All articles concerning %name%
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (69)
Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la sekva epizodo de la felietono, kiun vi (eble senpacience) atendis... Pro la baldaŭa malapero de Ipernity, mi plu serĉas taŭgan retejon por daŭrigi tiun ĉi tradukadon. Jam "Google+" kaj "esperanto.com" ŝajnas bonaj anstataŭoj. Sed ankaŭ la rusa retejo "vk.com" tre plaĉas al mi... ĉar oni povas tie facile uzi Esperanton, alŝuti muzikon kaj fotojn, ktp. (same kiel en Ipernity)!... Ankoraŭ mankas tie la ĉeesto de multe pli da esperantistoj!!! Ĉu eble baldaŭ vi (senpage) membriĝos?(elektu la lingvon Esperanto). Mi ŝatus legi vian opinion... Korajn antaŭdankojn! ... kaj agrablan legadon! Por malkovri la unuan epizodon: www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (63)
Karaj geamikoj, Jen (finfine) la sekva epizodo de via felietono. Ĉu Raŭl kaj Kristina sukcesos fuĝi?... Mi deziras al vi agrablan legadon! Por malkovri la unuan epizodon : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Elkoran dankon al IVAR, JADRANKA, NOĈJO, GINETTE kaj KATRINO pro ilia amika apogo!!!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (54)
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (53)
Karaj fidelaj legantoj... Ni finfine komencas kompreni, kio okazis al la kompatinda Kristina... Kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kaj deziras al vi BONAN LEGADON! Por malkovri la unuan parton de tiu romano, jen la ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Koran dankon al IVAR, GINETTE kaj KATRINO pro ilia daŭra kaj efika helpo!!!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (43)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Jen la fina parto de la deka ĉapitro. Mi esperas, ke plaĉos al vi tiu episodo malgraŭ ties stilo, kiu kelkfoje ŝajnas al mi iom konfuza en la franca versio... Ĉu Raoul finfine sukcesos malkovri la kaŭzon de la mistera sinteno de Kristina?... AGRABLAN LEGADON!!! Jen la ligilo al la unua epizodo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro ilia efika helpo kaj al NOĈJO pro la amika apogo!!!
-
Dankegon pro viaj 181 000 vizitoj!.. kaj ĝis baldaŭ!..
Karaj geamikoj, mi tutkore dankegas vin pro viaj multaj simpatiplenaj vizitoj!!! Bonvolu pardoni, se mi plejofte silentos dum tiuj tri semajnoj : mi ne plu estas hejme, sed vizitas miajn familianojn en Nordo. De morgaŭ, mi ne plu havos retkonekton... Do, ĝis tre baldaŭ (ankaŭ pro la sekva parto de via felietono "La Fantomo de l' Operejo" )... Kun miaj plej amikaj salutoj el norda Francio, mi deziras al vi ĉion plej bonan! ANTAŬEN !!! VIVU ESPERANTO !!! VIVU NIA BELA LINGVO !!!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (20)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Jen la lasta parto de la kvara ĉapitro de via felietono. Mi esperas, ke plaĉos al vi la legado! Pasigu tre agrablan semajnfinon! Ĝis baldaŭ!... kun miaj plej amikaj salutoj... Koran dankon al IVAR, HELJA, JADRANKA kaj CEZAR pro la taŭgaj rimarkoj! Ligiloj : Antaŭa parto (19) : www.ipernity.com/blog/mike59/804687 Komenco de tiu romano (1) : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
La Fantomo de l' Operejo (15)
Elkoran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj CEZAR pro ilia amika helpo! BONAN LEGADON! Ligilo al la komenco de la romano: www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
"La Fantomo de l' Operejo" (9)
Dankon al JADRANKA, GINETTE kaj CEZAR pro iliaj amikaj rimarkoj aŭ korektoj, kaj al LÁSZLÓ pro lia taŭga propono!!! Ligilo al la unua ĉapitro: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 BONAN LEGADON!
