Robert Stevenson
Botelodiablo


Parto 1/2


Estis iam viro sur la insulo Havajo, kiun mi volas nomi Keave, ĉar li ankoraŭ vivas, tial ni devas prisilenti lian nomon; sed lia naskiĝloko estas malproksime de Honaunau, kie la ostaro de Keave la Granda kuŝas kaŝita en kaverno. Tiu viro estis povra, sen timo kaj diligenta; li povis legi kaj skribi kiel instrumastro, krome li estis bonega maristo, veturis sur la insulaj vaporŝipoj kaj stiris balenkaptistan ŝipon ĝis la bordo de Hamakua. Fine li ekhavis la ideon rigardi foje la vastan mondon kaj eksterlandajn urbojn. Tial li dungiĝis kiel maristo sur ŝipo, kiu velis al San-Francisko.

Tio estas rava urbo kun rava haveno kaj nenombreble multaj riĉaj homoj kaj tute eksterordinara monteto kovrata de palacoj. Tie Keave iutage promenis, kun monujo plena de mono kaj rigardis plezurigite la grandajn domojn je ambaŭ flankoj.

Kiaj ravaj domoj tie estas, kaj kiom feliĉaj devas esti la homoj, kiuj loĝas en ili kaj ne devas okupiĝi pri la sekva tago.

Tion Keave pensis, kiam li venis al domo, kiu estis pli malgranda ol kelkaj aliaj sed mirinde bela kaj pura kiel ludilo; la ŝtupoj de tiu domo brilis kiel arĝento kaj la randobedoj de la ĝardeno floris kiel girlandoj kaj la fenestroj estis helaj kiel juveloj. Keave haltis kaj estis ravita de la tuta pompo, kiun li vidis; kaj dum li estis kaptita de la vidaĵo, li rimarkis viron, kiu rigardis lin rekte post fenestro tra vitrotabulo tia blanka, ke Keave vidis lin tute precize, tiel, kiel oni vidas fiŝon en flaka truo super rifoj. La viro ne estis plu juna, li estis kalva kaj havis nigran barbon, kaj lia vizaĝo estis zorgoplena kaj li ekĝemis kun acida humoro. Kaj la vero estas, ke tiam, kiam Keave rigardis internen al la viro kaj la viro eksteren al Keave, ili reciproke enviis sin.

Sed subite ridetis la viro, kapjesis al Keave, per mansigno vokis lin al si kaj salutis lin je la sojlo de la domo.

Mi havas ĉi tie belan domon“, parolis la viro kaj ĝemis ve-spire. „Ĉu vi eble foje volus rigardi la ĉambrojn?!“

Li montris la tutan domon al Keave, de la kelo ĝis la subtegmento, kaj troviĝis nenio, kio ne estis perfekta laŭ sia speco, kaj Keave miris.


Efektive“, diris Keave, „tio estas mirinde bela domo. Se mi povus vivi en simila, mi ridus dum la tuta tago kaj ĝojus. Kiel tio povas esti, ke vi ĝemas en tiu kazo?“

Mi ne konas kaŭzon, kial vi ne havu domon tute similan al tiu ĉi“, eĉ pli fajnan, se vi volus. Vi certe havas iom da mono ĉe vi, ĉu?“

Mi havas kvindek dolarojn“, diris Keave, „sed domo kiel tiu ĉi kostas pli ol kvindek dolarojn.“
La viro ekkalkulis. „Estas bedaŭrinde, ke vi ne havas pli“, li diris, „ĉar tio estontece povos kaŭzi malfacilaĵojn al vi. Sed por kvindek dolaroj ĝi estu via.“

La domo, ĉu?“ demandis Keave.

Ne, ne la domo“, respondis la viro, „sed la botelo, ĉar mi ankoraŭ devas diri al vi – kvankam mi ŝajnas al vi tiom riĉa kaj bonstata – ke mia tuta posedo kaj tiu ĉi domo kaj eĉ ties ĝardeno devenis nur de botelo, kiu havas kapaciton ne pli grandan ol pindo. Jen ĝi.“

Nun li malfermis la seruron de kesto kaj elprenis rondan botelon kun longa kolo. La vitro estis blanka kiel lakto kaj glimis per ĉiuj koloroj de ĉielarko. En la interno io iom moviĝis kiel ombro kaj fajro.


Jen la botelo“, diris la viro, kaj kiam Keave ridis, li demandis: „Ĉu vi ne fidas al mi? Tiukaze konvinku vin mem, provu, ĉu vi povos frakasi ĝin.“

Tial Keave prenis la botelon kaj ĵetadis ĝin sur la plankon, ĝis li fariĝis laca, sed ĉiufoje ĝi saltis supren kiel ludpilko kaj restis sen damaĝo.


Tio estas stranga aĵo“, diris Keave, „ĉar tiukaze, se oni tuŝas ĝin kaj ĝin rigardas, ĝi ŝajne estas el vitro.“

El vitro ĝi estas“, rimarkis la viro kaj ĝemis pli laŭte ol iam ajn antaŭe. „Sed ĝia vitro estas formita en la flamoj de la infero. Diableto loĝas en ĝi. Kaj ĝi estas tiu ombro, kiu tie moviĝas, almenaŭ mi supozas tion. Se iu estas aĉetinta la botelon, la diablo estas je ties servo kaj kion ajn la posedanto deziras – amon, famon, monon, domojn kiel tiu ĉi, aŭ eĉ urbon kiel tiu – ĉion tion li havos, se la dezirvorto estas dirita. Napoleono havis tiun botelon, per ĝi li fariĝis la reganto de l' mondo, sed fine li vendis ĝin kaj renversiĝis. Kapitano Cook havis tiun botelon, kaj per ĝi li trovis la vojon al tiom da insuloj, sed ankaŭ li vendis ĝin kaj estis mortbatita en Havajo. Ĉar, se vi vendos ĝin, via potenco kaj via protekto estos nuligitaj kaj malbone vi vivos, se vi tiam ne kontentiĝos pri tio, kion vi havos ekde tiam.“

Kaj tamen vi parolas pri tio vendi ĝin, ĉu?“ demandis Keave.

