Hans-Georg Kaiser's articles
About...
ADRESARO DE KLUBO KARAPACO
**********************************
www.karapaco.de
**********************************
ESPERANTO – INFORMEJO – KLUBO KARAPACO
**********************************
www.ipernity.com/cezar
**********************************
ESPERANTO – retmagazino KARAPACO – PANORAMO
**********************************
SAT-KULTURO
**********************************
FACEBOOK (Hans-Georg Kaiser)
**********************************
klubo Karapaco en facebook
**********************************
poemoj en Esperanto (facebookgrupo)
*********************************
ESPERANTO – B.TRAVEN – HANS-GEORG KAISER
*********************************
ROMANTRADUKOJ B.TRAVEN
*********************************
Mortula Ŝipo
*********************************
Rozo Blanka
*********************************
Trezoro de l' Sierra Madre
*********************************
MAHAGONCIKLO
*********************************
Ĉaro
*********************************
Registaro
*********************************
Marŝo en la regnon de l' mahagono
*********************************
Mahagontrunko
*********************************
Ribelo de l' pendumitoj
*********************************
Generalo venas el la ĝangalo
*********************************
RAKONTOJ B.T.RAVEN
*********************************
Marut-rakontoj
*********************************
Traven-rakontoj
*********************************
HANS-GEORG KAISER
*********************************
ESPERANTO – BILDOJ KAJ TEKSTOJ – HANS-GEORG KAISER
*********************************
ESPERANTO – ORIGINALOJ – HANS-GEORG KAISER
*********************************
Galerio Kaiser
*********************************
HANS-GEORG KAISER – GEDICHTE – ERZÄHLUNGEN – ÜBERSETZUNGEN
*********************************
ESPERANTO – KULTURO – HANS-GEORG KAISER
**********************************
ESPERANTO – MUZIKO – HANS-GEORG KAISER
*********************************
ESPERANTO – TRADUKOJ – HANS-GEORG KAISER
*********************************
ESPERANTO – POPULARSCIENCO – HANS-GEORG KAISER
*********************************
FRANK VOHLA
*********************************
Astronomio en Altenburg
Unuciklo
*********************************
BUKOWSKI
*********************************
Kie brulas, ĝentlemanoj? - prozpoemtradukoj (INKO-PDF)
*********************************
HAACKEN
*********************************
Django - traduko de bildstria infanrakonto
*********************************
ESPERANTO - KUIRARTO - DOROTHEA KAISER
*********************************
KAFKA
*********************************
F.Kafka: La proceso - romantraduko
*********************************
LAOCIO
*********************************
Dao De Jing traduko de germana traduko de filozofia ĉina verko)
*********************************
LONDON, JACK
*********************************
Jack London: La meksikano - rakontotraduko( PDF)
*********************************
STEVENSON
*********************************
Robert Louis Stevenson: Botelodiablo - rakontotraduko (PDF)
*********************************
TOTH
*********************************
Lappar, der Antichrist - Erzählungen - Übersetzung ins Deutsche
*********************************
TWAIN
*********************************
Mark Twain: La aventuroj de Tom Sawyer - romantraduko (PDF)
*********************************
KLEINER SPRACHKURS ESPERANTO
*********************************
karapaco.de/u/kurso/kurso.html
*********************************
--
REDAKTOFINO
24.07.2019
Hans-Georg Kaiser
Archives
-
Anekdotoj pri Mark Twain (022) Vivo sur la Misisipo
- 07 Nov 2018Vivo sur la Misisipo Kvar jarojn Mark Twain staris sur la pilotponto, navigis inter Sankta Luizo kaj Nov-Orleano. Li observis la vivon sur la ŝipo, kolektis kaj notis siajn impresojn. Se iu atestis al la estonteca verkisto, ke li priskribis karakteron precipe bona, Twain asertis ĉiufoje, ke li renkontis tiun personon sur iu el la Misisipo-vaporŝipoj. tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!" La anekdotojn pri Mark…
-
Anekdotoj pri Mark Twain (020) Amazonrevoj
- 04 Nov 2018Amazonorevoj La revon de Sam pri Misisipo-vaporŝipo anstataŭis alia. Leginte la raporton de la maroficira leŭtenanto William Lewis Herndon*, kiu kiel unua norda usonano veturis de supre malsupren sur la riverego Amazono, ne plu lasis la ideo de li komenci esploradon de la Amazonoregiono kaj tie kiel posedanto de plantaĵo kaj kokainkomercisto enspezi multege da mono. La revo pli proksimiĝis, kiam Sam, kiu laboris en Cincinnati kiel presisto, trovis monbileton sur la strato, tute neniu…
-
Anekdotoj pri Mark Twain (019) Araneo matene...
