Robert Stevenson
Botelodiablo

Parto 2/2


Jen mia respekto“, diris Keave, kiu ofte renkontis blankulojn en la pasinta tempo. „Jes“, li aldonis, „mi venis por aĉeti la botelon. Kiun prezon ĝi havas nun?“

Dum tiu frazo falis la glaso elmane de la juna viro, kaj li rigardis al Keave, kvazaŭ tiu estus fantomo.

La prezo“, li diris; „la prezo! Ĉu vi ne scias la prezon?“

Mi ja demandis vin prio tio,“ obĵetis Keave. „Sed kial vi estas tiom konsternita? Ĉu io ne estas en ordo pri la prezo?“

Ekde via tempo la prezo tre konsiderinde malpliiĝis, Mr. Keave“, balbutis la juna viro.

En ordo, en ordo des malpli mi devos pagi por ĝi. Kiom ĝi kostis al vi?“

La juna viro estis blanka kiel paperfolio „Du cendojn“, li diris.

Kiom?“ kriis Keave, „du cendojn? Tial, do, pro tio vi povos vendi ĝin nur por unu. Kaj tiu, kiu prenos ĝin –“ La vortoj mortis sur lia lango; se oni aĉetus ĝin, oni neniam povus vendi ĝin denove. La botelo kaj la botelodiablo devus resti ĉe la aĉetinto, kaj post ties morto oni devus transporti ĝin ĝis la ruĝa fino en la infero.

La juna viro de la Beritania strato falis sur la genuojn. „Pro Dio, aĉetu la botelon!“ li kriis. „Mi krome donos al vi mian tutan posedon je tiu marĉando. Mi estis freneza, kiam mi aĉetis ĝin por tiu prezo. Mi defraŭdis monon en mia magazeno; aliokaze mi tiam estus perdita; punita per prizono.“

Povra ulo“, diris Keave, „vi riskis vian animon per tia desperoplena aventuro, kaj por eviti la laŭordan punon pro via hontiga ago; kaj vi pensas, ke mi povus heziti, kvankam temas pri amo. Donu al mi la botelon kaj la ŝanĝmonon, kiun vi certe jam tenas preta. Jen la kvincendo.“

Estis tiel, kiel Keave supozis; la juna viro havis la ŝanĝmonon en tirkesto; la botelo ŝanĝis la posdedanton, kaj Keave apenaŭ ĉirkaŭprenis perfingre la botelan kolon, kiam li jam elspiris la deziron esti sana viro. Efektive, kiam li alvenis hejmen, li senvestis sin antaŭ spegulo en sia ĉambro. Jen, efektive, lia haŭto aspektis kiel tiu de infano. Nun okazis la stranga afero: apenaŭ li vidis la miraklon, ŝanĝiĝis lia animstato, kaj li subite tute fajfis pri la naŭzo kontraŭ la Ĉina Malico, kaj ankaŭ Kokua apenaŭ plu interesis lin; kaj li havis plu nur la penson, ke li nun kaj por eterne estos ligita al la botelodiablo kaj lia plej bonŝanca espero estis fariĝi cindrero en la flamoj de la infero. Antaŭ si li jam vidis flagri ĝin en sia imago. Kaj lia animo teruriĝis kaj tenebro falis sur la lumon.

Kiam Keave iom rekonsciiĝis, li memoris, ke estos ĉi-nokte, kiam ludos la orkestro en la hotelo. Tien li nun iris, ĉar li timis esti sola; kaj tie, meze de la feliĉaj vizaĝoj, li migris tien kaj tien, kaj aŭdis la supren- kaj malsupreniradon de la melodioj kaj vidis, kiel la orkestra estro Berger direktis la takton, kaj ĉiam denove li aŭdis kraketi la flamojn kaj vidis bruli la ruĝan fajron en la abisma foskaptilo. Subite la orkestro ludis la Hiki-ao-ao-n; jen kanto, kiun li kantis kun Kokua, kaj ĉe tiuj sonoj revenis la kuraĝo al li.

Ĝi estas nun farita“, li pensis „kaj je plia fojo mi akceptu la bonan kun la malica.“

Tiel do okazis, ke li revenis kun la vaporŝipo al Havajo, kaj tiel rapide kiel tio eblis, okazis nun la nupto kun Kokua kaj li kondukis ŝin sur la montoflanko al la Granda Domo.