Mi havas ĉion tion, kion mi deziras kaj mi fariĝas pli kaj pli aĝa“, respondis la viro. „Jen deziro, kiun la diableto ne povas plenumi – li ne povas plilongigi la vivon kaj tio estus malhonesta, se mi volus prisilentigi tion al vi, jen malavantaĝo de la botelo, ĉar tiukaze, se homo mortos antaŭ ol vendi la botelon, tiu homo devos bruli en la infero dum eterneco.“

Mi estas certa, tio estas malavantaĝo kaj ne nur eraro“, vokis Keave. „Mi ne riskos tion. Mi povas ekzisti sen domo, danke al Dio. Sed estas io, kion mi ne povus elteni, kaj tio estas esti kondamnita.“

Karulo, ne hastu tiom“, respondis la viro. „Ĉion, kion vi devos fari estas uzi la potencon de la diablo modeste kaj poste vendi ĝustatempe la botelon al iu alia, tiel, kiel mi vendos ĝin nun al vi, por ke mi finu la vivon en komforto.“

Nu, en tiu kazo mi ne komprenas du aferojn“, diris Keave.
Vi ĉiam ĝemas kiel enamiĝinta virgulino, jen unu afero, kaj la alia: „Vi volas vendi tiun botelon por tre malalta prezo.“

Mi jam rakontis tion al vi, kial mi ĝemas“, respondis la viro. „Mi faras tion, ĉar mi timas, ke mia sano baldaŭ finiĝos, kaj kiel vi mem diras, estus ja por ĉiu homo bedaŭrinda afero, se li devus iri al la diablo. Kial mi vendas ĝin tiom malkare, mi devas klarigi al vi, estas speciala afero pri la botelo. Antaŭ longa tempo, kiam la diablo portis ĝin je la unua fojo surteren, ĝi estis eksterordinare multekosta, kaj unuafoje ĝi estis vendita por multaj milionoj da dolaroj al la presbitero Johano, sed oni ne povas vendi ĝin sen monperdo. Se vi vendas ĝin por tiu prezo, kiun ĝi kostis al vi, ĝi revenos al vi kiel leterkolombo. Rezultiĝas el tio, ke la prezo dum la iro de la jarcentoj pli kaj pli falis, kaj nun ĝi sekve fariĝis rimarkinde malmultekosta. Mi aĉetis ĝin de unu el miaj grandaj najbaroj sur tiu ĉi monteto kaj la prezo, kiun mi pagis, estis nur naŭdek dolaroj. Mi povus vendi ĝin al vi por okdek naŭ dolaroj kaj naŭdek naŭ cendoj, sed eĉ ne unu cendon pli kara, por ke ĝi ne revenu al mi. Sed pri la afero estas du ĝenaĵoj. Unue, se vi ofertas tian unikan botelon por nur okdek dolaroj, la homoj pensas, ke vi mistifikas ilin. Kaj krome – sed tio ne urĝas, kaj mi ne devas detaligi tion. Sed memortenu tion bone, ke ĝi devas esti kontanta mono, por kiu vi vendas ĝin.“

El kio mi sciu, ke ĉio ĉi estas la vero?“ demandis Keave.

Unu detalon vi ja tuj povos elprovi“, respondis la viro. „Donu al mi viajn kvindek dolarojn, prenu la botelon kaj deziru, ke la mono revenu en vian poŝon. Se tio ne okazos, mi promesas je mia honoro, ke mi nuligos la negocon kaj redonos al vi la monon.“

Kaj vi ne trompas min, ĉu?“ demandis Keave.

La viro sankte ĵuris, ke ne.


En ordo, tiom mi riskos, ĉar tio ne povos damaĝi al mi.“ Kaj Keave pagis sian monon al la viro kaj tiu transdonis la botelon al li.

Botelodiablo, mi volas rehavi miajn kvindek dolarojn.“ Kaj tuj, kiam li estis dirinta tion, lia poŝo estis denove tiom peza, kiom antaŭe.

Tio estas certa, ke ĝi estas botelo mirinda“, diris Keave.

Kaj nun bonan matenon, kamarado mia, kaj la diablo akompanu vi, anstataŭ mi!“

Haltu“, vokis Keave. „Nun la ŝerco estu finita. Jen, reprenu vian botelon.“

Vi aĉetis ĝin por malpli ol mi pagis por ĝi“, respondis la viro kaj frotis siajn manojn. „Nun ĝi estas via, kaj je mia parto, min koncernas nur plu tio, ke mi vidu vian dorson.“ Kaj dum tio li eksonoris al sia ĉina servisto, por ke tiu konduku la viron Keave eksteren.

Tiam, kiam Keave estis denove sur la strato, kun la botelo subbrake, li pensis: „Se ĉio pri la botelo estas la vero, mi faris perdonegocon. Sed eble la viro nur mistifikis min. La unuan, kion li faris, estis nombri sian monon. La sumo estis precize kvardek naŭ usonaj dolaroj kaj unu dolaro el Ĉilio. Tio aspektas kvazaŭ vera. Nun mi provos la alian detalon.“

La stratoj en tiu parto de la urbo estis puraj kiel ŝipferdeko, kaj kvankam estis tagmezo, tie ne estis promenantoj. Keave metis la botelon en la stratdefluejon kaj foriris. Dufoje li turnis sin malantaŭen, kaj jen denove staris la lakte kolora kaj larĝe rondigita botelo tie, kien li metis ĝin. Li turniĝis trian fojon kaj iris en flankstraton. Kaj apenaŭ li faris tion, puŝiĝis io kontraŭ unu el liaj kubutoj. Jen vidu, estis la longa kolo de la botelo, kiu rektiĝis supren, kaj ĝia ronda botela korpo estis ŝtopita en lian pilotmantelon.

