MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (12) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 04 Mar 2020
    Une courée / "Korto" (en Roubaix, apud Lillo)
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Pro nekomprenebla kialo, Ipernity denove ebligas al mi aldoni la sekvajn epizodojn de via felietono (kiun mi intertempe publikigis sur mia retpaĝaro "Mia blogo en Esperanto" mdereyger.blogspot.com Nb : ekde tiu epizodo, mi provis esperantigi ĉiujn nomojn. Mi deziras al vi agrablan legadon!

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (3)

    - 11 Feb 2014
    Karaj geamikoj kaj legantoj, Jen la sekva parto de la novelo de Irène NEMIROVSKY (1928). Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu rakonto, kies stilo estas plejofte "morda"... Fakte, la verkistino plejverŝajne iom rememorigas sian propran infanaĝon. Jen senindulga priskribo de la monduma medio inter la du Mondmilitoj. ... kaj ĉu vere ŝanĝis tia naŭza sinteno de novriĉuloj ??? BONAN LEGADON ! Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj valoraj rimarkoj!

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)

    - 06 Feb 2014
    Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.

  • Via felietono : "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (3/3)

    - 24 May 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de via felietono. Bonan legadon! MI KORE DANKAS AL DOROTA, MARIA, GINETTE, IVAR, NOĈJO KAJ FILIP PRO ILIA HELPO !

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ ĉapitro 5 (3/3)

    - 09 Apr 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Iom malfrue sed finfine, jen la sekvo de la romano. La etoso fariĝas pli streĉa, ĉu ne?... Bonan legadon! NB : Mi tutkore dankas ĉiujn geamikojn - precipe laŭ alfabeta ordo: DOROTA, GINETTE, IVAR, MICHAEL, NOĈJO, PASKAL', TJERI kaj FILIP pro la eventualaj rimarkoj kaj proponoj. Estas ĉiam por mi granda ĝojo plu lerni kaj plibonigi mian scipovon pri nia bela lingvo!!!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (2/3)

    - 05 Apr 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekvo de la rakonto pri Ĵermena... Ŝajnas, ke okazos grava renkonto, ĉu ne? ... Bonan legadon!!! NB : Koran dankon al Noĉjo, Ivar, Ginette kaj Filip!!!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (1/3)

    - 25 Mar 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... En ĉi tiu nova epizodo, ni sekvos la edzinon de Silvano... Ĉu grava evento okazos? ... Ĉu ŝanĝos la destino de niaj herooj? ... .... Bonan legadon! NB : Dankegon al Noĉjo pro lia granda helpo, kaj ankaŭ al Dorota, Ivar, Ginette kaj Filip!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ"- Ĉapitro 4 (3/3)

    - 21 Mar 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Eble vi jam senpacience atendas por scii, ĉu la brava hundo Tom sukcesos sian danĝeran komision... Do ... Bonan legadon! ... ... kaj mi antaŭdankegas vin pro viaj rimarkoj! Ĝis! NB : Koran dankon al Ivar, Dorota, Ginette, Filip... kaj precipe al Noĉjo!!!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (2/3)

    - 12 Mar 2013
    Karaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Refoje mi dankas al ĉiuj fidelaj legantoj, kiuj bonvole kaj tre amike helpas poluri mian tradukon! Bonan legadon! (NB : Jen la freŝbakita versio polurita dank'al la tre amika helpo de Ginette, Filip kaj Noĉjo.)

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 3A ĈAPITRO (1/3))

    - 10 Feb 2013
    Karaj geamikoj kaj legantoj... Bonvolu pardoni ĉar iom malfrue alvenas la sekvo de via felietono. Temas pri mia prov-traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Kompreneble, mi bonvenos ĉiujn viajn rimarkojn kaj eventualajn proponojn por plibonigi tiun ĉi tekston. Bonan legadon... kaj ĝis tre baldaŭ! NB : Mi kore dankas al Ginette, Tjeri, Dorota, Filip kaj Noĉjo pro iliaj taŭgaj rimarkoj kaj proponoj.

