Ferenc Szilágyi
Oskar Andersson, solulo, karikaturisto
En la riĉa galerio de la svedaj karikaturistoj Oskar Andersson nun apartenas al la klasikuloj.
Biografie: li estis stokholmano, li naskiĝis en Stokholmo antaŭ 80 jaroj kaj travivis la transformiĝon de la sveda ĉefurbo el norda, provinca idilio en grandurbon. Tiu procezo cetere finis sian duan etapon post la morto de Oskar Andersson, t. e. iam en la tempo de la dua mondmilito. Sed tiam Oskar Andersson jam delonge ne vivis, li mortis jam en 1906, t. e. antaŭ ol li atingis sian tridekan naskiĝtagon. Li heredis de sia patrino eĉ pli ol nur senteman naturon, patologian maldormemon kaj tute sola pafmortigis sin apud Stokholmo, laŭ la signoj en momento de frenezo pli-malpli persekutinta lin jam delonge. Estas strange, ke vivo, enhavanta tiom da malhelo kaj tragedio, solviĝis en la artospeco, kies celo estas la ridigo. Antaŭ kaj post O. Andersson estis ankaŭ aliaj geniuloj, kiuj kreis ridon, sed ili celis trafi la kaŭzon de la satiro. Ĉe Oskar Andersson ne tiel estas la afero. Lia tragedio estas la soleco, kiu gvidas lin al la neevitebla propramana ekstermiĝo. Liaj karikaturoj estas iurilate li mem, kiu efektive vivas en la vivo de siaj figuroj.
„Tio ne estas necesa. Mi certe rekonas ilin.“
Oskar Andersson, kiel ni diris supre, reprezentas kaj prezentas la vivon de la sveda ĉefurbo ĉirkaŭ la jarcentfino. Pli ĝustan fantazion ni ne povas imagi al tia kronikado. En lia fantazia mondo ĉio vivis kaj ankaŭ la arkitekturo povis esti karikatura, kiel ekzemple en unu el la ĉi tie prezentitaj desegnoj. Lia krea periodo entute estis naŭ jaroj, dum kiuj li kvazaŭ rafiniĝis certarilate. La origine ornamentemaj linioj simpliĝis kaj iĝis pli elegantaj kaj esprimriĉaj.
Kiam oni parolas pri karikaruro, oni senintence pensas pri Daumier, kiun oni povus konsideri – inter liaj ceteraj artaj virtoj – kiel la plej celkonscian socian kritikiston inter la grandaj karikaturartistoj. Oskar Andersson vivis en sia speciala mondo, en ĝi ankaŭ la socia problemo havis lokon, sed ĝi estis por li konsistero sed ne memcelo, sed ankaŭ ne io tute forestanta.
La ĉi tie prezentataj tri karikaturoj devenas el la jaroj 1899 kaj el 1904 (Mezsomera veko).
skanis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser el Norda Prismo, 3, 1957
https://karapacopanoramo.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.