-
Via felietono: "La Fantomo de l' Operejo" (6)
... Okazas la unua dramo en la pariza Operejo... Ĉu kulpas la fantomo? BONAN LEGADON! Kun elkoraj dankoj al GINETTE kaj CEZAR pro ilia amika helpo! Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
LA MILITO DE LA ĈAPELOJ de Louis BEAUCAIRE
Karaj geamikoj, ... Ne!... ankoraŭ ne temas pri mia nova traduko! (bedaŭrinde!..) ... sed mi ĵus rete legis tiun ĉi bonegan tekston de Louis BEAUCAIRE kaj ne povas rezisti proponi ĝin al vi! Tiu rakonto pri milito certe amuzos multajn esperantistojn... eĉ konvinkitajn pacistojn! Jen iom da humuro en nia brutala mondo!!! Frandu la legadon! (Teksto el "Esperanto-Literaturo en la Reto"; enkomputiligis Don Harlow)
-
Via felietono : "LA BALO" (11) de Irène Némirovsky
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jen la sekva epizodo de la novelo "La Balo" de Irène Némirovsky. Mi esperas, ke plaĉas al vi la rakonto, kies francan version mi klopodis traduki kiel eble plej fidele... ... Oni ĵus sonorigis ĉe la pordo... Ĉu tamen alvenos invititoj al la planita balo? ... Sinjorino Kampf fariĝas pli kaj pli malkvieta, ĉu ne?.. BONAN LEGADON ! Mi kore dankas al IVAR, JADRANKA kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
Via felietono : "LA BALO" (10) - Novelo de Irène NEMIROVSKY
Iom malfrue (ĉar mi intertempe ĵus transloĝiĝis), jen la komenco de la lasta ĉapitro de la novelo de Irène Némirovsky. ... Finfine, la gepatroj de Antoinette senpacience atendas siajn invititojn... Ĉu tamen okazos la planita balo?.. BONAN LEGADON ! Mi tutkore dankegas al IVAR, GINETTE, JADRANKA, DOROTA kaj FILIP pro ilia amika helpo !
-
Via felietono : "LA BALO" (9) - novelo de Irène NEMIROVSKY
Karaj fidelaj legantoj... Karaj geamikoj... Denove, ni eniras la domon de gesinjoroj Kampf. Rosine, la patrino de Antoinette, zorge finpreparas la planitan balon... BONAN LEGADON ! Mi jam elkore dankegas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj atenta legado kaj trafaj rimarkoj !
-
Via felietono : "LA BALO" (8)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jam estas la sekvo de via felietono, "La Balo" de Irène Némirovsky. ... Kio okazos, post kiam Antoinette forĵetis la invitkartojn?... Ĉu la knabino konfesos sian kulpecon?... BONAN LEGADON ! Koran dankon al JADRANKA, IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.
-
Via felietono : "LA BALO" (7)
Karaj geamikoj, Jen denove nia rendevuo por la sekva parto de la (iom longa) novelo de Irène Némirovsky. Ĉifoje, Antoinette ĉeestas tedan pianokurson. ... Ĉu la malfeliĉa knabino finfine ribelos kontraŭ sia aĉa patrino?... ... BONAN LEGADON !.. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj !
-
Via felietono : "LA BALO" (6)
Karaj legantoj... Post la malagrabla sceno inter Sinjorino Kampf kaj ŝia filino Antoinette, kion decidos la malfeliĉa knabino? Ĉu silenti kaj obei?... Ĉu ribeli?... ... BONAN LEGADON ! ... ...Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj rimarkoj !
-
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (3)
Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la sekva parto de la novelo de Irène NEMIROVSKY (1928). Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu rakonto, kies stilo estas plejofte "morda"... Fakte, la verkistino plejverŝajne iom rememorigas sian propran infanaĝon. Jen senindulga priskribo de la monduma medio inter la du Mondmilitoj. ... kaj ĉu vere ŝanĝis tia naŭza sinteno de novriĉuloj ??? BONAN LEGADON ! Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj valoraj rimarkoj!
