MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...

  • LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 2

    - 16 Jan 2018
    Rusa glitveturilo
    Karaj legantoj, karaj geamikoj, Mi invitas vin malkovri la duan epizodon de via nova felietono : jen mia traduko de tiu novelo (aŭ mallonga romano) de Irène Némirovsky. La rakonto temas pri la elmigrado de rusa familio kun ties fidela servistino pro la revolucio... Agrablan legadon! Mi kore dankas al IVAR, TJERI, ANJO, DOROTA kaj GINETTE pro ilia amika helpo.

  • LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 1

    - 10 Jan 2018
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la unuan epizodon de nova felietono. Temas pri novelo, eĉ mallonga romano, de Irène NEMIROVSKY (1903-1942). Ŝi naskiĝis en Ukraino (tiam Rusia Imperio) en juda familio, kiu parolis la francan. Kiam komencis la Rusia Revolucio, ŝi migris kun sia familio al Francio, kie ŝi iĝis fama verkistino. Arestita de francaj ĝendarmoj kaj deportita, ŝi estis mortigita de la nazioj en Aŭŝvico (Auschwitz). Forgesita post la Dua Mondmilito, ŝi estas la sola verkisto, kiu ricevis la Premion Renaudot postmorte pro ŝia longa romano "Suite française" (2004). Ŝian novelon "La Balo" mi jam tradukis en Esperanto. (Ligiloj : www.ipernity.com/blog/mike59/685797 kaj ankaŭ ĉi tie: novajhoj.weebly.com/libroj-en-esperanto.html aŭ ĉe Facebook: www.facebook.com/groups/librejo/files ) Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro la atenta legado kaj iliaj amikaj rimarkoj!!! Dankon al TJERI pro liaj klarigoj.

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (100)

    - 24 Dec 2017
    "La Fantomo de l' Operejo" kaj la verkisto Gaston LEROUX
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Min plezurigas prezenti al vi la finan parton de tiu tre longa tradukado : jen la antaŭparolo, kiun mi unue decidis ne traduki, ĉar ĝi malkaŝas tro da aferoj kaj deprenas la suspenson de la rakonto... Ĉu ne pli taŭgus legi tion fine de la romano kaj nomi ĝin "postparolo"? Fakte la verkisto skribis sian romanon kvazaŭ temus pri vera historio, kiu klarigus plurajn realajn sed misterajn eventojn de tiu epoko... ... Tiel naskiĝis la legendo de la Fantomo de l' Operejo! Kun ties antaŭparolo, la romano estas nun kompleta! Mi deziras al vi tre agrablan legadon kaj kore dankas vin pro via daŭra intereso kaj apogo! Mi ŝuldas multe da dankoj al pluraj geamikoj, kiuj senlace helpis min per siaj valoregaj rimarkoj, proponoj, konsiloj, kuraĝigoj ...: precipe IVAR, GINETTE, ANJO, KATRINO, NOĈJO, CEZAR, JADRANKA... sed ankaŭ FILIP, DOROTA, PASCAL,TREVOR, TJERI, ROLAND.... Bonvolu pardoni se mankas kelkaj nomoj en tiu jam longa listo! ... kaj VIVU ESPERANTO!!! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (99)

    - 18 Dec 2017
    La loĝio de l' Fantomo en la Operejo Garnier
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Jen la fina epizodo de via felietono!... Restas nur la antaŭparolo, kiun mi aldonos tre baldaŭ... Mi tutkore dankas al IVAR, GINETTE, ANJO kaj NOĈJO pro iliaj daŭraj amikaj helpo kaj apogo dum tiu tre longa tradukado! Dankon al ĉiuj geamikoj pro la kuraĝigaj mesaĝoj!!! Agrablan legadon! Por malkovri la unuan epizodon de tiu romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (98)

    - 11 Dec 2017
    Opéra Garnier (Paris)
    Karaj legantoj kaj geamikoj, Jen la unua duono de l' Epilogo, kiu klarigas kelkajn misterajn eventojn de la rakonto. Mi deziras al vi agrablan legadon! Koran dankon al IVAR, ANJO kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (97)

    - 04 Dec 2017
    FIAKRO
    Karaj legantoj kaj geamikoj, Jen la sekva epizodo de via felietono... Tre baldaŭ finiĝos la romano... Agrablan legadon! Mi tutkore dankas al IVAR, ANJO kaj GINETTE pro ilia amika helpo! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉap. 17 (2/2)

    - 02 Jan 2014
    Karaj geamikoj kaj legantoj, jen estas jam la sekva parto de via felietono - mia traduko de la franca romano : "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. ... Ĉu Lurĵo sukcesos aresti Silvanon ĉi-foje? ... BONAN LEGADON ! ... kaj mi antaŭdankegas al ĉiuj lertaj esperantistoj, kiuj bonvole helpos poluri tiun ĉi tekston! Mi jam kore dankegas al IVAR, GINETTE, FILIP kaj DOROTA pro ilia helpo!!!

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 12 (2/2)

    - 02 Nov 2013
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Ĉar vi senpacience atendas la sekvon de tiu rakonto, mi senprokraste aldonas ĝin jam hodiaŭ. Ĉu la doganistoj arestos Cezaron? ... aŭ ĉu li sukcesos fuĝi el la tramo?... BONAN LEGADON ! ... kaj agrablan semajnfinon!!! Koran dankon mi ŝuldas al IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj taŭgaj rimarkoj.

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - ĈAPITRO 10 (2/2)

    - 13 Sep 2013
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Ni retrovas la doganiston Lurĵo kun "l'alta Fernando", la fraŭdestro... Ĉu perfido okazos? AGRABLAN LEGADON ! Mi kore dankegas al IVAR, NOĈJO, FILIP, GINETTE kaj DOROTA, kiuj ofte helpas min per iliaj proponoj!!!

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 10 (1/2)

    - 09 Sep 2013
    Karaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Silvano ŝajnas pli kaj pli en danĝera situacio, ĉu ne?.. AGRABLAN LEGADON ! NB : Mi kore dankas al IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo.

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 9 (2/2)

    - 02 Sep 2013
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, jen la daŭrigo de via felietono. Ŝajnas, ke malheliĝas la futuro de nia heroo... Bonan legadon! NB : Mi kore dankegas al GINETTE, NOĈJO, DOROTA, IVAR kaj FILIP pro ilia amika helpo!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 8 (2/2)

    - 05 Jul 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de la rakonto pri Silvano. Bonan legadon! Koran dankon al DOROTA, GINETTE, MICHEL, IVAR, NOĈJO kaj FILIP... pro ilia amika helpo!!!

  • Via felietono : "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (3/3)

    - 24 May 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de via felietono. Bonan legadon! MI KORE DANKAS AL DOROTA, MARIA, GINETTE, IVAR, NOĈJO KAJ FILIP PRO ILIA HELPO !

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (2/3)

    - 15 May 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Bonvolu pardoni ĉar nur hodiaŭ mi povas aldoni la sekvan parton de via felietono. La etoso fariĝas pli kaj pli peza kaj streĉa. Ĉu ja komenciĝos dramo en tiu kafejo de Dunkirko? Bonan legadon! NB : Mi antaŭdankas vin pro eventualaj rimarkoj, proponoj, komentoj... Jam mi kore dankas al la helpemaj geamikoj Ginette, Dorota, Noĉjo, Ivar kaj Filip!!!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (1/3)

    - 30 Apr 2013
    Karaj fidelaj geamikoj kaj legantoj... Pro freŝdata vojaĝo al Germanio, ne eblis al mi daŭrigi kiel kutime vian felietonon. Bonvolu pardoni la malfruan aldonon de tiu ĉi sekva epizodo. Bonan legadon! NB : Mi ŝuldas korajn dankojn al Dorota, Ivar, Noĉjo kaj Filip!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ ĉapitro 5 (3/3)

    - 09 Apr 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Iom malfrue sed finfine, jen la sekvo de la romano. La etoso fariĝas pli streĉa, ĉu ne?... Bonan legadon! NB : Mi tutkore dankas ĉiujn geamikojn - precipe laŭ alfabeta ordo: DOROTA, GINETTE, IVAR, MICHAEL, NOĈJO, PASKAL', TJERI kaj FILIP pro la eventualaj rimarkoj kaj proponoj. Estas ĉiam por mi granda ĝojo plu lerni kaj plibonigi mian scipovon pri nia bela lingvo!!!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (2/3)

    - 05 Apr 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekvo de la rakonto pri Ĵermena... Ŝajnas, ke okazos grava renkonto, ĉu ne? ... Bonan legadon!!! NB : Koran dankon al Noĉjo, Ivar, Ginette kaj Filip!!!

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (1/3)

    - 25 Mar 2013
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... En ĉi tiu nova epizodo, ni sekvos la edzinon de Silvano... Ĉu grava evento okazos? ... Ĉu ŝanĝos la destino de niaj herooj? ... .... Bonan legadon! NB : Dankegon al Noĉjo pro lia granda helpo, kaj ankaŭ al Dorota, Ivar, Ginette kaj Filip!

110 articles in total