Nun estis kun la geo tiel, ke la koro de Keave trankviliĝis, se ili estis kune; sed tuj kiam li estis sola, li falis en hororan cerbumadon kaj aŭdis la kraketadon de l' flamoj kaj vidis bruli la ruĝan fajron en la abisma foskaptilo. La knabino, efektive, venis tute al li; ŝia koro saltadis ĉe lia flanko, ŝiaj manoj unuiĝis kun liaj; kaj ŝi aspektis tiel plaĉe de la hararo ĝis la ungoj de la piedfingroj, ke neniu povis rigardi ŝin sen ĝojo. Ŝi estis ĉarma laŭ naturo. Ŝi ĉiam tenis pretaj afablajn vortojn. Plena de kantoj ŝi estis. Kaj ŝi iris tien kaj tien en la Granda Domo, ŝi estis la plej brila estaĵo en la tri etaĝoj, jubilanta kiel birdoj. Kaj Keave rigardis kaj aŭdis ŝin kun plezuro, kaj poste devis kunŝrumpi ĉeflanke kaj plori kaj ĝemi, kiam li pensis pri la prezo, kiun li pagis por tio; kaj poste li devis sekigi siajn okulojn kaj lavi sian vizaĝon kaj iri kaj sidi kun ŝi sur la granda ĉirkaŭdoma balkono, aliĝante al ŝiaj kantoj kaj respondante kun malsana spirito ŝiajn ridetojn.

Iam venis la tago, kiam ŝiaj piedoj ekpezis kaj ŝiaj kantoj fariĝis maloftaj; kaj nun estis ne nur Keave, kiu ploris ĉeflanke, ŝed ĉiu el ili dispartiĝis de la alia, kaj ili sidis en transflanka balkono kun la tuta larĝeco de la Granda Domo intere.

Keave sinkis tiom en sian desperon, ke li apenaŭ rimarkis la ŝanĝon kaj nur ĝojis, ke li havas pli da horoj por sidi sola kaj por cerbumi pri sia destino kaj ne tiom ofte devas montri ridetantan vizaĝon kun malsana koro. Sed je iu tago, kvazaŭ alveninte ŝtelirante en la Grandan Domon, li aŭskultis la plorsingultan sonadon de infano, kaj jen Kokua kuŝis sur la balkona planko kaj turnadis sian vizaĝon kaj ploris kiel la perditoj.

Vi agas bone, ke vi ploras en tiu ĉi domo, Kokua", li diris,„kaj tamen mi fordonus mian kapon, se almenaŭ vi je la fino povus esti feliĉa.“

Feliĉa!“ ŝi kriis. „Keave, kiam vi vivis sola en via Granda Domo, vi estis sur la insulo la enkorpigo por feliĉa viro, ridado kaj kantado estis sur viaj lipoj, kaj via vizaĝo estis radianta kiel sunleviĝo. Poste vi edzinigis la povran Kokuan; kaj nur Dio scias, kio estas tiom malĝusta je ŝi, – ke ekde tiu tago vi ne plu ridetis. Ve! Kio mankas al mi? Mi pensis, ke mi estas linda kaj mi scias, ke mi amas vin. Kio mankas al mi, ke tiu morna nubo metiĝis sur mian edzon?“

Povra Kokua,“ diris Keave. Li sidiĝis apud ŝi kaj provis preni manon de ŝi, sed ŝi retiris ĝin.

Povra Kokua,“ li diris ankoraŭfoje. „Kompatinda mia – linda mia. Kaj mi pensis, ke mi ĉion ĉi povas kaŝi al vi! En ordo, vi do eksciu ĉion. Tiukaze vi almenaŭ havos kompaton al la plorinda Keave; tiukaze vi komprenos, kiom mi amis vin pasintece, ke mi riskis la inferon por via posedo, kaj kiom multe mi ankoraŭ nun amas vin (mi, la povra kondamnito), tiom, ke mi ankoraŭ nun povas formi rideton, kiam mi rigardas vin.“

Post tio li rakontis ĉion, eĉ de la komenco.

Tion vi faris por mi?“ ŝi kriis. „Ho, bone tiel, kial mi do plu afliktiĝu?!“

Kaj ŝi ĉirkaŭbrakumis lin kaj ploris.

Aĥ, karulino!“ diris Keave, „kaj tamen, se mi konsideras la fajron de la infero, tio tamen tre ŝarĝas mian animon!“

Ne diru tion,“ ŝi diris; „neniu viro povas perdiĝi, nur ĉar li amas Kokuan, kaj kiu krome neniel misagis, Keave, mi savos vin per tiuj miaj manoj aŭ mi pereos kiel via akompananto. Nu! Vi amis min kaj donis vian animon al mi, kaj tamen vi pensas, ke mi ne pretus morti por savi vin miaflanke?"

Ah, mia kara! Vi povus morti centfoje, kion tio ŝanĝus?“ li kriis, „escepte de tio, ke vi forlasus min ankoraŭ antaŭ ol komenciĝos efektive la tempo de mia kondamniteco.“

