -Wünschelrute
1 comment (latest 6 months ago)
Renft: Ekestu do kant' I +2 Renft: Ich bau euch ein Lied 1 +2
Posted on May 20, 2008
Cezar: Neĝoreĝino (poemo)
Posted on May 20, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Renft: Cezarbluso (kanto) - Cäsars Blues
Posted on May 19, 2008
Cezar: Ĉevalosorto (poemo por foto de Zefirina)
Posted on May 17, 2008
3 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 146 visits / 1 vote

Joseph v. Eichendorff: Divenvergo -Wünschelrute

Thursday May 22, 2008 at 12:54PM

Dormas kant' en aĵo ĉiu...
Dormas kant' en aĵo ĉiu...

 

Joseph v. Eichendorff

Divenvergo


Dormas kant' en aĵo ĉiu

kiu sonĝas plu kaj plu.

Se l' sorĉvorton trovas iu

kantas tuj la mond' kun ĝu'.


Tradukis Cezar


PS: Surpaperigita la poemo estis je la sesa de aŭgusto en 1857.



Joseph v. Eichendorff

Wünschelrute


Schläft ein Lied in allen Dingen,

die da träumen fort und fort.

Und die Welt hebt an zu singen,

triffst du nur das Zauberwort.



Interpretado


La poetovorto liberigas la eksteran mondon el sia kateniteco en sonĝo al sia vera esenco, al la kantado. Sed tiu metaforo reiras ankaŭ al si mem. Ĉar kanto kaj kantado estas ankaŭ nomoj por verkado.

La poemo vivas ne nur de la metaforo pri la vorto kiel sorĉoforta divenvergo, sed ĝi densigas ankaŭ aliajn romantikajn imagojn, kiuj siavice sonĝas. La kanto dormas en la aĵoj, kiuj mem sonĝas. La imago pri la dormo unue estas koncentrata al la poemo, kiu siavice sonĝas. Se la aĵo estis vekigata, ankaŭ la kanto estis vekigata. Sed nek aĵo nek kanto kantas, sed la tuta mondo. Tiel la poeta sorĉovorto gajnas kosman signifon, ĝi trarompas ĉiujn limigojn, malfermas la spacon al la senfineco.

Sed senlimigo estas ankaŭ jam la karakteriza eco de la sonĝo, tiel, kiel ĝi dissolvas la limojn inter realeco, fantazio kaj subkonscio. Aliflanke la aĵoj en romantika imago kapablas ensorĉi la homon, tiel kiel ili ŝanĝas en la poemo la aĵojn per sorĉado. (laŭ germana Vikipedio tradukis Cez)



1 Comment / add your comment?

Roland Platteau says:
mi tre ŝatas tion (kaj la interpreton pli)
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.