cezartradukoj.blogspot.de/2012/06/ludoviko-uland-la-kapelo-rimpoemo.html


Ludoviko Uhland
La kapelo


Supre tronas sur la monto
La kapelo en kviet'.
Ĉe la valherbej' kaj fonto
Ĝoje kantas paŝtknabet'.

Jen funebra sonorilo;
morne sonas mortkantad'.
Finas tuj la kantjubilo
De la knabo dum konstat'.

En la tombojn surmontete
venos ĉiu el la val';
ankaŭ vi, knabet', kviete,
tie kuŝos post final'.

trad. Cezar


Ludwig Uhland
Die Kapelle


Droben stehet die Kapelle,
Schauet still in’s Thal hinab,
Drunten singt bei Wies’ und Quelle
Froh und hell der Hirtenknab’.

Traurig tönt das Glöcklein nieder,
Schauerlich der Leichenchor;
Stille sind die frohen Lieder,
Und der Knabe lauscht empor.

Droben bringt man sie zu Grabe,
Die sich freuten in dem Thal;
Hirtenknabe, Hirtenknabe!
Dir auch singt man dort einmal.


La kapelo

Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto;
En la valo, ĉe la fonto;
Ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l' silento, -
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos.
Ankaŭ vin, ho, paŝtisteto,
Oni iam tien prenos!

trad. LL.Zamenhof
en la jaro 1891!





Rimarkoj: Mi sentis la tenton mem foje traduki la poemon, ĉar Zamenhof rimis parte adasismojn. Tion mi volis eviti, uzante kompreneble ankaŭ mian tempan avantaĝon, ĉar tradukisto disponas nun pri multe pli bonaj helpiloj ol tiam, kiam Zamenhof tradukis ĝin. Mia sperto estas ree tiu, ke Zamenhof ne tradukas poemon rigide laŭvorte, sed laŭ la enhavo, do tiel, kiel vera poeto faras tion.Tiel mi krom la adasismoj apenaŭ devis plibonigi ion.

La kapelo sur la bildoj estas tiu, kiun Uhland origine celis tekste. Ĝi estas sankta loko ankaŭ por poetoj sen religiemo.