„Vi scias nenion,“ ŝi diris. „Mi estis edukita en lernejo de Honolulu; mi ne estas kutima knabino. Kaj mi diras al vi, mi savos mian amaton. Kion, kion vi diris pri la cendo? Sed la mondo entute estas ne nur usona. En Britujo ili havas moneron nomata Farthing, kiu valoras ĉirkaŭ duonon de cendo. Aĥ! Domaĝe!“ ŝi kriis, „tio farus ĝin apenaŭ pli bona, ĉar la aĉetonto estus perdita, kaj ni trovus neniun, kiu estus tia bravulo kia nia Keave! Sed, krome ekzistas ja Francio; ili havas tie monereton, kiun ili nomas centimo, kaj ĉirkaŭ kvin da ili havas valoron de cendo aŭ ion similan. Pli bone ni ne povus fari tion. Ek, Keave! Ni iru al la francaj insuloj, ni iru al Tahiti, tiom rapide, kiom ŝipo povos porti nin tien. Jen ni havos kvar centimojn, tri centimojn, du centimojn, unu centimon; kvarfoje eblos pliaj vendoj al posedontoj kaj du el ili fare de ni por antaŭenpuŝi la negocon. Ek, Keave mia! Kisu min kaj ŝovu flanken la zorgojn. Kokua defendos vin.“

Donaco de dio!“ li kriis. „Mi ne povas imagi, ke Dio volas puni min, ĉar mi sopiris ion tian bonan! Estu do tiel, kiel vi volas, konduku min tien, kien plaĉas al vi: „Mi metas mian vivon kaj mian savon en viajn manojn.“

Frue matene Kokua preparis sin por la vojaĝo. Ŝi prenis la keston de Keave, kun kiu li marvojaĝis; unue ŝi enmetis la botelon en angulon kaj poste ŝi aldonis siajn plej valorajn vestojn kaj la plej impresajn ornamajn figuretojn de la domo. „Ĉar, ni devas prezenti nin kiel riĉaj homoj, kiu aliokaze akceptus la botelon?“ Dum la preparado ŝi estis tiel gaja kiel birdeto; nur dum ŝi rigardis al Keave, larmoj montriĝis sur ŝia vizaĝo, kaj ŝi devis kuri al li kaj kisi lin. Sed de Keave estis prenita ŝarĝo de la animo; nun, ĉar ŝi dividis lian sekreton, kaj estante kun certa espero je si, li ŝajnis esti nova viro, li paŝis facilpiede surtere, kaj la spirado estis denove plezuro por li. Kaj tamen teroro estis plu je lia flanko; kaj ĉiam denove, tiel, kiel la vento blove estingas kandelon, mortadis la espero en li, kaj li vidis la flamojn kaj la bruladon de la inferofajro.

Disvastiĝis en la lando la mesaĝo, ke ili entreprenas plezurvojaĝon al Usono, kio ŝajnis esti stranga afero, kaj tamen ĝi ne estis tiel stranga, kiel la vero, se iu estus kapabla diveni ĝin. Tial ili iris al Honolulo per la ŝipo „Hall“, kaj de tie kun aro da blankuloj per la „Umatilla“ al San-Francisko, kaj de San-Francisko li pasis transen per la poŝtbrigantino „The Tropic Bird“ al Papeete, la ĉefurbo de la francoj en la sudaj insuloj. Tien ili venis post plezura vojaĝo je agrabla tago de la pasato kaj vidis la rifon kun la surfado kaj la insuleton Motuiti kun ties palmoj kaj la skunon troviĝantan je la rodo kaj la blankajn domojn de la urbo, kiuj troviĝis laŭ la bordo inter verdaj arboj, kaj supre de ili estis la montoj kaj la nuboj de la blanka insulo Tahiti.

Ili opiniis, ke estas la plej saĝe lui domon kontraŭe al la transflanka Brita Konsulejo por tie imprese paradi per mono kaj mem kapti atenton per ĉaroj kaj ĉevaloj. Tio estis tre facile farebla, tiom longe, kiom ili posedis la botelon
; ĉar Kokua estis pli aŭdaca ol Keave, kaj se ŝi havis ideon pri io, ŝi vokis la koboldon pro dudek aŭ cent dolaroj. Tiel ili baldaŭ tre frapis la atenton en la urbo; kaj la fremduloj el Havajo, iliaj rajdoj, ties fajnaj vestoj kaj la valorplenaj puntoj de Kokua fariĝis la temo de multaj interparoloj.

Post komencaj problemoj pri la lingvo de Tahitio, ili bone progresis pri ĝi, ĉar ĝi estas efektive simila al la lingvo de Havajo, spite al ŝanĝo de certaj literoj; kaj tuj, kiam ili havis la laŭordan kapablon paroli, ili intense provis vendi la botelon. Konsideru, ke tio ne estis afero facila enkonduki tion. Ne estis facile konvinki la homojn serioze, ke oni ofertas vendi neelĉerpeblan fonton de sano kaj riĉo por kvar centimoj.

Estis krome necese klarigi la danĝerojn de la botelo, kaj tamen la homoj aŭ tute ne akceptis la tutan aferon kaj ridis aŭ ili pensis des pli pri la pli morna flanko, fariĝis serioze afliktitaj kaj retiriĝis de Keave kaj Kokua, kiel de personoj, kiuj negocas kun la diablo.

Anstataŭ gajni terenon, ili komencis retroviĝi kiel evitatoj en la urbo; la infanoj forkuris kriante de ili, jen afero ne tolerebla de Kokua; katolikoj krucumis sin, dum ili preteriris; kaj ĉiuj homoj per unu fojo komencis retiriĝi de la novaj konatoj.

