F.Faulhaber
LA SIGNIFO DE LA FUNDAMENTO


En la granda malsanulejo, kie mi kelkan tempon restadis, ĉiuj murhorloĝoj montris precize la saman tempon. Neniu el ili diferencis eĉ per nur unu minuto de la aliaj. Ili, nome, funkcias laŭ t.n. „patrinhorloĝo“, kiu pendas ie en la granda komplekso da konstruaĵoj kaj estas elektre ligita kun la aliaj murhorloĝoj. Ĉiam en la sama momento ĉiuj grandaj montriloj saltas unu minuton antaŭen. Se la horloĝoj estus reciproke sendependaj, ili verŝajne diferencus inter si.

La signifo de la „patrinhorloĝo“ por tiu komplekso da konstruaĵoj similas la signifon de la „Fundamento de Esperanto“ por tiu granda komplekso da popoloj, ĉe kiuj sen la Fundamento Esperanto verŝajne disfalus en dialektojn.

Dank' al ĉi tiu Fundamento la „lingvaj horloĝoj Esperantaj“ funkcias ĉie en la mondo egale. Dank' al la Fundamento ni povas egale bone kompreni librojn kaj gazetojn el la tuta mondo kaj paroli kun homoj diverslandaj, indiferente, ĉu ili venis el Grekujo aŭ Japanujo, Brazilo aŭ Nov-Zelando aŭ kiu ajn alia lando de la vasta mondo.

La „Fundamento de Esperanto“ estas la pendolo, kiu zorgas pri la regula irado de la lingva horloĝo.

Tamen, Esperanto ne ŝtoniĝas, sed ĝi evoluas. Novaj ideoj kaj aferoj eniras nian vivon kaj postulas nomojn: nomojn por objektoj, por kvalitoj, por agoj. Kaj oni komencas uzi novajn vortojn kaj kiam la praktiko montris ilin necesaj, vivkapablaj, la Akademio ĝustigas la horloĝon laŭ la tempo de la suno, t.e. laŭ la praktiko: ĝi oficialigas ilin. Sed la pendolon – la Fundamenton – ĝi ne tuŝas. La fundamento estas kaj restas netuŝebla!

La „Fundamento de Esperanto“ de D-ro Zamenhof do estas grava verko, kiun ĉiu esperantisto devas posedi.


skanis Hans-Georg Kaiser
el „Esperanta Mozaiko“ de F. Faulhaber


https://cezarkulturo.blogspot.com/