  • KER- EKZAMENO ... Mi sukcesis! Uf!!!

    - 14 Jul 2012
    Jen la rezultoj, kiujn mi ĵus rete legis :

  • Hodiaŭ (la 9an de majo) estas Tago de Eŭropo...

    - 09 May 2012
    Malgraŭ multaj gravaj problemoj en la nuna Eŭropa Unio, mi ĝojas senti min eŭropano. Dank'al la ĝemeligo starigita inter mia naskiĝurbeto Hondschoote (Francio - Nordo) kaj Osterburken en Germanio (Baden-Virtembergo), mi estas ege feliĉa pro nia amikeco de pli ol tridek jaroj. Hodiaŭ mi ĉefe havas emociitajn pensojn por mia plej bona amiko Manfred, kiu forpasis lastan jaron... Li havis tre belan fortan baritonvoĉon kaj tre ŝatis kanti. Kun granda plezuro, ni kune plenvoĉe kantis parton de la Odo al Ĝojo (en la germana, kompreneble, eĉ se mi ne bone komprenis la tekston!)

  • NI MALKOVRU BUDAPEŜTON KUN LA MIRINDA KANTO DE ANJO.../ Découvrons Budapest avec la voix magnifique de notre amie ANJO qui chante en ESPERANTO !

    - 27 Dec 2010
    Tre talenta esperantlingva artistino ĉeestas en Ipernitio (fakte ne nur unu!)... Per tiu belega filmeto en "You-Tube", ni malkovru Hungarion kaj ĝian ĉefurbon... sed ni ankaŭ aŭskultu la ĉarman voĉon de nia amikino ANJO !!! GRATULON KAJ DANKEGON, KARA ANJO !!!

  • BONAN FESTON !!! VIVU ESPERANTO !!!

    - 15 Dec 2010
    HODIAŬ ESTAS LA ZAMENHOFA TAGO...

  • PETICIO : ESPERANTO-PAROLANTOJ EN LA MONDO

    - 03 Dec 2010
    Mi ĵus legis en la novaĵoj ĉe "Edukado.net" pri granda peticio por nombrigi la esperanto-parolantojn en la mondo: http://edukado.net/ Dankegon por aldoni vian propran subskribon kaj disvastigi kiel eble plej tiun demandon inter viaj geamikoj ! http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/ VIVU ESPERANTO !!!

  • IMPRESIONISTA PENTRAĴO / PEINTURE IMPRESSIONNISTE

    - 27 Nov 2010
    Nuntempe okazas en Parizo almenaŭ du belegaj ekpozicioj koncerne la impresionistan pentraĵon. (En ce moment, à Paris, ont lieu au moins 2 superbes expositions concernant la peinture impressioniste.)

  • SHAKESPEARE / ŜEKSPIRO (English / Esperanto)

    - 05 Oct 2010
    Tiun tekston de Ŝekspiro, mi lernis en la originala angla teksto. Kun granda ĝojo, mi eltrovris la esperantan tradukon en la blogo de BLAZIO. Jen la du tekstoj - por mia propra plezuro kaj ankaŭ la via...mi esperas, eĉ se la priskribo de la homa kondiĉo ne estas vere "optimista", ĉu ne?!!!

  • AFRIKA RAKONTO (traduko: lasta versio)

    - 31 Aug 2010
    Mia amiko JOSE de KINŜASA sendis al mi tiun rakonton en la franca kaj petis, ke mi traduku ĝin esperanten. Jen mia teksto... Bonvolu korekti miajn erarojn... Antaŭdankegon pro via altvalora helpo !!! (Jen la nova versio kun multaj korektoj, dank'al CEZAR, MARKUS, MICHAEL kaj MARTIN). Ĝi estas nun KOMUNA LABORO!

36 articles in total