Jen depresio ekokupis iliajn spiritojn. Post la penoj de la tago ili sidis en sia nova domo kaj ne ŝanĝis eĉ vorton aŭ la silento estis rompata per subitaj plorsingultoj de Kokua. De tempo al tempo ili preĝis kune; kelkfoje ili sidis la tutan vesperon surplanke kun la botelo kaj observis kiel la ombro ŝvebas en la mezo. Je tiuj tempoj ili timis enlitiĝi. Daŭris longan tempon antaŭ ol ili ekdormis, kaj kiam iu el ili endormiĝis, tio vekis la alian kaj montris tiun silente ploranta, aŭ eble vekiĝis la dormanto mem, dum la alia fuĝis de la domo kaj de la najbareco de tiu botelo por paŝadi ĉe la bananujoj aŭ migri sur la plaĝo sub lunlumo.

Estis tiel ankaŭ en certa nokto, kiam Kokua vekiĝis. Keave estis foririnta. Ŝi palpis la liton kaj lia loko estis frida. Jen timo atakis ŝin kaj ŝi sidiĝis en la lito. Iom da lunlumo penetris tra la fenestropordoj. La ĉambro estis hela kaj ŝi povis observi la botelon sur la planko. Ekstere blovis la vento forta, la grandaj aleaj arboj ĝemegis kaj la falintaj folioj susuris en la verando. Meze de tio Kokua rimarkis alian sonon; ĉu de besto ĉu de viro; ŝi apenaŭ povis rakonti, sed la sonado estis morte malgajiga kaj sufokis ŝian gorĝon. Softe ŝi leviĝis, malfermis fendete larĝe la pordon kaj rigardis sur la lunluman ĝardenon. Tie ĉe la bananujoj kuŝis Keave kun la buŝo sur la polvo kaj kuŝante li ĝemis.

La unua penso de Kokua estis kuri al li kaj konsoli lin; ŝia dua penso kun potenco haltigis ŝin. Keave antaŭ ŝi montriĝis kiel kuraĝa viro; ŝi trovis malmulte taŭga hontigi lin per sintrudemo en la horo de ties malforteco. Pensante tion, ŝi retiriĝis en la domon.

Dio en la ĉielo!“ ŝi pensis, „kiom senatenta mi estis – kiom malforta! Estas li, kaj ne mi, kiu troviĝas en tiu eterna danĝero; estas li, ne mi, kiu ŝarĝis sian animon per tiu malbeno. Estas por mia bonfarto, kaj por la amo al kreaturo, kiu tiom malmulte valoras kaj estas tiom malriĉa je helpeblo, ke li nun havas tiom proksime al si la flamojn de la infero – kaj ke li odoras la sulfuron el ĝi, kuŝanta tie ekstere en la vento kaj lunlumo. Ĉu mi estas tiom obtuzigita spirite, ke mi neniam ĝis nun konjektis mian devon, aŭ ĉu mi konis la devon antaŭe kaj turniĝis flanken? Sed nun mi fine prenos mian animon en ambaŭ manojn kun amo; nun mi diros adiaŭ al la blankaj ŝtupoj ĉielen kaj al la vizaĝoj de miaj atendantaj amikoj. Mian amon por lia amo, kaj mia amo estu samranga al tiu de Keave! Mian animon por lia animo, eĉ se mi devos perei pro tio!“

Ŝi estis rapidmana kaj tial baldaŭ vestita. Ŝi prenis la ŝanĝmonon – la valorplenajn centimojn, kiujn ŝi ĉiam retenis ĉe si; ĉar tiuj moneroj estas malofte uzataj, ŝi havigis kelkajn da ili el registara oficejo. Kiam ŝi staris sur la aleo, la vento kunŝovis nubojn kaj la luno nigriĝis. La urbo dormis, kaj ŝi ne sciis kien turniĝi ĝis kiam ŝi aŭdis tuseti homon en la ombro de la arboj.

Maljunulo,“ diris Kokua, “kion vi faras ĉi tie surstrate en la frida nokto?“

La oldulo apenaŭ povis esprimi sin pro la tusetado, sed ŝi elaŭskultis, ke li estas ne nur maljuna, sed ankaŭ povra, kaj fremdulo en la insulo.

Ĉu vi pretas fari servon al mi?“ demandis Kokua. „Kiel fremdulo al alia kaj kiel maljunulo al junulino, ĉu vi pretas helpi al filino de Havajo?“

Aĥ,“ diris la oldulo. „Do estas vi la sorĉistino de la ok insuloj, kaj eĉ mian animon maljunan vi provas impliki. Sed mi eksciis pri vi, kaj mi rezistas vian fi-sorĉon.“

Sidigu vin,“ diris Kokua, „kaj mi sciigos rakonton al vi.“ Kaj ŝi rakontis al li la historion de Keave de la komenco ĝis la fino.