- 04 Nov 2018Araneo matene... Ĉe la gazeto „Western Union“* alvenis iutage la sekva letero de abonanto: „Mi trovis en via gazeto larĝpremitan araneon, kaj mi nun volonte ekscius de vi, ĉu tio estas bona aŭ malbona signo?“ Sam respondis al la leterskribinto: „La araneo en la gazeto estas nek bona nek malbona signo. La besto estis nur scivola ekscii, kiu komercisto ankoraŭ ne metis anoncon en nia gazeto, kaj kiel la viro aspektas, kiu tial baldaŭ sidos sola en sia butiko kaj tie interne trankvile p…
-
Robert Louis Stevenson: Botelodiablo (rakontotraduko el la angla originalo, Parto 1/2)
- 03 Nov 2018Robert Stevenson Botelodiablo Parto 1/2 Estis iam viro sur la insulo Havajo, kiun mi volas nomi Keave, ĉar li ankoraŭ vivas, tial ni devas prisilenti lian nomon; sed lia naskiĝloko estas malproksime de Honaunau, kie la ostaro de Keave la Granda kuŝas kaŝita en kaverno. Tiu viro estis povra, sen timo kaj diligenta; li povis legi kaj skribi kiel instrumastro, krome li estis bonega maristo, veturis sur la insulaj vaporŝipoj kaj stiris balenkaptistan ŝipon ĝis la bordo de Ha…
-
Robert Louis Stevenson: La botelodiablo (rakontotraduko, Parto 2/2)
- 03 Nov 2018Robert Stevenson Botelodiablo Parto 2/2 „ Jen mia respekto“, diris Keave, kiu ofte renkontis blankulojn en la pasinta tempo. „Jes“, li aldonis, „mi venis por aĉeti la botelon. Kiun prezon ĝi havas nun?“ Dum tiu frazo falis la glaso elmane de la juna viro, kaj li rigardis al Keave, kvazaŭ tiu estus fantomo. „ La prezo“, li diris; „la prezo! Ĉu vi ne scias la prezon?“ „ Mi ja demandis vin prio tio,“ obĵetis Keave. „Sed kial vi estas tiom konsternita? Ĉu io ne estas…
-
Ferenc Szilágyi: Oskar Andersson, solulo, karikaturisto (artikolo)
- 30 Oct 2018Ferenc Szilágyi Oskar Andersson, solulo, karikaturisto En la riĉa galerio de la svedaj karikaturistoj Oskar Andersson nun apartenas al la klasikuloj. Biografie: li estis stokholmano, li naskiĝis en Stokholmo antaŭ 80 jaroj kaj travivis la transformiĝon de la sveda ĉefurbo el norda, provinca idilio en grandurbon. Tiu procezo cetere finis sian duan etapon post la morto de Oskar Andersson, t. e. iam en la tempo de la dua mondmilito. Sed tiam Oskar Andersson jam delonge…
-
J. Kohen-Cedek (Jerusalemo): La potenco de vino (araba popola legendo)
- 29 Oct 2018J. Kohen-Cedek (Jerusalemo) La potenco de vino (Araba popola legendo) Antaŭ la kredema Mustafa aperis Satano kaj diris: „Venis viaj lastaj vivtagoj, bedaŭrinda Mustafa! Tamen mi povas vin savi el la manoj de la vivfalĉisto. Sed nur je kondiĉo: aŭ eltrinku la vinon el mia kruĉo, aŭ ĝisdolore batturmentu vian edzinon, aŭ mortigu vian domserviston.“ La konsternita Mustafa ne sciis, kion respondi kaj ekpetegis: „Lasu al mi almenaŭ bone pripensi la aferon.“ „Nur unu horon!“ respo…
-
Hans-Georg Kaiser: La misvojo (rimpoemo)
- 28 Oct 2018Hans-Georg Kaiser La misvojo Tra forta mallumo nin logas la celo, al kiu kun timo ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas avert' de fantomoj, nek benoj de l' sorto, nek laŭdoj de l' homoj, ĉar griza nerekta kaj nedifinita ĝi estas la voj' miscelita. Malrekte, kun timo, kaj do flankiĝante ni iru misvojon celitan! Gutaro da ploroj, konstante fluante, ne frapas la monton granitan. Dubemo, fuĝemo kaj senpacienco – jen estas la sig…
-
J.L. Runeberg: La birdo (prozpoemtraduko de Ferenc Szilagyi)
- 27 Oct 2018J.L. Runeberg La birdo Ŝi malfermis la fenestron: Ho, se bird' mi povus esti! Tuj mi flugus al ŝi tien, kaptus ŝi min, donus kaĝon, etan glason, puran akvon, kanabsemojn, ujon plenan. Sed mi dirus: Ne, knabino, ho ne akvon, ho ne semon. Sciu, via gaja birdo trinkas ja nur ĝojolarmojn, per kares' kaj kis' sin nutras. detajpis Hans-Georg Kaiser el Norda Prismo, 3, 1957 PS: Wel, brazila poeto, pri la poemo rimarkis, ke ĝi ne estas rimita poemo. Mi p…
-
Vladimir Beekman: Vespere (rimpoemtraduko de Hilda Dresen)
