Hans-Georg Kaiser
La misvojo


Tra forta mallumo nin logas la celo,
al kiu kun timo ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas avert' de fantomoj,
nek benoj de l' sorto, nek laŭdoj de l' homoj,
ĉar griza nerekta kaj nedifinita
ĝi estas la voj' miscelita.

Malrekte, kun timo, kaj do flankiĝante
ni iru misvojon celitan!
Gutaro da ploroj, konstante fluante,
ne frapas la monton granitan.
Dubemo, fuĝemo kaj senpacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post mal' de laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas misfidon, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estintaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas.
Ni semu misfidon konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Kun timo do flanken! La nepoj vin benos,
se vi sen rezulto eltenos".

Se longa sekeco aŭ ventoj subite
velkantajn foliojn deŝiros,
ni gloros la venton, kaj malpliigite
deprimon pli grandan akiros;
ĝis mortos do nia pigrema anaro,
ĉar ĉiam timigos ĝin vent' kaj senfaro.
Kun duboj ni paŝas, provita, hardita,
al fi-celo foje signita!

Malrekte, kun timo, kaj do flankiĝante
ni iru misvojon celitan!
Gutaro da ploroj, konstante fluante,
ne frapas la monton granitan.
Dubemo, fuĝemo kaj senpacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post mal' de laboro,
atingos la celon en gloro.




Zamenhof
La vojo


Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/