Henriko Heine
Vi amas min, mi scias...


Vi amas min, mi scias,
delonge sciis ĝin.
Sed kiam vi ĝin diris,
ĝi tre timigis min.

Mi iris sur la montojn,
ĝojkantis kun inspir'.
Mi ploris apud maro
en temp' de sunsubir'.

Jen koro mia lumas,
aspektas kiel flam',
kun bel' kaj grand' ĝi sinkas,
nun do en mar' el am'.



Heinrich Heine
Daß du mich liebst, das wusst ich,

Daß du mich liebst, das wusst ich,
Ich hatt es längst entdeckt;
Doch als du mir's gestanden,
Hat es mich tief erschreckt.

Ich stieg wohl auf die Berge
Und jubelte und sang;
Ich ging ans Meer und weinte
Beim Sonnenuntergang.

Mein Herz ist wie die Sonne
So flammend anzusehn;
Und in ein Meer von Liebe
Versinkt es groß und schön.

PS: Kion la ŝercema mokulo Heinrich Heine celis diri per tiu okuluma poemo? Mi preskaŭ supozas, ke li volis diri: "Eĉ la plej granda kiĉo estas bela, se nur la koro sankte fidas ĝin, se la pasio, la amo estas aŭtentika. Por ami ne nepre necesas bona stilo, tiu ĉe vera amo estas tute duaranga. Granda amo povas esprimiĝi - kaj ofte esprimiĝas - en kiĉo, tiel estas:). Heine, la mokulo, sciis tion. Tiu ĉi poemo estas belega kaj samtempe ege kiĉa, kvazaŭ kolekto de poeziaj kiĉmotivoj.

Amikino de Kafka verkis longan artikolon pri la kiĉo, pri tio, ke kiĉo ne estas nur simple kiĉo, ke ĝi estas multe pli ol tio, kvazaŭ ŝlosilo al la sekretaj sopiroj de ĉiutagaj homoj.

https://cezartradukoj.blogspot.de/