Ŝajne estas efektive la vero“, diris Keave.

La sekva, kion li faris, estis aĉeti en magazeno korktirilon kaj retiriĝi al sekreta loko sur la kampoj. Tie li provis eltiri la korkon, sed tiom ofte, kiom li provis eltiri ĝin, la korktirilo denove elglitis kaj la korko restis sendifekta.

Tio estas nova speco de korko“, diris Keave kaj subite li komencis tremi kaj ŝviti, ĉar li ektimis la botelon.

Sur sia revojo al la havenkvartalo li vidis magazenon, en kiu viro vendis el la pli sovaĝaj insuloj konkojn, klabojn, paganajn sanktaĵojn, malnovajn monerojn kaj bildojn el Ĉinio kaj Japanio kaj ĉion, kion la maristoj kunportas en siaj kestoj. Tie li ekhavis ideon. Li eniris kaj ofertis la botelon por cent dolaroj. Unue la viro en la magazeno ridis pri li kaj ofertis kvin; sed efektive, ĝi estis kurioza botelo. Tian vitron ankoraŭ neniu vitristo blovformis en kiu ajn homa vitrofarejo, tre bele trembrilis la koloroj sur la lakte kolora blanko kaj tre stranga ombro ŝvebis en la mezo. Marĉandinte dum certa tempo, kiel tio estas kutima ĉe tiaj homoj, la komercisto donis sesdek arĝentajn dolarojn por la aĵo kaj metis ĝin sur bretaron en la mezo de la montrofenestro.

Nu“, parolis Keave, „tiukaze mi do vendis ĝin por sesdek dolaroj, kvankam mi aĉetis la botelon por kvindek, do, por diri la veron, eĉ por iom pli, ĉar unu el miaj dolaroj estis el Ĉilio. Nun mi foje volas trovi la veron pri la alia afero.“

Poste li reiris al la ŝipo, kaj kiam li malfermis sian maristan keston, kuŝis tie la botelo kaj sekve revenis pli rapide ol li mem.

Keave havis maaton sur la ŝipo, kiu nomiĝis Lopaka.

Kio suferigas vin? Kial vi gapas al via kesto?“

Ili estis solaj en la antaŭferdeko kaj Keave devigis lin silenti pri la afero kaj rakontis ĉion.

Tio estas tre stranga“, diris Lopaka, „kaj mi timas, ke la botelo ankoraŭ afliktigos vin. Sed unu afero estas tute klara. Ĉar vi havos ĉagrenon tute certe, vi ankaŭ utiligu tiun negocon. Pripensu tion, kion vi volas havi. Sciigu viajn dezirojn, kaj se la diableto faros tion, kion vi ordonas al li, mi mem aĉetos la botelon de vi, ĉar mi volus havi propran skunon kaj ekkomerci sur la insuloj.“

Tio ne estus mia prefero“, diris Keave. „Sed posedi belan domon kaj ĝardenon sur la bordo de Kona, kie mi estas naskita, kun sunradioj enradiantaj tra la pordo, kun floroj en la ĝardeno, vitrofenestroj, kun bildoj sur la muroj kaj ludiloj kaj fajnaj tapiŝoj sur la tabloj kaj nepre tia, kia la domo, en kiu mi estis hodiaŭ – nur kun etaĝo pli alta, kaj ĉie kun balkonoj kiel en la reĝa palaco por vivi en ĝi sen aflikto kaj ĝoji kun miaj amikoj kaj parencoj.“

En ordo“, diris Lopaka, „ni kunprenu ĝin al Havajo, kaj se ĉio ĉi plenumiĝos tiel, kiel vi supozas, mi aĉetos la botelon, tiel, kiel mi jam diris, kaj serĉos skunon.“

Pri tio ili interkonsentiĝis, kaj ne daŭris longan tempon ĝis la ŝipo reveturis al Honolulu, kun Keave, Lopaka kaj la botelo. Ili apenaŭ surbordiĝis, kiam ili renkontis amikon sur la bordo, kiu kondolencis Keavon.

Mi ne scias, kial vi kondolencas min“, diris Keave.

Ĉu tio eblas, ke vi ankoraŭ ne aŭdis tion?“, diris la amiko,„via onklo – tiu bona olda viro – mortis kaj via kuzo, tiu linda knabo, dronis en la maro.“

Keave profunde afliktiĝis, li komencis plori kaj plendi kaj forgesis la botelon. Sed Lopaka pensis siamaniere, kaj tuj, kiam la aflikto de Keave ekmalpliiĝis, li diris: „Mi pripensis la sekvan, ĉu via onklo eventuale havis terposedojn en Havajo, en la distrikto de Kaŭ, ĉu?“

Ne“, diris Keave, „ne en Kaŭ, ili estas sur la montara flanko iom pli sude de Hookena.“

Tiuj terposedoj nun apartenos al vi, ĉu?“

Pri tio mi certas“, respondis Keave kaj denove plendis pri la perdo de siaj parencoj.

Ne“, diris Lopaka, „ne lamentu ĝuste en tiu momento, mi havas ideon. Kiel tio estus, se tion ĉion kaŭzis la botelo? Jen do la loko preta por via domo.“

Se tio estus tiel“, kriis Keave, „la diablo ofertis aĉan servon al mi per tio, ke li murdis miajn parencojn. Sed efektive povus esti, ke vi pravas, ĉar ĝuste tiel aspektis la loko, sur kiu mi imagis mian domon spirite per miaj okuloj.“

Sed la domo ankoraŭ ne estas konstruita“, diris Lopaka.