Kaj nun,“ ŝi diris, „mi estas lia edzino, kiun li akiris kun la bonfareco de sia animo. Kaj kion mi faru? Se mi mem irus al li kaj ofertus aĉeti la botelon, li rifuzus tion. Sed, se irus vi tien, li vendus ĝin kun fervoro. Mi atendos vin ĉi tie; vi aĉetos ĝin por kvar centimoj kaj mi reaĉetos ĝin por tri. Kaj Dio donu al povra ino forton!“

Se vi celas fian,“ diris la oldulo, „mi supozas, ke Dio mortbatos vin.“

Li farus!“ kriis Kokua. „Certu, ke li farus tion. Mi ne povus esti tiel insida – Tion Dio ne indulgus.“

Donu la kvar centimojn al mi kaj atendu min je tiu ĉi loko“, diris la maljunulo.

Kiam Kokua nun staris sola sur la strato, ŝi fariĝis tute senkuraĝa. La vento hurlis en la arboj kaj por ŝi ĝi sentiĝis kiel la bruoflamoj de la infero; la ombroj ŝanceliĝis en la lumo de la stratlanterno, kaj ili aspektis al ŝi kvazaŭ manoj de malicaj spiritoj. Se ŝi havus la forton, ŝi forkurus, kaj se ŝi havus sufiĉe da spiro, ŝi devus ekkrii laŭte; sed ŝi povis fari nek tion nek tion ĉi kaj staris tremante en la aleo, kiel timigita infano.

Poste ŝi vidis reveni la oldulon, li tenis la botelon permane.

Li diris: „Mi plenumis vian deziron, poste mi forlasis vian edzon, kiu ĝojigite larmis kiel infano, ĉinokte li dormos trankvile.“ Kaj li etendis la botelon al ŝi.

Antaŭ ol vi donos ĝin al mi“, diris Kokua anhele, „prenu la malican kun la bona – petu esti liberigita de via tusado.“

Mi estas maljunulo“, obĵetis la viro, „kaj tro proksime ĉe la rando de la tomba pordo por akcepti favoraĵon de l' diablo. Sed pri kio temas? Kial vi ne prenas ĝin, ĉu vi hezitas?“

Ne, tute ne“, kriis Kokua. „Mi estas nur senforta. Donu iom da tempo al mi. Estas miaj manoj, kiuj spitas, mia karno kun timo retroevitas de la malbenita aĵo! Atendu momenton.“

La oldulo afable rigardis Kokuan. „Kompatinda knabino!“ li diris: „Via timo, via animo trompas vin. En ordo, lasu la botelon ĉe mi. Mi estas olda kaj sur tiu ĉi mondo ne plu povos trovi feliĉon, ankaŭ ne en la alia mondo...“

Donu ĝin al mi!“ forte spirante diris Kokua. „Jen via mono. Ĉu vi pensas, ke mi povus esti tiel fia? Donu la botelon.“

Dio benu vin, karulino,“ diris la oldulo.

Kokua kaŝis la botelon en sia holokuo*, diris adiaŭ al la oldulo kaj foriris sur la aleo, ne zorgante kien. Ĉar ĉiuj stratoj estis kvazaŭ samaj al ŝi kaj kondukis ĉiuj en la inferon. Dum certa tempo ŝi iris, kaj certan tempon ŝi kuris; kelkfoje ŝi laŭte kriis en la nokton, kaj kelkfoje ŝi kuŝis ĉe la vojrando en la polvo kaj larmis. Ĉion tion, kion ŝi aŭskultis pri la infero, revenis al ŝi, ŝi vidis ekflami la fajrojn; kaj ŝi odoris la fumon, kaj ŝia viando kvazaŭ velkis sur la karboj.

Antaŭ mateniĝo ŝi rekonsciiĝis kaj iris al la domo. Estis tute tiel, kiel diris la oldulo. Keave agrable dormis kiel infano. Kokua staris antaŭ li kaj rigardis lian vizaĝon.

Nu, kara edzo, estas via vico dormi. Kiam vi vekiĝos, estos vi tiu, kiu kantos kaj ridos. Sed por la kompatinda Kokua – ho ve! Tion mi ne diris kun fia intenco – nek plu estos dormo nek kantado, nek raviteco, nek surtere nek en la ĉielo.“

Dirinte tion, ŝi sternis sin en sia lito je lia flanko kaj ŝia mizero estis tiom grandega, ke ŝi tuj ekdormis profunde.

Malfrue matene ŝia edzo vekis ŝin kaj sciigis al ŝi la bonan novaĵon. Ŝajnis tiel, kvazaŭ li estus tute ekster si pro plezuro, ĉar li tute ne atentis ŝian aflikton, kvankam ŝi nur malbone povis kaŝi ĝin. La vortoj kunpremis ŝian gorĝon, sed ne ŝanĝis ion, ĉar li parolis plu. Ŝi eĉ ne manĝis iomete, sed kiu observu tion? Keave malplenigis la pladon. Kokua vidis kaj aŭdis lin tiel, kiel strangan aferon en sonĝo; estis tempoj, kiam ŝi forgesis ĉion aŭ pridubis ĉion, kaj tial ŝi metis manon al la frunto por scii sin mem kondamnita. Aŭdi babili la edzon, ŝajnis al ŝi monstraĵo.

