|
| Max Zuber: Lunnokto |
Joseph v. Eichendorff
Lunonokto
Jen kvazaŭ la ĉielo
kisetis inon Ter'
ke devas florbrilhele
Ter' sonĝi pri la sfer'
Aer' tra kampoj iris,
la spikoj movis sin
Arbaroj flustre spiris
en stelonokto min
Animflugilaj randoj
sin levis jam pro em'
flugis tra dormaj landoj
kaj kvazaŭ ĝis la hejm'
Joseph von Eichendorff
Mondnacht
Es war als hätt der Himmel
die Erde still geküßt
daß sie im Blütenschimmer
von ihm nun träumen müßt.
Die Luft ging durch die Felder
die Ähren wogten sacht
es rauschten leis die Wälder
so sternklar war die Nacht.
Und meine Seele spannte
weit ihre Flügel aus
flog durch die stillen Lande
als flöge sie nach Haus
translate into English
Send a message
Search for members

Roland Platteau says:
Mi jam estis esperantigita ĝin, kaj mi vidas, ke estas ankaŭ alia maniero traduki ĝin, estas ĉiam interesa vidi tion.
mia traduko estis:
LUNNOKTO
Ŝajnis, ke silente ĉiel’
kison al ter’ donis,
ke ŝi meze bril’ de l’floroj
ĉiam revos pri li.
Tra kamp’ milde spiris aer’,
grenoj balanciĝis,
arbaroj sub kares’ tremis
de l’sternklarega nokt’.
Kaj anim’ mia nun streĉis
flugilojn siajn vaste
kaj flugis tra kampar’ silente
kiel al l’lando naska.
Cezar /Kaiserpro says:
vi devas nepre redoni la rimojn kaj la la ritmon, tio estas la unua leĝo, krome vi devas traduki kiel poeto, ne provu traduki vortojn...mi ĵus ree ŝanĝis partojn... estas tre komplika poemo. Kaj tamen la tradukita poemo devas soni fine kiel originalo, jen la severa postulo lasta...
Amike, Cez!