MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (7) - Maxence VAN der MEERSCH
- 30 Apr 2019Karaj legantoj kaj geamikoj, Mi plezuriĝas prezenti al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se taisent" (1933). La eventoj de tiu rakonto okazas en norda Francio, tuj apud Lilo (Lille) en la komenco de la jaroj 1930aj. La romano temas pri la granda striko en la fabrikoj de Roubaix-Tourcoing, kaj priskribas la tiaman vivon en malriĉaj familioj... Komence de tiuj teruraj tempoj Laure kaj Jacques enamiĝas... Agrablan legadon! Koran dankon al IVAR, ANJO kaj MICHEL AHADO pro iliaj taŭgaj kaj ĉiam amikaj rimarkoj!
-
Malbona novaĵo pri nia kara amiko NOĈJO...
- 19 Apr 2019Karaj geamikoj, Eble surprizas vin la silento de nia samideano kaj amiko NOĈJO LAGRAFO (Noël Leconte)... Bedaŭrinde, dum nia hieraŭa interparolado per telefono, li klarigis, ke jam de tri semajnoj li troviĝas en hospitalo apud Tuluzo pro grava malsano. Mi multe pensas pri li kaj tutkore deziras al li rapidan resanigon...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (4) - Maxence VAN der MEERSCH
- 05 Jan 2019Karaj geamikoj, karaj fidelaj legantoj, Mi tutkore deziras al vi ĉion plej bonan en 2019! Feliĉan Novan Jaron! Kun plezuro, mi prezentas al vi la kvaran epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se Taisent". Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, DOROTA kaj MICHEL pro ilia amika helpo, kaj al IVAR kaj NOĈJO pro ilia fidela apogo! Kun mia speciala dediĉo al GINETTE MARTIN...
-
TRISTEGA NOVAĴO...
- 05 Dec 2018Tristegan novaĵon mi ĵus ricevis... Forpasis GINETTE MARTIN, simpatiplena kaj tre aktiva esperantistino... Per siaj spertaj konsiloj kaj taŭgaj rimarkoj, ŝi senlace kaj amike helpis min plibonigi miajn tradukojn... Ŝi tradukis la romanon "Flugi kun Kakatuoj" de TREVOR STEELE en la francan, sed mi ne scias sufiĉe pri ŝia agado favore al nia bela lingvo... Bedaŭrinde, mi neniam renkontis ŝin. Ŝi partoprenis multajn Eo-kunvenojn kaj ĉeestis la lastan UK-on en Lisbono. Mi sentas mi…
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (2) - Maxence VAN der MEERSCH
- 23 Nov 2018Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la duan epizodon de tiu nova felietono : mia traduko de la franca romano "Quand les sirènes se taisent", kiun mi ĵus esperantigis. Mi kore deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al ANJO kaj IVAR pro iliaj amikaj rimarkoj kaj senlaca helpo!
-
LA BILARDPARTIO (1/2) - Alphonse DAUDET (1840-1897)
- 17 Sep 2018Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi tiun novan tradukon (novelon de Alphonse DAUDET el lia verko "Contes du Lundi"). Temas pri rakonto dum la Francia-Prusia Milito (1870-1871). Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al TJERI, MICHEL, DOROTA, IVAR, ANJO kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj kaj proponoj!
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Roland Platteau appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter