Harju-monto

Vladimir Beekman
Vespere


… Li knabinon hejmen akompanis
man-enmane iri estis hont',
tamen ŝin li ŝtelrigardis ame,
promenante sur la Harju-mont'.

Ombris vojon arboj densfoliaj,
kiujn tuŝis vesperruĝa or'...
La unua lernejfest' ilia
nur finiĝis antaŭ duonhor'.

Apud ŝi li sur altaĵ' ekstaris,
serioza iĝis la vizaĝ' –
ĉi vesper' el li junulon faris,
restis malantaŭe la knabaĝ'.

1954

El la estona: Hilda Dresen (Tallin)


https://cezarkulturo.blogspot.com/