Hans Arp
kaspar estas morta

(1948)

ve, nia kara kaspar estas morta.

kiu kaŝu nun la brulantan flagon en la nuboharara plektaĵo ĉiutage sonorilante nigrecan mistifikadon?

kiu turnu nun la kafmuelilon en la prabarelo?

kiu logu nun la idilian kapreolon el la ŝtonigita papersako?

kiu konfuzu nun la ŝipojn surmare per la alparolo parapluie kaj la ventojn per la alvoko abelpatroj, ozonspindeloj Via Moŝto

ve ve ve, nia kara kaspar estas morta, sankta bimbamo, kaspar estas morta.

la fojnofiŝoj klakadas pro sufero kordisŝire en la sonorilfojnremizoj se oni parolas lian antaŭnomon. tial mi plu ĝemante diras lian familian nomon kaspar kaspar kaspar.

kial vi forlasis nin? en kiun figuron migris nun via bela

granda animo? ĉu vi fariĝis stelo aŭ ĉeno el

akvo je varmega kirlovento aŭ mamo el nigra lumo

aŭ travidebla tegolo je la ĝemanta tamburo de la rokeca

estaĵo?

nun elsekiĝas nia harardislimo kaj plandoj kaj la feinoj kuŝas je duonobrulkarbigitaj sur la aŭtodafea ŝtiparo.

nun tondras post la suno la nigra keglejo kaj neniu plu streĉigas la kompasojn kaj la radojn de la ŝovataj beboĉaretoj.

kiu manĝu nun kun la fosforeskanta rato je la soleca nudapieda tablo?

kiu forpelu nun la sirokodiablon se li volas tenti la ĉevalojn al seksumado.

kiu klarigu nun al ni la monogramojn en la steloj?

lia busto ornamos la kamenojn de ĉiuj vere noblaj homoj sed tio ne estas konsolo kaj snuftabako por mortula kranio.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ "kaspar ist tot"


Hans Arp
Kaspar ist tot

(1948)

weh unser guter kaspar ist tot

wer trägt nun die brennende fahne im wolkenzopf verborgen täglich zum schwarzen schnippchen schlagen

wer dreht die kaffeemühle im urfass

wer lockt nun das idyllische reh aus der versteinerten tüte

wer verwirrt nun auf dem meere die schiffe mit der anrede parapluie und die winde mit dem zuruf bienenvater ozonspindel euer hochwohlgeboren

weh weh weh unser guter kaspar ist tot. heiliger bimbam kaspar ist tot.

die heufische klappern herzzerreissend vor leid in den glockenscheunen wenn man seinen vornamen ausspricht,

darum seufze ich weiter seinen familien-namen kaspar kaspar kaspar.

warum hast du uns verlassen. in welche gestalt ist nun deine schöne grosse seele gewandert.

bist du ein stern geworden oder eine kette aus wasser an einem heissen wirbelwind oder ein euter aus schwarzem licht oder ein durchsichtiger ziegel an der strömenden trommel des felsigen wesens.

jetzt vertrocknen unsere scheitel und sohlen und die feen liegen halbverkohlt auf dem scheiterhaufen.

jetzt donnert hinter der sonne die schwarze kegelbahn und keiner zieht mehr die kompasse und die räder der schiebkarren auf.

wer isst nun mit der phosphoriszierenden ratte am einsamen barfüssigen tisch.

wer verjagt nun den sirokkoko teufel wenn er die pferde verführen will.

wer erklärt uns nun die monogramme in den sternen.

seine büste wird die kamine aller wahrhaft edlen menschen zieren doch das ist kein trost und schnupftabak für einen totenkopf.


---

Antaŭ ol estis DADA jam estis DADA. (Hans Arp)

https://cezartradukoj.blogspot.de/