-
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)
Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitro. Kiel antaŭvidita, ĝi estas vere drama... ... Ĉu Lurĵo ? ... Ĉu Silvano? ... Kiu finfine venkos? ... Ĉu iu venkos? ... BONAN LEGADON ! Kiel eble plej baldaŭ, mi aldonos la lastan ĉapitron de la romano. Mi ŝuldas multajn korajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule korektis miajn erarojn, proponis solvojn por poluri la stilon, helpis min per iliaj taŭgaj konsiloj ... Mi jam dankegas al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj rimarkoj!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 18 (2/2)
Karaj legantoj, karaj geamikoj... Mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj kaj esperas, ke daŭre plaĉos al vi tiu ĉi rakonto - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Mi esperas, ke mi ne tro perfidis la originalan verkon de la Norda aŭtoro. ... Ĉu Silvano povas ankoraŭ esperi iom da feliĉo post la perfido de sia edzino? ... BONAN LEGADON !!! Kun miaj elkoraj antaŭdankoj al ĉiuj karaj geamikoj, kiuj helpas poluri mian tekston !!! Mi povas jam dankegi al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 17 (1/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, senprokraste, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Ĉu malfeliĉo trafos Silvanon post la perfido de lia edzino? ... BONAN LEGADON ! Mi kore dankegas al IVAR, GINETTE, FILIP kaj DOROTA pro ilia amika helpo! (Polurita versio : la 4an de januaro 2014)
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 16 (2/2)
Karaj geamikoj, Iom malfrue, jen la sekva parto de via felietono - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. ... Ĉifoje, Ĵermena troviĝas en tre malagrabla situacio. Kia destino atendas ŝin?... BONAN LEGADON ! Mi ŝuldas dankojn al MICHAEL, IVAR, DOROTA, ANJO kaj FILIP pro iliaj proponoj kaj komentoj. (Polurita la 2an de januaro 2014)
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 15 (2/2)
Jen senprokraste la sekva epizodo de via felietono. (Mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch.) ... Kiel reagos Ĵermena fronte al sia edzo post la riveladoj de la doganisto Lurĵo?... BONAN LEGADON ! Mi jam elkore dankegas al IVAR, FILIP kaj GINETTE pro iliaj taŭgaj rimarkoj kaj proponoj.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 14 (1/2)
Kun granda plezuro, mi proponas al vi la novan epizodon de via felietono. ... Ĉu Silvano fariĝos honestulo? ... Kiel reagos la ĵaluza doganisto Lurĵo?... BONAN LEGADON, karaj geamikoj !!! Mi dankas al la simpatiplenaj helpantoj : NOĈJO, IVAR, GINETTE, DOROTA, FILIP...
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 13 (2/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Post longa atento, vi povas finfine legi la sekvon de tiu epizodo. ... Sed kio okazas al Silvano? ... BONAN LEGADON ! Mi kore dankas al IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 13 (1/2)
Karaj geamikoj, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Kiel reagos Silvano post la aresto de sia amiko Cezaro?... BONAN LEGADON ! NB : Mi jam elkore dankas al NOĈJO, IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo!
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 12 (2/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Ĉar vi senpacience atendas la sekvon de tiu rakonto, mi senprokraste aldonas ĝin jam hodiaŭ. Ĉu la doganistoj arestos Cezaron? ... aŭ ĉu li sukcesos fuĝi el la tramo?... BONAN LEGADON ! ... kaj agrablan semajnfinon!!! Koran dankon mi ŝuldas al IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj taŭgaj rimarkoj.
-
AL ĈIUJ GEAMIKOJ : ĜISSSSSSSSSS!!!!
Karaj geamikoj... Dum longa periodo, mi ne povos plu (regule) ĉeesti - verŝajne nur kelkfoje, kiam eblos retkonekto. Post kelkaj feriaj tagoj, mi definitive forlasos mian regionon por loĝi en suda Francio. (Bonvolu esti paciencaj por legi la sekvon de via felietono...) Al ĉiuj vi, mi deziras feliĉajn feriojn - aŭ almenaŭ feliĉajn tagojn! Refoje mi dankegas vin pro via fidela amikeco (malgraŭ la aĉaj ŝanĝoj en Ipernity). Mi pardonpetas al pluraj el vi pro mia silento - fakte tiu transloĝiĝo estas stresa situacio. Mi revenos kiel eble plej ofte ... kaj precipe kiel eble plej baldaŭ kun tutnova retkonekto! Prizorgu vin kaj estu feliĉaj!!! ĜIIISSSSSSSSSSS!!!!!!!!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 8 (2/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de la rakonto pri Silvano. Bonan legadon! Koran dankon al DOROTA, GINETTE, MICHEL, IVAR, NOĈJO kaj FILIP... pro ilia amika helpo!!!
