S
-ino Johanino multe interesiĝis pri Ĵermena, unu el siaj eks-« pensionaninoj ». Dum pli ol kvar jaroj ŝi loĝis en la domo. Malofta sintenado: ambaŭ virinoj bonege konkordis kaj neniam kverelis. Poste alvenis Silvano, kiu konatiĝis kun Ĵermena kaj enamiĝis al ŝi. Kiam li postulis, ke Ĵermena forlasu tiun profesion por esti ekskluzive lia, S-ino Johanino spertis grandegan ĉagrenon. Tamen ŝi komprenis, ke tio estas necesa, ke temas pri la bono de tiu fraŭlino. Sed pro tiel longa kunvivado, ili korligiĝis. Kiam unu « pensionanino » de S-ino Johanino eksiĝis, la mastrino ŝin promesigis, ke ŝi skribu; ŝi ŝatis daŭrigi la interrilatojn, almenaŭ kelktempe, ĝis la vivo ilin definitive apartigos. Ĵermena daŭre restis la amikino de S-ino Johanino ĝis tiu tago. Ŝi loĝis tuj apud Dunkirko. La profesio de Silvano ofte rilatigis lin al klientoj de S-ro Henriko, la mastro. Pro tio, ne pasis unu semajno sen ke Ĵermena venis por revidi S-inon Johaninon. Ŝi ŝatis tiujn vizitojn. Tiam ŝi retrovis konatajn etoson, parolmanieron, vizaĝojn, odorojn - fakte la medion de sia juneco. Krome, ŝia nova situacio de edzino iom ebriigis ŝin. Ŝi sentis fierecon pro paradi tien, honesta kaj respektinda antaŭ tiuj virinoj, kiuj ŝin iam konis ĉiesulinon same kiel ili. Ŝi estis kvazaŭ tiuj novriĉuloj, kiuj, elirinte el nenio, poste revenas altrudi la spektaklon de sia sukceso al sia naska vilaĝo. Des pli, ke ŝi estis nun bonhava. Silvano lukris multe da mono kaj de tio Ĵermena profitis. Ŝi aĉetis al si belajn tualetojn, tro multekostajn aĵojn, senutilajn koketaĵojn, konservante en tiu nova situacio siajn malnovajn gustojn de ĉiesulino, kies mono rapide gajnita estas rapide elspezita. Neniam ŝi alvenis ĉe S-ino Johanino sen elmontri ian novan galanterion, ĉapelon, gantojn el damaledo, robon el ĉina krepo, ŝuojn el serpentoledo, aŭ skarpon, mansaketon, etan ombrelon kun strangega tenilo. Kaj tio ĵaluzplenigis la « pensionaninojn » de S-ino Johanino, antaŭ kiuj, Ĵermena memŝateme elmontris siajn ornamaĵojn.

- Kia homamaso, hodiaŭ, ĉu ne!? diris Johanino, finfine refermante sian kontolibregon, kaj relevante la kapon por rigardi al Ĵermena.

- Jes ja ! Kie estas S-ro Henriko?

- Li staras ĉe la verŝotablo kaj servas la klientojn.

- Neniun konatulon mi vidas...

- Ne, nur novajn vizaĝojn. Ha, jes ja!.. tamen ĉeestas Lurĵo. Ĉu vi ne konas lin?

- Ne. Kiu?

- La alta ulo, kiu parolis al Henriko. Li certe estas nun ĉe la verŝotablo. Iu "negro", laŭdire fortikulo. Silvano devus ja malfidi lin.

- Mi ne rimarkis lin, diris Ĵermena kun intereso. Kia li estas?

- Ho! Bonaspekte! Belega viro, alta brunulo kun dikaj lipharoj... Nu, iru por voki al Henriko. Nur diru, ke mi bezonas lin. Tiel vi vidos la aliulon. Estas por vi preferinde, ke vi ekkonu lin. Jen homo, pri kiu oni ne malfidas, sed li estas ja danĝera.

- Mi tuj iru, diris Ĵermena.

Ŝi leviĝis, trairis la salonon, alvenis en la kafejoĉambron plenplenan de homoj. Per la unua rigardo, ŝi ekvidis unu grandan brunulon, kun larĝaj ŝultroj, kiu parolas kubutapogata ĉe la verŝotablo. Ŝi tuj divenis, ke estas li tiu timinda Lurĵo.