Ne, kaj tio verŝajne ankaŭ ne okazos.“, diris Keave, „ĉar spite al tio, ke mia onklo kultivis iom da kafo, kavao kaj bananojn, ĝi nur iom komfortigos min, ĉar la restaĵo de la terposedo estas nigra lafo.“

Ni iru al la advokato“, diris Lopaka. „Mi havas la penson ankoraŭ nun en mia kapo.“

Kiam ili poste alvenis ĉe la advokato, montriĝis, ke la onklo de Keave ege riĉiĝis en la lastaj tagoj kaj postlasis fonduson.

Kaj tio estas do la mono por via domo!“ kriis Lopaka.

Se vi pensas pri via nova domo“, diris la advokato, „mi donos al vi la vizitokarton de nova arkitekto, pri kiu oni aŭdas frapantan.“

Pli bone kaj pli bone“, kriis Lopaka. „La tuta vojo jam estas ebenigita al ni. Ni do daŭrigu la obeadon de la ordonoj.“

Tial ili iris al la arkitekto kaj tiu havis desegnojn de domoj sur sia tablo.

Vi volas havi ion eksterordinaran, ĉu?“ demandis la arkitekto. „Kiel plaĉas tiu al vi?“ kaj li transdonis desegnon al Keave.

Apenaŭ Keave ekvidis la desegnon, li ekkriis laŭte, ĉar ĝi estis desegno de lia domo ĝuste tiel desegnita, kiel li imagis ĝin.

Mi estas por la domo, kvankam ne plaĉas al mi la maniero, kiel mi ricevos ĝin, sed mi ĝin posedos, ĉu mi volas, ĉu ne, kaj mi akceptu do kun la malica ankaŭ la bonan.

Tial li rakontis al la arkitekto ĉiun el siaj deziroj kaj diris al li, kiel li volas havi meblita la domon kaj li menciis la bildojn sur la muro kaj la ornamajn figuretojn surtablajn kaj li demandis la viron senkaŝe, por kiu sumo li transprenus la tutan aferon.

La arkitekto multe demandis, prenis sian krajonon kaj faris kalkuladon, kaj kiam li estis preta, li nomis ekzakte la sumon, kiun Keave heredis.

Lopaka kaj Keave rigardis sin reciproke kaj kapjesis.

Estas tute evidente, ke mi havu tiun domon, pensis Keave, „ĉu mi volas ĉu ne. Ĝi venas de la diablo, kaj mi timas, ke atendos min apenaŭ io bona. Sed pri unu afero mi certas: mi deziros nenion plu de la botelo, tiom longe, kiom mi posedos tiun botelon. Sed la domon mi havos surnuke, kaj mi akceptu la bonan kun la malica.

Tiel li interkonsentiĝis kun la arkitekto kaj ili subskribis kontrakton. Keave kaj Lopaka denove surŝipiĝis kaj forvelis al Aŭstralio, ĉar ili estis interpriparolintaj, ke ili ne enmiksiĝu, sed lasu konstrui kaj aranĝi la domon al la arkitekto kaj la botelodiablo laŭ ties plaĉo.

La vojaĝo estis sukcesa, sed Keave apenaŭ diris vorton dum la tuta tempo, ĉar li ĵuris ne plu deziri ion kaj ne plu profiti de la diablo. La tempo por la konstruado estis finita, kiam ili revenis. La arkitekto sciigis al ili, ke la domo estas preta kaj Keave kaj Lopaka entreprenis vojaĝon per la ŝipo „Hall“ al Kona, ili eliris tie por rigardi la domon kaj kontroli, ĉu ĉio estas farita laŭ la pensoj de Keave.

Nun la domo staris sur la monto kaj estis rigardebla de la ŝipo. Supre la arbaro leviĝis ĝis la pluvnuboj; malsupre etendiĝis la nigraj lafaj klifoj, kie antaŭtempe la malnovaj reĝoj estis entombigitaj. En la domĝardeno floris la floroj ĉiukolore kaj maldekstre troviĝis papaja arbareto kaj dekstre panarbareto kaj antaŭe leviĝis ŝipmasto kun flago. La trietaĝa domo mem havis ampleksajn ĉambrojn, al ĉiu apartenis granda balkono.

La fenestroj estis el vitro kaj tiaj bonegaj, ke ili estis klaraj kiel akvo kaj helaj kiel la tago. Ĉiuj specoj de mebloj ornamis la ĉambrojn. Pentraĵoj pendis je la muroj en oraj kadroj, bildoj de ŝipoj, de batalantaj viroj, plej belaj inoj kaj unikaj pejzaĝoj. Nenie en la mondo estas la bildoj tiel helaj kaj koloraj, kiel la trovitaj en la domo de Keave. Kaj la ornamitaj figuretoj estis tute eksterordinaraj; sonoretaj horloĝoj kaj muzikskatoloj, malgrandaj viroj kapjesantaj, libroj plenaj de ilustraĵoj, valorplenaj armiloj el la tuta mondo kaj plej elegantaj puzloj por plezurigi solecan viron dum ripozo. Kaj ĉar neniu provus loĝi en tiaj ĉambroj, sed nur tramigrus ilin por rigardi ĉion, la balkonoj estis tiel vastspace konstruitaj, ke sur ili tuta urbo oportune trovus lokon. Keave ne sciis kion preferi, ĉu la verandon malantaŭan, kie oni estas elmetita al terinterna brizo kaj havas rigardon al la fruktarbaretoj kaj al la florĝardeno, ĉu al la balkona fronto, kie oni povas spiri la marventon kaj rigardi sub la kruta vando de la monto la ŝipon „Hall“, kiu trafikas unufoje aŭ dufoje dum semajno inter Kookena kaj la montetoj de Pele, aŭ la skunojn, kiuj regule preterveturas la bordon por ŝarĝi kaj transporti lignon, kavaon kaj bananojn.

