T
om rapide kuris. La kamparo dronis en tenebro. Neniu lunlumo. Tamen la hundo povis vidi. Cetere ĝi laŭiris tervojon, kiu kondukas rekte al Francio. Sur ĉiu kurpaŝo, Tom sentis, ke pligrandiĝis en ĝi tiu mistera povo, kiu gvidis ĝin. Kaj vigla malgraŭ dek-ok kilogramoj surdorse, ĝi rapidiris, per troto longa, regula, neŝancelebla, lasante malantaŭ si, je egalaj interspacoj, malpezajn vapornubetojn de spirado. Tom pasis, ombro griza deformata pro la grandega pako, kiu ĝibigis ĝian dorson. En la nokta silento, oni aŭdis nur la hastan kaj ritman tuŝeton de ĝiaj piedoj sur la grundo. Ne estis iu, la kamparo estis senhoma, malplena, peze kvieta. Kaj en la nokto, meze de tiu soleco, kvankam estis malhele, Tom vidis la longan kaj mallarĝan sablan vojon. Neniu arbo, neniu bosko, neniu arbetaĵo. Kvieta majesteco etendiĝis sur tiu areo.

Post longa kurado, Tom alvenis al rivereto. Tie la vojo turniĝis orten, laŭiris la etan rojon, eble ĝis la plej proksima ponto. Sed laŭ sia sperto Tom sciis, ke necesas malfidi pontojn. Tie oni ofte renkontas homojn kun suspektindaj intencoj. Do Tom haltis etan tempon, priflaris la venton, kaj, lasinte la vojeton, dekstren laŭiris la rivereton, serĉante vadejon. Senŝarĝe, ĝi transnaĝus la obstaklon sen ia hezito. Sed kun sia pakego sur la dorso, ĝi ne aŭdacis fari tion. Unufoje, ĝi preskaŭ mortis pro tia risko. Feliĉe, elirinte el la rivero per energimiraklo, ĝi finfine revenis al la domo de sia mastro nur iomete antaŭ tagiĝo, elĉerpita, premegita sub grandega maso da tabako malseka kaj gutadanta.

Kvincent metrojn ĝi iris. Ĝi trovis irejon, kie ĝi singarde enŝoviĝis. La akvo malsekigis al ĝi la piedojn, la poplitojn, la ventron. Jam ĝi antaŭeniris nur malrapide, preta por returniri se ĝi sentus, ke ĝia pakego trempus en la akvo. Sed sub la besto, la grundo ree plialtiĝis. Sen malhelpo, Tom trafis la alian bordon. Tie, ĝi vigle skuiĝis antaŭ ol daŭrigi sian iradon.

Sed tie ne plu estis vojeto. Tom devis nun sekvi mallarĝajn padetojn, herbajn bendojn, randojn de fosaĵoj kiuj limigis la kampojn. Malantaŭ ĝi, neatendite aperis la luno inter du nigraj nuboj disŝiritaj de ventopuŝo. Ekde tiam, Tom instinkte malleviĝis, fariĝis pli malalta kaj pli longa, kate ŝoviĝis laŭlonge de la tritikoj kaj avenoj. Unu fojon, ĝi denove haltis, levis la kapon super la aveno-tigoj, foren rigardis la vastegon de la kampoj, kiuj sub la luno lumiĝis de transmonda fantomheleco. Kaj meze de tiu ebena kaj senĝoja dezerto, ankoraŭ tre malproksime, direkte al la malhela linio de la dunoj, kiuj dekstre fermis la horizonton, ĝi ekvidis la silueton de atendanta homo. Tom faris longan ĉirkaŭiron, preterpasis la viron je ducent metroj por esti sub la vento. Tiam ĝi eksciis, ke estis hundo kun la homo. Kaj tio sugestis al ĝi malfidon. Sperto revenis al ĝia memoro, ke tiuj uloj, kiuj nokte atendas kun armiloj kaj hundoj, estas timendaj kaj evitendaj.

Malrapide, Tom enŝovigis sin en la tritikojn. Ĝi fariĝis ankoraŭ pli eta, tuŝetante la grundon per sia ventro, disŝovante la cerealojn per sia nazpinto, ondetiĝante, ŝtelirante; apenaŭ tremetis la tigoj ĉirkaŭ ĝi. En tiu ondanta verdaĵmaro, ĝi glitis kvazaŭ ŝipo, senbrue, senskue...

Sed subite, ĝia nazo, kiu simile al pruo fendis la dikajn tritikojn, trovis antaŭ si malplenon. Tom estis alveninta al la kampolimo. Pli malproksime kuŝis nur erikejo nuda, sen kreskaĵoj, apenaŭ dise makulita de spacoj el herbo mallonga kaj rufeta.

Tom iom hezitis. Dekstre estis la dunaro, kaj pli for la maro. Ĝi dezirus trafi tiun sekuran areon, kie la sablomontetoj ĝin kaŝus. Sed antaŭe, ĝi devis trapasi la nudan kamparon, sub la rigardo de la doganisto. En sia besta cerbo, Tom meditadis pri tiuj aferoj, kiam, subite, la hundo de la doganisto priflaris ĝin. Tom tuj komprenis, ke ĝi estas malkovrita. Tie la hundo estis levinta la kapon, pintiginta la orelojn, priflaranta la venton. Nun ĝi gruntis, levis la okulojn al sia mastro.

"Ek, iru Dick!", kriis la homo.

Kaj de malproksime sekvata de la doganisto, kun la furiozo de malbona besto finfine liberigita, Dick ekimpetis al la malamiko antaŭflarita.
---------------------------------------------DAŬRIGOTA -----------------------------------------