Nediskuteble, belulo li estis. Ĉar ŝi kutimis ĵuĝi la virojn kiel masklojn, laŭ iliaj fizikaj eblecoj, Ĵermena admiris lin. Imprese ŝultrolarĝa li estis ! Liaj haroj, kies koloro aspektis tro intence nigra por esti natura, dense kovris lian kvadratetan kapon firmiĝintan sur masiva kolo. Lia frunto estis malalta sed inteligenta, ĝibigita de protuberancoj kaj enfendita de energia falto. Malpli nigraj ol la hararo, liaj brovoj desegnis malregulajn liniojn, kaj, hirtaj, taŭzis liajn etajn bluajn okulojn kun senmova kaj malmilda rigardo. Lia nazo deformita pro multaj batiĝoj ampleksiĝis sur la kvadrata vizaĝo larĝa en ĝia malsupro. La vangostoj kaj la muskoloj de liaj makzeloj forte elstariĝis. Ĵermena mire rigardis la gigantan pugnon tuberplenan kaj malglatan, kiun li parolante metis sur la verŝotablon.

Fronte al li, malantaŭ la verŝotablo, S-ro Henriko razita, pudrita, "kosmetikita", kontraste aspektis preskaŭ malfortika. Tamen ankaŭ li ne estis tiel malbela persono. De meza staturo, kun eta kaj inteligenta vizaĝo, li tre kokete zorgis pri si, glatigis siajn blankiĝantajn harojn, ŝmiris sian haŭton per parfumaj kremoj, ofte karesis sian mentonon per aŭtomata gesto por kontroli al si la freŝecon kaj velurecon de la epidermo. Krome, li havis la vizaĝon rozkoloran kaj grasan de bonfarta homo, kiu nenion rifuzas al si. Liaj grizaj okuloj brillumis pro ĉiama memkontento. La oreloj apenaŭ tro ruĝaj, la lipoj malsekaj kaj vermiljonaj, la vangoj plenaj: ĉio atestis fortikan sanon. Li havis manojn blankajn kaj bone prizorgatajn, manojn de senokupulo, kun mola haŭto kaj puraj ungoj. Estis li homo kontenta je sia sorto.

Kaj kial do li ne estus? Li loĝis en tiu prospera domo kvazaŭ vera rentulo. La mono eniris sen ia problemo; oni havis nek zorgon nek timeton. Ĉiutage, S-ro Henriko iris en la urbon por sia eta promenado, kaj tie renkontis geamikojn, kiuj certigis al li multan konsideron. Por ĉiu sezono, li havis grandan elekton da distraĵoj: fiŝkapto, kartludo, sed ankaŭ kino, buloludo kaj bilardo. Kaj tamen la enspezoj grandiĝis: S-ino Johanino kontrolis ĉion, spertege mastrumis la domon. Malrapidete oni akumuladis rentojn, bonajn ŝtatajn rentojn, aŭ la plej elstarajn akciojn, senriskajn valorpaperojn. Henriko nur bezonis lasi sin vivi, dorlotita, eldorlotita, karesetita de sia tenera edzino, por kiu li estis objekto de amo kaj admiro.

- Kion vi volas, Ĵermena? li demandis ekvidante la junan virinon alproksimiĝi.

- Vin vokas Johanino... kiam vi havos tempon.

Lurĵo insiste rigardis Ĵermenan. Al li plaĉis ŝia freŝeco, ŝia komenciĝanta ventrodikeco. Krom tio, ŝi aspektis decidita, memfida, malsimile al la ĉiesulinoj kun iliaj maltimeco kaj senhonteco. Ŝi volis sentigi, ke ŝi estas serioza virino. Sed aliflanke ŝin allogis Lurĵo. Ŝi ne povis ne ŝtelrigardi lin, interesata, konfuzata de tiu bela viro, kiun ŝi antaŭflaris esti virinŝatanto. Kaj Lurĵo ekkonsciis pri tio. Iliaj rigardoj kruciĝis du-trifoje. Tio stulte emociigis Ĵermenan, dum Lurĵo kontraŭe eltiris el tio vantecon, kiu aŭdacigis lin.

"Ĉu la Sinjorino trinkos glason?", li gaje proponis.

Kaj S-ro Henriko, kiu bone konis sian profesion de kafejestro, tuj verŝis glason da benediktanlikvoro. Li rigardus kiel gravan ofendon, flanke de Ĵermena, la fakton noci la vendon per rifuzo de iu ajn trinkaĵo.

Ĵermena trinkis sian glason kun nekutimaj mienoj, lipfine, tre konvene. S-ro Henriko foriris al la kuirejo; dum momenteto ŝi estis sola kun Lurĵo.

...................................................DAŬRIGOTA..............................................................