Julio Baghy
Al RUĜA ROZO

Ho, ruĝa rozo, bela floro.
Mi amas vin kun pura koro!
Al vi la sentoj, pensoj iras
kaj mia koro vin deziras.
Ho, ruĝa rozo, bela floro,
vin amas, amas mia koro!

Per dolĉa lingvo de l' silento
al mi parolas vi en sento:
„Ne estas homo malfeliĉa,
kiu en sentoj estas riĉa“.
Parolas vi al mi sen buŝo,
sen vortoj, sed kun kora tuŝo.

La senton kredu! Nur ĝi gravas.
Ĝi forton kaj kuraĝon havas.
La amo pura kaj fidela
La mondon faras bona, bela...
Vin amas, amas mia koro,
ho, ruĝa rozo, bela floro!

detajpis Dorothea Kaiser

PS: Ĉu Baghy volis montri al ni, ke oni kapablas verki bonegan poemon pri tute banala afero per tute banalaj vortoj? Se jes, mi konsentas al li, li atingis tiuokaze la celon en gloro. Mi ne skribas tion moke, sed vere mirigite. Du aferoj je la poemo ne estas banalaj, la poemo estas tre belsona kaj ankaŭ la pensoj fluas tiel elegante malstreĉite, ke oni apenaŭ plu rimarkas, ke la tuta poemo estas paradomarŝo de pura kiĉo, kies enhavon oni kutime renkontas en tradiciaj poezialbumoj, kiuj de koroj kaj floroj ktp. kvazaŭ superfluas. (HGK)

https://cezarkulturo.blogspot.com/