Dum la tuta tempo Keave manĝis kaj parolis kaj forĝis planojn por la tempo post la hejmiro kaj dankis al ŝi por la savo kaj karesis ŝin kaj nomis ŝin fidela elaĉetintino. Li ridis pri la oldulo, ĉar li estis sufiĉe stulta por aĉeti la botelon.

Li aspektis kiel maljuna honorindulo“, diris Keave. „Sed neniu povas juĝi iun laŭ ties aspekto. Ja kial tiu olda malaprobindulo akiris la botelon?“

Edzo mia,“ humile diris Kokua „lia intenco eble estis bona.“

Keave ridis kolere .

Blablabla!“ li kriis. „Olda fripono, jen li, tion mi diras al vi, kaj olda azeno krome. Estis sufiĉe malfacile vendi la botelon por kvar centimoj; sed por tri tio estos tute ne ebla al li. La marĝeno ne estas sufiĉe ampleksa, la aĵo komencas fi-odori ekbruligita — grrr!“ li diris, kaj li ektremis hororigite. „Estas vere, mi aĉetis ĝin mem por cendo, kvankam mi tute ne sciis, ke ekzistas moneroj pli malgrandaj. Mi kondutis tiel, kiel ŝtipkapulo pro miaj turmentoj; ke ne plu troviĝos aliulo, ĉar tiu, kiu laste havos la botelon, kunprenos ĝin en la inferon.“

Ho, edzo mia!“ diris Kokua. „Ĉu ne estas terura afero savi sin mem per la eterna pereo de aliulo? Ŝajnas al mi, ke mi ne povus ridi pri tio. Mi estus humiligita. Mi estus plena de melankolio. Mi preĝus por la kompatinda posedanto de la botelo.“

Tial Keave, sentante la veron pri tio, kion ŝi diris, fariĝis eĉ pli ĉagrenigita. „Ĉe l' plejpotenca!“ li kriis. „Estu plena de melankolio, se tio plaĉas al vi. Sed tio ne estas la maniero de bonkonduta edzino, kaj se vi povus pensi iom ankaŭ pri mi, vi ekhontus!“

Post tio li foriris kaj Kokua estis sola.

Kiun bonŝancon ŝi havos vendi la botelon por du centimoj? Neniun, ŝi perceptis. Kaj se ŝi havus bonŝanceton, ĉu estus tiukaze ŝia edzo, kiu volus rapide foririgi ŝin al lando, kie estas io malpli valora ol cendo. Kaj ĉimomente– je la mateno de ŝia memoferiĝo – ŝia edzo riproĉis kaj forlasis ŝin.

Ŝi eĉ ne provis profiti de la tempo, kiun ŝi ankoraŭ havos, sed sidis en la domo, elpreninte la botelon, kaj rigardis ĝin kun nedirebla timo, kaj nun kun abomeno denove kaŝis ĝin nevidebla por rigardoj.

Post certa tempo Keave revenis, kaj celis, ke ŝi akompanu lin dum ekskurso.

Edzo mia, mi estas malsana“, ŝi diris. „Mi fartas malbone. Pardonu, mi ne povus plezurigi min.“

Nun Keave fariĝis pli kolera ol iam antaŭe. Pro ŝi, ĉar li pensis, ke ŝi cerbumas pri la kazo de la maljuna viro; kaj pri si mem, ĉar li pensis, ke ŝi ja pravas, pro la honto senti sin tiom feliĉa.

Tio estas via fideleco, kaj via sindonemo al mi! Via edzo estas ĵus savita de la eterna kondamno, kiun li ŝarĝis sur sin, ĉar li amas vin – kaj vi eĉ ne ĝojas pri tio! Kokua, vi havas nelojalan koron.“

Li denove foriris kolere kaj vagadis dum la tuta tago en la urbo. Li renkontis amikojn kaj trinkis kun ili; ili luprenis ĉaron kaj veturadis kampare, kaj tie drinkis denove. Dum la tuta tempo Keave fartis neoportune, ĉar li plezurigis sin, dum lia edzino estis malĝoja, kaj ĉar li sciis profunde en sia koro, ke ŝi pli pravas ol li mem; kaj tiu scio drinkigis lin eĉ pli.

Inter la drinkuloj estis ankaŭ maljuna brutala blankulo, ulo, kiu estis ĉefmaato, fuĝinto, orofosisto, prizonkondamnito. Li havis malican menson kaj senbrideblan buŝon; li ŝategis drinki kaj observii aliajn ebriaj; tial li devigis drinki ankaŭ Keave-on. Baldaŭ neniu plu havis monon en la societo.