- 27 Oct 2018Harju-monto Vladimir Beekman Vespere … Li knabinon hejmen akompanis man-enmane iri estis hont', tamen ŝin li ŝtelrigardis ame, promenante sur la Harju-mont'. Ombris vojon arboj densfoliaj, kiujn tuŝis vesperruĝa or'... La unua lernejfest' ilia nur finiĝis antaŭ duonhor'. Apud ŝi li sur altaĵ' ekstaris, serioza iĝis la vizaĝ' – ĉi vesper' el li junulon faris, restis malantaŭe la knabaĝ'. 1954 El la estona: Hilda Dresen (Tallin) https://cezarkulturo.bl…
-
Julio Baghy: Al RUĜA ROZO (rimpoemo)
- 27 Oct 2018Julio Baghy Al RUĜA ROZO Ho, ruĝa rozo, bela floro. Mi amas vin kun pura koro! Al vi la sentoj, pensoj iras kaj mia koro vin deziras. Ho, ruĝa rozo, bela floro, vin amas, amas mia koro! Per dolĉa lingvo de l' silento al mi parolas vi en sento: „Ne estas homo malfeliĉa, kiu en sentoj estas riĉa“. Parolas vi al mi sen buŝo, sen vortoj, sed kun kora tuŝo. La senton kredu! Nur ĝi gravas. Ĝi forton kaj kuraĝon havas. La amo pura kaj fidela La mondon faras bona, bela... Vin…
-
Valentin Melnikov: Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto? (humuraĵo)
- 27 Oct 2018Valentin Melnikov Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto? 01. Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo. 02. Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j). 03. Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio. 04. Parolante, vi povas ne uzi akuzativon. 05. Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj. 06. Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio. 07. Vi multe pli facile trovos samideanojn. 08. Por trovi bonan kompanion, vi ne deva…
-
Ernst Jandl: Diru, Nelly.... (rimpoemtraduko)
- 23 Oct 2018Ernst Jandl „Diru Nelly, se l' temp' venos; mi ĉe vi, kaj vi ĉe mi.“ Nelly tombe kape neis: „Vivas mi, vi jam pereis.“ tradukis Hans-Georg Kaiser Ernst Jandl Tell me nelly if it's time I am I and you are you gravely nelly shook her head I am I and you are dead. Ernst Jandl https://cezartradukoj.blogspot.com/
-
F.Faulhaber La naciisma viruso (artikolo)
- 23 Oct 2018F.Faulhaber LA NACIISMA VIRUSO Lundon matene. Mi forlasas mian loĝejon por iri al la laboro. Sur la ŝtuparo haltigas min mia najbarino. Post reciproka saluto ŝi demandas kun malgaja mieno: „Nu, kion vi diras pri tio?“ „Pri kio?“ „Pri tiu katastrofo.“ „Pardonu“, mi diris, „mi ankoraŭ ne legis la matenan ĵurnalon.“ „Cu vi do ne aŭskultis la novajojn hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene?“ „Jes, mi aŭskultis, sed pri katastrofo mi nenion aŭdis. Temis kiel kutime pri la situacio en…
-
F.Faulhaber: La signifo de la Fundamento (artikolo)
- 23 Oct 2018F.Faulhaber LA SIGNIFO DE LA FUNDAMENTO En la granda malsanulejo, kie mi kelkan tempon restadis, ĉiuj murhorloĝoj montris precize la saman tempon. Neniu el ili diferencis eĉ per nur unu minuto de la aliaj. Ili, nome, funkcias laŭ t.n. „patrinhorloĝo“, kiu pendas ie en la granda komplekso da konstruaĵoj kaj estas elektre ligita kun la aliaj murhorloĝoj. Ĉiam en la sama momento ĉiuj grandaj montriloj saltas unu minuton antaŭen. Se la horloĝoj estus reciproke sendependaj, ili verŝajne difer…
-
Hilda Dresen: Vintra luno (rimpoemo)
- 21 Oct 2018VINTRA LUNO Hilda Dresen La plenlunaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo pro la luna bril'. Al ĉiel' en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil' . Kaj sopiroj arĝentecaj tra la koro milde glitas Similantaj al survintra delikata frostoflor', Kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas Malgraŭ tempo enlitiĝa, malgraŭ la malfrua hor'. Ankaŭ en la ĉambron falas luna brilo tra l' kurtenoj: Kuŝas e…
-
Anna Haava: Mi povas (rimpoemtraduko de Hilda Dresen)
- 19 Oct 2018Hilda Dresen Anna Haava Mi povas Ne timu, ho, karulo, Mi ne ĝenados vin; Almozpetadi amon Ne volas la anim'. Mi froste alrigardi Vin povas kun fier' Aŭ ombre preterpaŝi Vin kvazaŭ kun sever'; Mi povas ja remadi Sen vi sur vivomar', Sed povas en la koro Mi porti vin sen bar'. trad. Hilda Dresen [Estona antologio, Tallin, Esperanto-Asocio de Estonio, 1932, p.40-41] https://cezarkulturo.blogspot.com/
Jump to top
RSS feed- Latest articles - Subscribe to the latest articles of Hans-Georg Kaiser
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter