Dum la vespermanĝo, la barono Danvilliers precize parolis pri tiu buĝeta propono, kiu faris grandan sensacion.
Li mem ne aprobis ĉiujn ideojn de sia bofilo koncerne la financojn. Sed li opiniis ilin tre vastaj kaj rimarkindaj.

Kiam li respondis al la barono, Nantas plurfoje kredis surprizi la okulojn de sia edzino, kiuj fikse rigardis liajn.
Ofte tiel ŝi rigardis lin nun. Ŝiaj okuloj ne fariĝis pli dolĉaj; ŝi simple aŭskultis lin kaj ŝajne serĉis legi transe de lia vizaĝo.

Nantas kredis, ke ŝi timas esti perfidita.
Tial li klopodis konservi ŝajne kvietan mienon : li multe parolis, kaj pri gravaj aferoj; li finfine konvinkis sian bopatron, kiu cedis antaŭ lia granda inteligenteco.

Flavia daŭre rigardis lin, kaj dum momento, sur sia vizaĝo estiĝis ia moleco apenaŭ videbla.

Ĝis noktomezo, Nantas laboris en sia oficejo. Iom post iom li pasiiĝis; nenio plu ekzistis krom tiu kreitaĵo, tiu financa meĥanismo, kiun li estis tute konstruinta, dentradon post dentrado, tra sennombraj obstakloj.

Kiam la horloĝo sonis la noktomezon, li instinke levis la kapon.
Regis profunda silento en la palaceto.

Subite li memoris : funde de tiu ombro kaj de tiu silento, tie troviĝis la adulto.
Sed forlasi sian fotelon estis por li malfacile.
Sian skriboplumon li flanken metis kun bedaŭro, faris kelkajn paŝojn kvazaŭ li obeus malnovan volon, kiun li ne plu retrovis. Poste iu varmo ruĝigis lian vizaĝon; flamo ekbrilis en liaj okuloj.
Kaj li supreniris al la apartamento de sia edzino.

Tiun nokton, Flavia permesis al sia ĉambristino, ke ŝi frue eliru. Ŝi deziris esti sola.
Ĝis noktomezo, ŝi restis en la eta salono, kiu troviĝas antaŭ ŝia dormoĉambro.
Kuŝante sur kanapeto, ŝi jam elektis libron; sed ĉiumomente la volumo falis el inter ŝiaj manoj, kaj ŝi revis kun senpensa rigardo.
Ŝia vizaĝo estis pli mildiĝinta; tie fojfoje ekaperis pala rideto.

Ŝi abrupte stariĝis. Iu frapis je la pordo.
"Kiu estas?"
"Malfermu!" respondis Nantas.

Tio estis por ŝi tiom granda surprizo, ke ŝi aŭtomate malfermis.
Neniam ŝia edzo estis tiel irinta al ŝia apartamento.
Li eniris, emociiĝinta. Revenis lia kolero kiam li supreniris.

Fraŭlino Ŝuin, kiu gvatis lin sur la interŝtuparo, ĵus murmuris en lian orelon, ke sinjoro De Fondettes troviĝas tie jam de du horoj. Tial li montris neniun indulgon.

Li diris:
"Sinjorino, estas viro, kiu sin kaŝas en via dormoĉambro!"

Flavia ne tuj respondis, tiom fora estis ŝia penso. Fine, ŝi komprenis.
"Sinjoro, vi estas freneza!" ŝi murmuris.

Sed, sen halti por diskuti, li jam paŝis al la ĉambro.
Tiam, per unu salteto, ŝi staris antaŭ la pordo kaj kriis:
"Vi ne eniros!... Mi estas hejme ĉi tie, kaj mi malpermesas, ke vi eniru!..."

Tremetante, grandiĝinte, ŝi blokis la pordon.
Dum momento, ili restis senmovaj, senvortaj, kun la okuloj en la okuloj.

Kun la kolo kaj la brakoj etenditaj, li estis sin ĵetonta sur ŝin por antaŭiri.
"Iru flanken!" li flustris per raŭka voĉo. "Mi estas pli forta ol vi! Mi tamen eniros!"
"Ne,vi ne eniros! mi ne volas!"

Li freneze rediris:
"Estas viro... troviĝas viro..."
Ŝi eĉ ne degnis nei, kaj levis la ŝultrojn.

Tiam, ĉar li faris unu plian paŝon :
"Nu, se estas vere, ke troviĝas viro, ĉu tio gravas por vi? Ĉu mi ne estas libera?"

Li retroiris antaŭ tiu vorto, kiu batis lin kvazaŭ vangofrapo.
Fakte, jes, ŝi estis libera. Granda malvarmo trairis liajn ŝultrojn. Li klare sentis, ke ŝi havas la superan rolon, dum li ludas scenon de malsana kaj nelogika infano.
Li ne plenumis la kontrakton; lia stulta pasio igis lin abomeninda.
Kial li ne restis en sia oficejo por plu labori?

La sango retiriĝis de liaj vangoj; ombro el nepriskribebla doloro paligis lian vizaĝon.
Kiam Flavia rimarkis la konfuzegon, kiu estiĝas en li, ŝi flankeniris de la pordo, kaj ia dolĉeco mildigis ŝiajn okulojn.

"Rigardu" ŝi simple diris.
Sed ŝi mem eniris en la ĉambron, kun lampo en la mano, dum Nantas restis sur la sojlo.
Per unu gesto, li diris, ke tio ne necesas, ke li ne volas vidi. Sed nun ŝi mem insistis. Kiam ŝi alvenis antaŭ la liton, ŝi levis la kurtenojn, kaj ekaperis sinjoro De Fondettes, kaŝiĝinta malantaŭ ilin.
Ŝi estis tiel konsternita, ke ŝi eligis terurkrion.

"Estas vere!" ŝi freneze balbutis. "Estas vere : tiu viro estis tie... Tion mi ne sciis, je Dio! mi ĵuras al vi!"

Poste, per volostrebo, ŝi kvietiĝis, ŝi ŝajnis eĉ bedaŭri tiun unuan reagon, kiu ĵus instigis ŝin al sindefendo.

"Vi pravis, sinjoro, kaj mi petas vian pardonon" ŝi diris al Nantas, provante retrovi sian malvarman voĉtonon.

Dume, sinjoro De Fondettes sentis sin ridinda.
Li havis stultan mienon : li estus multe doninta, por ke la edzo koleriĝu. Sed Nantas silentis. Li simple forte paliĝis.
Post kiam li estis rigardinta Flavian kaj sinjoron De Fondettes, li kliniĝis antaŭ ŝi kaj diris tiun nuran frazon:

"Sinjorino, pardonu min. Vi estas libera."

Tiam li turnis la dorson kaj eliris.
En lia menso, io ĵus rompiĝis; plu funkciis nur la meĥanismo de la muskoloj kaj ostoj.
Kiam li denove troviĝis en sia oficejo, li rekte marŝis al tirkesto, en kiu li kaŝis revolveron.
Ekzameninte ĝin, li laŭte diris, kvazaŭ li formale promesus al si mem :
"Nu, tio sufiĉas! Post momento, mi mortigos min."

Li relevis la lampon, kies lumo jam malfortiĝis. Li sidiĝis ĉe sia skribtablo kaj kviete rekomencis labori.
Sen hezito, meze de tiu silento, li daŭrigis la frazon, kiun li estis komencinta.
Unu post la alia, kun metodo amasiĝis la paĝoj.

Du horojn poste, kiam Flavia, kiu estis elpelinta sinjoron De Fondettes, nudpiede venis aŭskulti ĉe la pordo de l' oficejo, ŝi aŭdis nur la etan bruon de la plumo krakanta sur la papero.

Tiam ŝi kliniĝis kaj rigardis tra la serurtruo.

Nantas daŭre skribis kun la sama kvieto; lia vizaĝo esprimis la pacon kaj la kontentiĝon por la laboro... dum radio de la lampo lumis sur la kanontubon de la revolvero apud li.


FINO DE LA KVARA ĈAPITRO



-----------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------