Rigardinte ĉion, Keave kaj Lopaka sidiĝis sur la verandon.

Nu, ĉu ĉio estas tia, kia vi imagis ĝin?“ demandis Lopaka.

Vortoj ne povus esprimi tion“, diris Keave, „Ĝi estas pli bona ol mi sonĝis kaj mi estas pli ol nur kontenta.“

Sed unu afero estas ankoraŭ konsiderinda“, diris Lopaka. „Ĉio ĉi eble okazis tamen tute laŭnature, kaj la botelodiablo tute ne havas ion por diri pri tio. Se mi aĉetus la botelon kaj ne ricevus la skunon, mi vane estus metinta manon en la fajron. Mi promesis tion al vi, mi scias, sed mi tamen pensas, ke vi aldonu almenaŭ unu pruvon al mi.“

Mi ĵuris, ke mi ne plu havigos avantaĝojn al mi“, diris Keave.

Tio ne estas avantaĝo, pri kiu mi pensas“, diris Lopaka.
Temas nur pri tio, ke mi vidu la diablon mem. Jen nenio gajneblus per tio kaj do ankaŭ nenio, pri kio oni devus honti, kaj tamen, se mi unufoje vidus lin, mi estus certa pri la afero. Do indulgu min kaj lasu min rigardi la diablon, post tio mi aĉetos ĝin, jen la mono miamane.“

Jen nur unu afero, kiun mi timas“, diris Keave. „La diablo povus estis tre naŭza, se oni vidas lin, kaj se vi foje estus rigardinta lin, vi povus esti tre malinklina akiri la botelon.“

Mi estas viro, kiu tenas siajn promesojn“, diris Lopaka. „Jen la mono metata inter ni.“

Tre bone“, diris Keave. „Mi estas scivola. Do, elvenu, lasu vin foje rigardi, Mr. Diablo.“

Tuj kiam tio estis dirita, la diablo rigardis el la botelo kaj poste malaperis tiel rapide kiel lacerto. Keave kaj Lopaka sidis kiel ŝtonigitaj. Jam eknoktiĝis antaŭ ol ambaŭ kapablis ion diri kaj voĉigi ĝin. Tiam Lopaka ŝovis la monon al Keave kaj prenis la botelon.

Mi estas viro, kiu tenas siajn promesojn“, diris Lopaka, „kaj se mi ne estus tia, mi tuŝus la botelon eĉ ne per piedo. En ordo, mi ricevos mian skunon kaj dolaron aŭ du en mian poŝon, kaj tiam mi liberigos min de la diablo tiom rapide, kiom tio eblos. Por diri al vi la tutan veron, lia aspekto ŝokis min.“

Lopaka“, diris Keave, „ne pensu pli aĉe pri mi ol necesas. Mi scias, ke estas nokte kaj la vojoj aĉaj, kaj ke ne estas bona ideo preteriri tombejon tiom malfrue, sed mi devas diri, ke de tiu momento, kiam mi vidis tiun malgrandan vizaĝon, mi povas nek manĝi, nek dormi nek preĝi, tiom longe, kiom mi scios pri ĝi en mia proksimeco. Mi donos lanternon al vi kaj korbon por la botelo kaj ĉiun bildon aŭ raraĵon en mia domo, kiu vekas vian plaĉon – sed tuj ekiru kaj dormu en Hookena ĉe Nahinu.“

Keave“, diris Lopaka, „multaj viroj malbone akceptus tion, ke mi foriru, speciale tial, ĉar mi tiel amikece penis teni mian promeson kaj aĉeti la botelon, sub la cirkonstanco, ke la nokto kaj la tenebro kaj la vojo preter la tomboj estas dekfoje pli danĝera por viro, kies konsciencon ŝargas pekoj kaj tia botelo ĉebrake. Sed miaparte, mi estas tiom ekstreme terurigita, ke mi ne havas la koron riproĉi vin. Nun mi do ekiros kaj preĝas al Dio, ke vi estu feliĉa en via domo kaj ankaŭ mi kun mia skuno, kaj, ke ni ambaŭ fine tamen ankoraŭ envenu la ĉielon, spite al la diablo kaj ties botelo.“

Tiel Lopaka foriris malsupren de la monto kaj Keave staris sur sia frontbalkono kaj aŭskultis la klakadon de la ĉevalhufoj kaj rigardis la lanternon, kiu prilumis la vojon malsupren kaj la klifojn de la kavernoj, kie la praaj antaŭuloj estis entombigitaj, kaj dum la tuta tempo li tremis kaj premis kontraŭ siaj manoj kaj preĝis por sia amiko kaj gloris Dion, ke li mem eskapis de tiu mizera afero.

Sed la sekva tago komencis tre hele kaj lia nova domo aspektis tiel grandioza, ke li forgesis sian teruriĝon. Sekvis tago post tago, kaj Keave loĝis tie ŝajne en seninterrompa ĝojo. Lia preferata loko estis sur la verando malantaŭe, tie li manĝis kaj vivis kaj legis la rakontojn en la Honoluluo-gazetoj. Sed, se iu volis preteriri, li tamen eniris kaj rigardis la ĉambrojn kaj la bildojn. Kaj la domo fariĝis fama ĝis granda distanco. Oni nomis ĝin en la tuta Kona Ka—Hale Nui Granda Domo kaj ĉeokaze ankaŭ: Pura Domo. Keave dungis ĉinon, kiu de matene ĝis vespere forigis polvon kaj poluradis meblojn. La vitraĵoj, la oro, la fajnaj ŝtofoj kaj la bildoj brilis hele kiel mateno.

Kaj Keave mem ne povis iri tra la ĉambroj sen kanti, tiel plifaciligite li sentis sin, kaj kiam surmare preterveturis ŝipo, li hisis sian flagon je la masto.



Tiel la tempo pasis, ĝis kiam Keave iutage venis al Kailua por viziti siajn amikojn kaj flegi amikecojn. Tie oni bone regalis lin, kaj je la sekva mateno li foriris tiel rapide, kiel tio eblis kaj rajdis streĉe, ĉar urĝis lin revidi sian belan domon; kaj krome proksimiĝis la nokto, en kiu ĉe Kona la mortuloj el longe pasintaj tempoj vagas; kaj ĉar li jam ligis kontrakton kun la diablo, li eĉ pli memgardis ne renkonti mortintojn. Tuj post Honaunau, rigardante grandistance, li ekvidis inon, kiu banis sin rande de la maro, kaj ŝajne ŝi estis belkreskinta junulino, sed li ne atentis ŝin. Poste li ekvidis flirti ŝian blankan subĉemizon, kiam ŝi surmetis ĝin, kaj poste sian tre longan ruĝan robon, nomata holokuo* en Havajo. Kaj kiam li aperis fronte de ŝi, ŝi estis fininta sian vestaranĝon kaj suprenvenis de la maro kaj staris ĉe la vojrando en sia ruĝa robo. Ŝi estis tute freŝigita per la banado kaj ŝiaj okuloj brilis kaj rigardis afable. Tuj kiam Keave ekvidis ŝin, li haltigis per labridilo sian ĉevalon.

Mi pensis, ke mi konas ĉiun en tiu ĉi regiono“, li diris. „Kiel okazis, ke mi ne konas vin?“

Mi estas Kokua, la filino de Kiano“, diris la knabino kaj mi ĝuste revenis de Oahu. Kiu estas vi?“

Mi tion tuj rakontos al vi,“ diris Keave, deseliĝante. „Sed ne tuj. Ĉar mi pensas tiel: se vi scius, kiu mi estas, vi certe aŭdis ion pri mi, kaj ne respondus honeste. Sed diru al mi unue la sekvan: Ĉu vi estas geedziĝinta?“

Pri tio Kokua laŭte ekridis. „Ĉu estas vi tiu, kiu metas demandojn?“ ŝi redemandis. „Ĉu vi mem estas geedziĝinta?“

Mi ne estas, efektive, Kokua“, respondis Keave, „kaj ĝis ĉi tiu horo mi eĉ ne pensis pri tio. Sed nun la tuta vero. Mi renkontis vin ĉi tie vojrande, mi vidis viajn okulojn, kiuj estas kiel steloj, kaj mia koro flugis tiel rapide kiel birdo al vi. Do, se vi tute ne ŝatas min, diru tion, kaj mi reiros al mia propra hejmo; sed tiukaze, se vi ne trovas min pli aĉa ol iun alian junan viron, tuj diru tion kaj mi iros kun vi al via patro, kaj matene mi parolos kun la bona viro.“

Kokua ne diris ion, sed rigardis al la maro kaj ridis.

Kokua,“ diris Keave, „se vi diras nenion, mi akceptos tion kiel bonan respondon; ni do paŝu al la pordo de via patra domo.“

Ŝi avancis fronte de li, ankoraŭ nun sen diri ion; sed de tempo al tempo ŝi retrorigardis al li kaj poste deturniĝadis, tenante la rubandojn de sia ĉapelo per la buŝo.

Nun, kiam ili venis al la dompordo, Kiano elpaŝis sur la verandon kaj ekkrie nomvokis kaj bonvenigis Keave-on. Ĉimomente la knabino turnis la rigardon, ĉar la famo de la Granda Domo atingis ŝiajn orelojn; kaj certe estis granda granda tento. La tutan vesperon ili estis ĝojaj kune kaj la knabino petolis kaj aŭdacis antaŭ la okuloj de ŝiaj gepatroj, kaj mokadis la viron Keave, ĉar ŝi estis rapidsprita. Je la sekva tago Keave interparolis kun Kiano, kaj poste li trovis la knabinon sola.

Kokua,“ li diris, „vi mistifikis min dum la tuta vespero; kaj ankoraŭ ne estas tro malfrue por forsendi min. Mi ne volis diri al vi, kiu mi estas, ĉar mi havas tiom belan domon kaj mi timis, ke vi povus pensi tro pri la domo kaj maltro pri la viro, kiu amas vin. Nun vi scias ĉion, kaj se vi deziras, ke mi foriru, diru tion tuj.“

Ne,“ diris Kokua; sed ĉifoje ŝi ne ridis, kaj pli Keave siavice ne demandis.

Tio estis la fianĉiĝpeto de Keave; la afero disvolviĝis tiel rapide kiel flugas sago, sed tiel kiel sago flugas aŭ kiel fusilkuglo flugas eĉ pli rapide, tamen ambaŭ povas trafi celon. La afero okazis rapide, kaj li eĉ tre sukcesis, ĉar la penso pri Keave firmkroĉiĝis en la kapo de la knabino; ŝi aŭdis lian voĉon en la bruado de la surfoj kontraŭ la lafaj rokoj, kaj por tiu juna viro, kiun ŝi vidis nur dufoje, ŝi eĉ estus foirinta de la gepatroj kaj de sia hejminsulo. Kaj ankaŭ la ĉevalo de Keave flugis sur la montopado malsupre de la klifaj kaverntomboj kaj la hufklakado kaj la plezura kantado eĥis en la kavernoj de la mortintoj. Li venis al la Granda Domo kaj kantis ankoraŭ nun. Li sidis kaj manĝis en vasta balkono kaj la ĉino miris pri tio, ke lia mastro kantis inter la manĝomordoj. La suno sinkis en la maron, la nokto komenciĝis kaj Keave migris sur la balkonoj ĉe la lampolumoj supre surmonte kaj lia kantovoĉo ekscitis la virojn sur la ŝipoj.

Jen mi nun do atingis la vivkulminon“, li diris al si mem. „Pli agrabla la vivo ne povus esti, tio estas la montopinto, kaj de nun ĉio povas nur pli malboniĝi ĉirkaŭ mi. Nun mi volas eklumigi je la unua fojo la ĉambrojn kaj bani min en mia superba banejo kun varmega kaj frida akvoj kaj dormi sola en la lito de mia fianĉĉambro.“

Sekve tion la ĉino ricevis ordonojn, post la vekigo kaj ekbruligis la fornojn; kaj kiam li laboris sube apud la kaldronoj, li aŭskultis kanti kaj ĝoji sian mastron en la lumigataj ĉambroj. Kiam la akvo fariĝis varmega, vokis lin la ĉino kaj Keave venis al la banĉambro; kaj la ĉino aŭdis lin kanti dum plenigis sin la marmorbaseno; kaj li aŭdis lin, kiam Keave sin senvestigis, ĝis kiam subite finiĝis la kantado. La ĉino aŭskultis kaj aŭskultis kaj vokis supren al Keave por demandi, ĉu ĉio estas en ordo. Kaj Keave respondis al li: „Jes“, kaj li petis lin enlitiĝi; sed ne plu estis kantado en la Granda Domo; kaj dum la tuta nokto la ĉino aŭdis la senpaŭzajn rondirajn paŝojn de sia mastro sur la balkonirejo.

Sed la vero estis: kiam Keave demetis la vestojn por bani, li vidis sur sia korpo makulon aspekantan kiel likeno sur roko, jen la momento, kiam la kantado finiĝis; ĉar Keave, konis tiajn aferojn kaj sciis, ke li difektiĝis je la Ĉina Malico, je lepro.

Estas ja malĝojiga afero por kiu ajn viro, ekhavi lepron. Kaj estus malĝoja por kiu ajn devi forlasi domon tian belan kaj komfortan kaj devi adiaŭi sin de ĉiuj siaj amikoj, al la norda bordo de Molokai inter la gigantajn klifojn kaj surfojn.

Sed kia suferiga bato tio estis en la kazo de Keave; li, kiu trovis sian amon nur hieraŭ kaj gajnis ĝin je mateno kaj nun vidis disrompi ĉiujn siajn esperojn dum unu momento, kiel vitro.

Dum certa tempo li sidis sur la rando de la bankuvo, poste li eksaltis kun krio kaj kuris eksteren, kaj tien kaj tien, laŭ la balkono, kiel desperanto.

Tute volonte mi povus forlasi Havajon, la hejmlandon de mia patro“, pensis Keave. Tute facilanime mi povus forlasi mian domon, la alte situantan, la multfenestran, ĉi tie sur la montoj. Tute kuraĝe mi povus iri al Molokai, al Kalaupapa ĉe la klifoj, por vivi inter la lepruloj kaj dormi eterne tie, malproksime de miaj patroj.

Sed kion malĝustan mi faris, kiu peko ŝarĝas mian animon, ke mi renkontis Kokuan, kiam ŝi vespere refreŝigite paŝis el la akvo? Kokua, la enirintino de mia animo! Kokua, la lumo de mia vivo! Mi neniam edziĝos al ŝi, mi neniam plu rigardos ŝin, mi neniam plu tuŝos ŝin permane; estas tial, estas pro vi, ho, Kokua, ke mi tiom plendas!“

Nun oni do vidas, kia homo estis Keave, ĉar li estus povinta loĝi ankoraŭ dum jaroj en la Granda Domo, kaj neniu divenus ion pri lia malsano. Sed tio estus sen valoro por li, se li devus perdi la amatinon. Kaj krome li estus povinta edzinigi ŝin; kaj tiom da viroj farus tion, ĉar ili havas la animojn de porkoj; sed Keave amis la knabinon kiel viro kaj tial li ne volis dolorigi ŝin kaj ne elmeti ŝin al iu danĝero.

Tuj post noktomezo li ekmemoris la botelon. Li iris al la verando kaj revokis la tagon, kiam la diablo elrigardis de la botelo kaj dum tiu penso glaciiĝis ties vejnoj.

Timiga aĵo estas tiu botelo, pensis Keave, „timiga estas ankaŭ la diablo, kaj estas timige riski la flamojn de la infero. Sed kiun alian esperon mi havus por saniĝi kaj edzinigi mian Kokua. Kiun?!“ „Ĉu mi defiis la diablon nur por havi domon kaj ne por alfronti lin je dua fojo por gajni ŝin?“

Dum tio li rememoris, ke estos sekvatage, kiam la skuno „Hall“ preterveturos dum ties reveturo al Honolulu. Tien mi devos iri unue, li pensis, por renkonti Lopakan; la plej granda espero, kiun mi momente havas, estas retrovi tiun botelon, de kiu mi liberigis min tiel plezure.

Eĉ ne iomete li povis dormi; la manĝo firmkroĉiĝis en lia gorĝo, sed li sendis leteron al Kiano, kaj kiam estis tempo por la alveno de la vaporŝipo, li rajdis malsupren preter la klifoj de la tomboj. Pluvis; lia ĉevalo paŝis peze, li rigardis supren al la nigraj buŝoj de la kavernoj, kaj li enviis la mortulojn, kiuj dormis tie kaj liberis de ĉiuj zorgoj; kaj li rememoris, kiel li galopis monte supren nur tagon antaŭe kaj li miris. Tiel li descendis al Hookena, kaj tie la tuta loĝantaro de la lando kolektiĝis por la vaporŝipo kiel kutime. En la remizo antaŭ la stokejo la homoj sidis kaj ŝercis kaj interŝanĝis novaĵojn; sed estis tute neniu parolemo en la brusto de Keave, kaj li sidis en ilia mezo, rigardis en la pluvon, kiu falis ekstere sur la domojn, kaj al la surfo, kiu frapadis la rokojn, kaj ĝemado leviĝis en lia gorĝo.

Keave de la Granda Domo estas sensprita“ diris iu el la aliaj. Efektive, tiel estis, kaj tute ne estis miraklo.

Poste venis la ŝipo, kaj la remboato transportis lin al tie. Ferdeke pobe troviĝis multaj blankuloj, kiuj vizitis la vulkanon kiel kutime, mezŝipe estis kanakoj, kaj la antaŭŝipo estis ŝarĝita per sovaĝaj bovoj el Hilo kaj ĉevaloj el Ka'ū, sed Keave sidis aparte de ĉiuj kun sia aflikto kaj elrigardis pro la domo de Keano. Jen ĝi aperis, proksime de la bordo inter la nigraj rokoj kaj en la ombro de la kokospalmoj, kaj ĉe la enirpordo estis ŝi kun la ruĝa holokuo*, ŝi ne estis pli granda ol muŝo kaj iradis tien kaj tien kun la vigleco de tia.

Ha, reĝino de mia koro,“ li kriis, „Mi riskos mian animon, amata, por gajni vin!“

Baldaŭ poste krepuskiĝis, kaj la kajutoj estis iluminataj kaj la blankuloj sidiĝis kaj ludkartis kaj trinkis viskion, tiel, kiel ili kutimis tion; sed Keave migradis dum la tuta nokto sur la ferdeko kaj la tutan sekvan tagon, kiam ili vaporveturis lee* de Maui aŭ de Molokai, li ankoraŭ tiam paŝadis kiel sovaĝa besto en menaĝerio.

Kiam vesperiĝis, ili pasis la Diamantokrateron kaj venis al la kajo de Honolulo. Keave deŝipiĝis kun la aliaj kaj komencis demandi pri Lopaka. Ŝajne li fariĝis la posedanto de skuno – eĉ de la plej bona tiuregione havigebla – kaj li faris aventurveturon al Pola-Pola aŭ Kahiki; tial de Lopaka ne havigeblis helpo. Keave rememoris pri unu el ties amikoj, certa advokato en la urbo, (kies nomon mi prefere ne menciu) kaj enketis pro li. Oni diris, ke li subite fariĝis riĉa kaj havas belan novan domon ĉe la bordo de Waikiki; kaj tial Keave havis la ideon voki taksion, kiu veturis lin al la domo de la advokato.

La domo estis tute nova, kaj la arboj en la ĝardeno ne estis pli grandaj ol promenbastonoj, kaj la advokato, kiam li alvenis, laŭmiene aspektis kiel tre kontenta viro.

Kiel mi povas servi vin?“ diris la advokato.

Vi estas amiko de Lopaka“, respondis Keave, „kaj Lopaka aĉetis de mi certan aĵon, pro kiu mi pensas, ke vi povus helpi al mi trovi lin.“

La vizaĝo de la advokato fariĝis tute morna. „Mi ne asertas, ke mi ne komprenas vin, sinjoro Keave“, li diris, kvankam tio estas aĉa negoco esti memorigata pri tiu afero. Estu certa, ke mi scias nenion konkretan, kaj tamen mi supozas, ke tiukaze, se vi demandus je certa loko, vi supozeble ekscius novaĵojn.“

Kaj li diris la nomon de viro, kiun mi same prefere ne diros. Tiel tio daŭris dum tagoj kaj Keave kuradis de unu al la alia, trovis ĉie novajn vestojn kaj veturilojn, kaj belajn novajn domojn kaj ĉie virojn tre kontentajn; sed tuj kiam li aludis sian aferon, iliaj vizaĝoj tordiĝis.

Sendube mi estas sur la ĝusta spuro“, pensis Keave. „Tiuj novaj vestoj kaj veturiloj estas ĉiuj la donacoj de la eta diablo, kaj tiuj glataj vizaĝoj estas vizaĝoj de viroj, kiuj uzis sian avantaĝon kaj poste liberiĝis de la damnita aĵo bonŝance. Se mi vidos palajn vangojn kaj aŭdos suspirojn, mi scios, ke mi proksimas al la botelo.“

Tiel okazis fine, ke li estis rekomendata al blankulo en la Beritania strato. Kiam li venis al la pordo je la vespermanĝa tempo, li trovis la kutimajn signojn de nova domo, novan ĝardenon, kaj elektran lumon radiantan tra fenestraj vitroj; sed kiam la posedanto aperis, esperiga ŝoko trakuris la viron Keave; ĉar antaŭ li estis junulo morte pala, kun nigraj ringoj sub la okuloj, kun taŭzita hararo kaj kun tia mieno, kian povus havi viro, kiun atendas la pendumilo.

Ĉi tie ĝi estas kun certo,“ pensis Keave, kaj tial li tuj rekte parolis al li. „Mi venis por aĉeti la botelon.“

Aŭdinte tion, la juna blankulo de la Beritania strato apogis sin al muro.

La botelo!“ li diris spiregante. „Por aĉeti la botelon!“ Poste li ŝajnis sufokiĝi, kaj brake kaptante Keave-on, li kondukis lin en ĉambron kaj elverŝis vinon en du glasojn.


https://cezartradukoj.blogspot.com/