-
Via felietono "La Domo Inter la Dunoj" Ĉapitro 8 (1/2)
Jen la sekvo de la rakonto post longa pacienca atendo... Via kutima rendevuo kun Silvano... BONAN LEGADON, karaj geamikoj ! NB : Mi ŝuldas multajn dankojn al GINETTE, DOROTA, IVAR, MICHEL, NOĈJO kaj FILIP pro ilia grava helpo! Jen freŝbakita versio post pluraj ŝanĝoj, dank'al la taŭgaj rimarkoj kaj proponoj de nia amiko NOĈJO!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 7 (2/2)
Karaj geamikoj kaj legantoj, mi kore dankas vin pro via fidela ĉeesto - kaj helpo! Jen invito por retrovi la sekvan parton de via felietono... BONAN LEGADON! NB : Multajn dankojn mi ŝuldas al NOĈJO pro lia kutima grava helpo. Mi ankaŭ kore dankas al IVAR pro liaj taŭgaj proponoj ; al GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro ilia tre atenta relegado!!! (mi ĵus aldonis kelkajn ŝanĝojn).
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 7 (1/2)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Dankegon pro via pacienco ĉar mi refoje malfruas por tiu ĉi nova rendevuo kun Silvano! Bonan legadon!!! Ĝis baldaŭ... KORAN DANKON AL GINETTE, IVAR, DOROTA, NOĈJO KAJ FILIP PRO ILIA TRE AMIKA HELPO!
-
Via felietono : "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de via felietono. Bonan legadon! MI KORE DANKAS AL DOROTA, MARIA, GINETTE, IVAR, NOĈJO KAJ FILIP PRO ILIA HELPO !
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (1/3)
Karaj fidelaj geamikoj kaj legantoj... Pro freŝdata vojaĝo al Germanio, ne eblis al mi daŭrigi kiel kutime vian felietonon. Bonvolu pardoni la malfruan aldonon de tiu ĉi sekva epizodo. Bonan legadon! NB : Mi ŝuldas korajn dankojn al Dorota, Ivar, Noĉjo kaj Filip!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (2/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekvo de la rakonto pri Ĵermena... Ŝajnas, ke okazos grava renkonto, ĉu ne? ... Bonan legadon!!! NB : Koran dankon al Noĉjo, Ivar, Ginette kaj Filip!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ"- Ĉapitro 4 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Eble vi jam senpacience atendas por scii, ĉu la brava hundo Tom sukcesos sian danĝeran komision... Do ... Bonan legadon! ... ... kaj mi antaŭdankegas vin pro viaj rimarkoj! Ĝis! NB : Koran dankon al Ivar, Dorota, Ginette, Filip... kaj precipe al Noĉjo!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (2/3)
Karaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Refoje mi dankas al ĉiuj fidelaj legantoj, kiuj bonvole kaj tre amike helpas poluri mian tradukon! Bonan legadon! (NB : Jen la freŝbakita versio polurita dank'al la tre amika helpo de Ginette, Filip kaj Noĉjo.)
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (1/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Post unu semajno (kiam mi ne havis retkonekton), jen finfine la sekvo de via felietono. Bonan legadon!!! ... kaj antaŭdankon pro viaj rimarkoj kaj / aŭ proponoj por plibonigi mian tradukon... NB : Mi kore dankas al Ivar, Filip kaj Dorota pro iliaj proponoj kaj al Noĉjo pro lia grandega helpo!!!
-
Forpasis nia amikino Suzanne (=Picxuneta) / Notre amie Suzanne (=Picxuneta) nous a quittés...
Tristegan novaĵon ni ricevis de Bojana ( www.ipernity.com/blog/fulmobojana/415314 ) kaj Noel pri la forpaso de nia amikino Suzanne (Picxuneta ĉe Ipernitio). Bonvolu aldoni viajn kondolencojn ĉe www.ipernity.com/home/rigollet-suzanne Une bien triste nouvelle nous est parvenue de Bojana et de Noël annonçant la disparition de notre amie Suzanne (Picxuneta sur Ipernity). Merci d'ajouter vos condoléances chez www.ipernity.com/home/rigollet-suzanne