He, vi!“ diris la ĉefmaato „vi estas riĉa, tion vi ĉiam asertis. Vi havas botelon, aŭ iun similan stultulaĵon.“

Jes,“ diris Keave. „Mi estas riĉa. Mi iros hejmen kaj alportos iom da mono de mia edzino, kiu konservas ĝin.“

Tio estas malbona ideo“ , diris la ĉefmaato. „Neniam konfidu al inaĉo dolarojn. Ili ĉiuj estas perfidemaj kiel akvo; ĉiam observu ŝin.“

Tiu diro tre frapis la atenton de Keave, ĉar li estis ebria de tio, kion li drinkis.

Mi ne miru, se ŝi estus perfidema, efektive“, li pensis. „Kiel ŝi povas esti tiel deprimita dum mia saviĝo? Sed mi montros al ŝi, ke mi ne estas la viro, kiu lasas kondukadi sin je la nazo. Mi kaptos ŝin dum freŝa faro.“

Sekve tion, Keave, kiam ili denove estis en la urbo, petis la ĉefmaaton atendi lin je la angulo ĉe la malnova karcero, kaj iris sur la aleo sola al la pordo de sia domo. La nokto revenis denove; estis lumo interne, sed neniu sono aŭdeblis kaj Keave ŝtele aliris, malfermis softe la malantaŭan pordon kaj rigardis internen.

Tie Kokua sidis surplanke, kun lampo ĉeflanke, antaŭ ŝi troviĝis lakte blanka botelo kun longa kolo kaj ronda korpo, kaj Kokua rigardis ĝin kaj dum tio luktigis la manojn.

Dum longa tempo Keave staris ĉe la pordo kaj rigardis internen. Unue li estis perpleksa; kaj tiam li ektimis, ke la marĉanda rezulto povus esti nevalida, kaj ke la botelo revenis al li, kiel ĝi revenis en San-Francisko; kaj tial liaj genuoj moliĝis, la nebulo de la vino fuĝis el lia kapo kiel matenaj nebuloj for de rivero. Kaj poste li havis alian penson, kaj ĝi estis tiel stranga, ke ĝi ardigis liajn vangojn.

Mi certigos min pri tio“, li pensis.

Tial li fermis la pordon kaj iris denove ĉirkaŭ la angulon kaj poste eniris brue tra la frontpordo, kvazaŭ li ĝuste en tiu momento revenus hejmen. Kaj jen! Kiam li malfermis la pordon, la botelo estis malaperinta kaj Kokua sidis en seĝo kaj ekmoviĝis kvazaŭ ŝi ĝuste vekiĝus el dormo.

Mi drinkis dum la tuta tago kaj gajis“, diris Keave. „Mi estis inter bonaj kompanoj, kaj nun mi nur revenas por preni monon, kaj poste mi reiros al ili por drinkekscesi plu.“

Kaj lia vizaĝo kaj lia voĉo estis severaj, kiel tiu de juĝisto dum verdikto, sed Kokua estis tro ŝarĝita por observi tion.

Vi faras tion bone disponi pri via propra posedo, edzo mia“, ŝi diris kaj ŝia voĉo tremis.

Ho, mi agas ĉiam ĝuste“, diris Keave, kaj li iris rekte al la kesto kaj elprenis monon. Sed krome li rigardis en la angulon, kie ŝi konservis la botelon, sed ne estis botelo tie.

Jen subite la kesto kvazaŭ leviĝis supren kiel marondo kaj la domo kvazaŭ turniĝis ĉirkaŭe kiel fumringo, ĉar li ekkomprenis nun, ke li estas perdita kaj, ke ne plu eblos eskapo. „Jen tio, kion mi timis“, li pensis. „Estis ŝi, kiu aĉetis ĝin.“

Kaj tiam li iom rekolektis siajn fortojn kaj ekstaris; sed ŝvito torentis sur lia vizaĝo tiel densa kiel pluvo kaj tiom frida, kiom fontakvo.

Kokua,“ li diris, „mi diris hodiaŭ al vi fi-vortojn, kiuj fartigis min malbone. Nun mi reiros al miaj gajaj kompanoj.“ Kaj dum tio li sufoke ridis. „Mi havos pli da plezuro dum la drinkado, sed vi pardonos al mi.“

Ŝi mantuŝis liajn genuojn kaj kisis ilin kun fluantaj larmoj.

Ho,“ ŝi vokis, „Mi petis nur pri afabla vorto!“

Neniam denove ni reciproke pensu aĉe pri la alia“, diris Keave kaj foriris el la domo.

Ĉifoje, la monon, kiun Keave prenis, estis nur unu monero de la ŝanĝmono el la centimoj, kiujn ili metis flanken dum ilia alveno. Estis tute certa, ke li ne havis la intencon ekiri por drinki plu. Lia edzino donis sian animon por lia, nun, li pensis, li devos doni sian por ŝia; neniu alia penso aktuale havis lokon en li.

Ĉe la angulo apud la malnova karcero la ĉefmaato atendis lin.

Mia edzino havas la botelon“, diris Keave, „kaj se vi ne helpos al mi reakiri ĝin ĉivespere, ni nek havos monon nek likvoron.“

Ĉu vi eble eĉ opiniias tion serioze pri la botelo“, ekkriis la ĉefmaato.

Jen la lanterno“, diris Keave. „Ĉu mi aspektas kiel ŝerculo?“

Efektive,“ diris la ĉefmaato. „Vi aspektas tiel serioza, kiel fantomo.“

Do, en ordo“, diris Keave, „jen du centimoj; vi devos iri al mia edzino kaj aĉeti de ŝi la botelon, kiun (se mi ne tute eraras) ŝi redonos tuj al vi. Portu ĝin ĉi tien kaj mi reaĉetos ĝin de vi por centimo; ĉar tio estas la kondiĉo de la botelo, ke la botelo devas esti vendata por malpli granda sumo. Sed kion ajn vi faros, neniam eĉ ne flustru ion pri tio, ke vi venis de mi.“

Kamarado, mi miras, ĉu vi volas fari stultulon el mi?“ demandis la ĉefmaato.

Tio ne povas damaĝi al vi, ĉar estas mi la stultulo,“ rediris Keave.

Vi pravas, kamarado“, diris la ĉefmaato.

Kaj se vi dubas pri mi“, aldonis Keave „vi povos elprovi ĝin. Tuj, kiam vi estos forlasinta la domon, deziru, ke via poŝo estu plena de mono, aŭ deziru botelon de la plej bona rumo, aŭ kion ajn krome, kaj tiel vi ekkonos la virton de la aĵo.“

Tre bone, kanako,“ diris la maato. „Mi provos; sed, se vi mistifikis min, mi mistifikos vin per piratohoko.“

Tion dirinte, la balenkaptisto foriris sur la aleo kaj Keave restis staranta kaj atendis. Estis proksime de la loko, kie atendis Kokua je la vespero antaŭe; sed Keave estis pli decidiĝinta kaj neniam fariĝis ŝanceliĝema pri sia intenco; nur lia animo estis amarsenta pro despero.

Ŝajnis, ke li devis atendi dum tre longa tempo antaŭ ol li ekaŭdis voĉon kantantan en la tenebro sur la avenuo. Li sciis, ke ĝi estas de la ĉefmaato; sed estis strange, kiom ebria li aperis subite.

Poste la viro mem venis stumblante en la lumon de la lanterno. Li estis metinta la botelon de l' diablo sub sian butonumitan mantelon; alian botelon li tenis permane; kaj eĉ kiam li aperis en la vidkampo, li levis ĝin al la buŝo kaj drinkis.

Vi ĝin havas“, diris Keave. „Mi vidas.“

La manojn for!“ kriis la ĉefmaato, saltante malantaŭen. „Se vi proksimiĝos eĉ nur je paŝo, mi frakasos vian grimacon. Ĉu vi eble pensas, ke vi povus meti kvazaŭ katpiedon sur min, ĉu vi pensas tion?“

Kion vi opinias per tio?“ vokis Keave.

Opinias, ĉu?“ revokis la ĉefmaato. „Tio estas vere altkvalita botelo, jen tio, kion mi opinias. Kiel mi ricevis ĝin por du centimoj, tion mi ne povas klarigi al mi; sed mi estas certa, ke vi ne reakiru ĝin por unu centimo. “

Vi opinas, ke vi ne intencas vendi ĝin, ĉu?“ spirkraĉis Keave.

Jes, siro!“ vokis la ĉefmaato. „Sed mi donos al vi gluton de la rumo, se vi ŝatas.“

Sed mi diras al vi,“ obĵetis Keave, „la viro, kiu havas la botelon kaj ne vendas ĝin antaŭ sia morto, transmondiĝos inferen.“

Mi supozas, ke mi iros tien ĉiel“, respondis la maristo, „kaj ĉi tiu botelo estas la plej bona, kion mi povos kunpreni, kaj kion mi renkontis ĝis nun. Jes, siro!“ li kriis denove „tio estas nun botelo mia, kaj vi foriru kaj fiŝhoku alian.“

Ĉu tio povas esti vera?“ Keave kriis. „Pro via propra beno, mi petas vin surgenue, vendu ĝin al mi!“

Via babilado ne interesas min“, respondis la ĉefmaato. „Vi pensis, ke mi estas mensmalforta; sed nun vi spertas, ke mi ne estas tia, kaj nun estu fino pri tio. Se vi ne volas havi gluton de mia rumo, mi trinkos ĝin mem. Je via sano, kaj bonan nokton al vi!“

Tiel li foriris do sur la aleo en la urbodirekto, kaj per tio la botelo eliras de la rakonto.

Sed Keave rekuris al Kokua facile kiel vento; kaj granda estis ilia ĝojo en tiu nokto; kaj grandiozaj kaj pacaj estis de tiam ĉiuj iliaj tagoj en la Pura Domo.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
laŭ
la angla originalo el vikifonto.

lingve kontrolis Vladimir Türk





Glosaro * holokuo (neologismo): tre longa havaja robo

PIV ➀ le/o ⚓ Tiu flanko de ŝipo, kiu estas ŝirmita kontraŭ la vento.

https://cezartradukoj.blogspot.com/