NAŬA ĈAPITRO (2/2)

Lurĵo sentis tiun rigardon sur si. Li opiniis esti aŭskultata kaj tio vigligis lian memfidon. Li divenis la intereson, kiun li ricevas.

Ankaŭ S-ro Henriko ja antaŭflaris ion. Por ĉio koncerne sian komercon, li havis mirindan sagacecon. Li ekkonsciis jam la unuan fojon, ke inter Ĵermena kaj Lurĵo estiĝas ia mistera simpatifluo, kiu komencas "korinklinojn". Hodiaŭ ŝajnis evidenta tiu sento. Dank’al tiu senduba antaŭvido, kiun li ŝuldas al sia kutimo pri tiaj amaferoj, li tuj antaŭflaris por si la tutan avantaĝon, kiu rezultos de eta amrilato inter Lurĵo kaj Ĵermena. Sciante tiun aferon, li povos regi ilin ambaŭ. Lurĵo devos esti afabla kun li. La doganisto ne plu rifuzos al li ajnan bonfaron, kiun li okaze bezonus. Konkordi kun la publikaj instancoj, tio estis la plej grava principo de S-ro Henriko.

Krom tio, kiom da pluaj etaj gajnoj! Rendevuoj, renkontoj, leteroj : ĉio okazos ĉi tie, interŝanĝiĝos ĉi tie. Jen fonto de sufiĉe gravaj profitoj.

Tial, S-ro Henriko, kiu okaze sciis semi malavare por rikolti plimulte, petis duan botelon da vino. Kelkajn minutojn poste, li pardonpetis, pretekstante farendajn preparojn por manĝo, kiu okazos tiun vesperon. Kaj li foriris por helpi sian edzinon, kiu jam laboris en la kuirejo.

Pro tio ĝojis Lurĵo. Ĵermena sentis tiom da antaŭtimo, kiom da scivolemo pri kio okazos.

- Estas strange, komencis Lurĵo. Mi ne plu renkontis vin ĉi tie ekde la pasinta tago.
- Tamen mi ankoraŭ ofte venas, diris Ĵermena.
- Ĉu de longe vi konas S-inon Johanino?
- Ho jes! Ĉi tie mi loĝis antaŭ mia edziniĝo.
- Tio memorigas al vi tristajn tagojn, ĉu? ŝercis Lurĵo.
- Tute ne. Mi ne povas plendi. Silvano estas bona edzo.
- Tamen, malofte oni ne sopiras pri tiaj aventuroj.
- Jes, reveme diris Ĵermena. Kompreneble, nun tio ne estas plu la libero.
- Nu, aŭdacis Lurĵo, bedaŭrinde mi ne venis en la kafejon de Henriko en tiu tempo. Mi opinias, ke ambaŭ ni bone akordintus. Nu, mi ne scias kial, sed estas vizaĝoj, kiuj plaĉas al mi.

Ĵermena ridis.

- Mi certas, ke vi estis bona fraŭlino, ĉu ne? reparolis Lurĵo.
- Jes ja! Tion ĉiuj diris.
- Kaj vi certe ne ŝanĝiĝis...
- Ne tro. Kondiĉe, ke oni ne tedas min, neniu estas pli bona ol mi.
- Tion mi jam rimarkis. Tia virinspeco plaĉas al mi. Mi malŝatas la prudajn aĉulinojn, al kiuj oni eĉ ne povas diri unu vorton...
- Ankaŭ mi. Oni povas esti edziniĝinta kaj samtempe honesta; iom bagatele ŝerci ne signifas senhonorigi sin, laŭ mi. Sen ia malbona intenco, ĉu?
- Kompreneble, aprobis Lurĵo, kiu tamen konsentis kun tiuj ĉi lastaj paroloj ne senrezerve. Nu, oni amuziĝas. Sed mil diabloj! refoje mi bedaŭras, ke ni ne interkonatiĝis antaŭe. Ni ambaŭ multe ridintus! Mi opinias, ke malofte ni kverelintus.
- Tia estas la vivo, diris Ĵermena, kiu ŝatis tiajn neprecizajn respondojn facile eltroveblajn pro sia malvigleco.
- Ne gravas. Ni plu revidos nin, estante geamikoj de la kafejestroj. Ĉiam kun plezuro mi invitos vin kuntrinki glason.

Li serĉis artifikon, diskretan rimedon por aranĝi rendevuon kun preciza dato.

- Ĉu vi ofte venas ĉi tien? li finfine demandis.
- Ĉiusemajne.
- Ĉiam jaŭdon?
- Jes, diris Ĵermena, kvankam ŝi ne havis regulan vizittagon.

Sed tiel ŝi estis certa, ke venontan semajnon ŝi revidos Lurĵon. Fakte, ŝi ja komprenis la kialon de lia ŝajne indiferenta demando.

- Ĉu vi devas jam foriri? ŝi demandis, vidante Lurĵon stariĝi.
- Jes. Ĉar mi deĵoras.

Ĉar nun ili senvorte interkonsentis, Lurĵo opiniis, ke li povos foriri.

Li duonmalfermis la pordon de la kuirejo, laŭte vokis:
"Ej! Henriko, ĉu vi enpoŝigu la monon por la botelo?"
Kaj li paŝis en la kafejon, kien S-ro Henriko reiris kun li.
- Kiom?
- Kvardek.

Lurĵo pagis. Kaj li kliniĝis al la kafejestro por mallaŭte demandi :
- Nu, diru ! Ne rakontu sensencaĵojn. Kion li faraĉas, ŝia edzo?
- Kies?
Lurĵo kapsignis en la direkto al la salono.
S-ro Henriko admirinde ludis sian rolon.
"Mi ne scias, li diris. Ŝakradon..."

Li ne plu memoris, kion li iam diris al Lurĵo pri tio, kaj la malpreciza vorto "ŝakrado" ne estas kompromit-veka.
Sed Lurĵo ne lasis sin "dormigi", kiel li kutime diris.

- Nuuu! Ĉu vi opinias min ŝtipkapulo? Mi gvatsekvis lin, la pasintan tagon. Li ja fraŭdas.
- Ne estas maleble, sed tion mi neniam vidis.
- Nu, diru, vi ŝercas! Ulo kiel vi ja konas la klientojn, kiujn li akceptas. Ne de hieraŭ venas tiu Silvano ĉi tien. Do ne rakontu al mi stultaĵojn. En via propra intereso, plej bone estus, ke vi akordiĝu kun mi.
- Mi scias.
- Parolu, do. Tion vi ne bedaŭros. Li ja fraŭdas, ĉu?
- Laŭ mia opinio.
- Kun kiu li laboras?
- Kun ĉiuj. Li precipe revendas.
- Ĉu li kelkfoje venas kun tabako ĉi tien?
- Malofte. Sed vi ne povas aresti lin ĉi tie, Lurĵo. Mia komerco... la skandalo... mia bonfamo...
- Kiu diras, ke mi volas aresti lin?
- Nu, vi estas ruza sed mi ne estas stulta.

Kaj S-ro Henriko ekridis.
Ankaŭ Lurĵo malforte ridis.

- Bone. Ni ne plu parolu pri vi. Mi lasos vin trankvila, ĉar estas konsentite, ke ni laboru kune. Do... kie li aĉetas?
- Hm... , diris Henriko, gratante al si la kapon, mi aŭdis, ke li multe aĉetas ĉe l' alta Fernando.
- Ĉu temas pri tiu Fernando, kiu loĝas ĉe la Kajo Leughenaer?*
- Jes.
- He he... tiu fripono Fernando! Nu, bonege! Ĉio glatos. Ĝis venonta semajno, Henriko. Mi opinias, ke vi aŭdos pri mi.
- Ni silentu, ĉu?
- Ni silentu.

Kaj post tiu promeso Lurĵo foriris.

* Leughenaer : prononcata [’lǝgnar] en Dunkirko ("mensogulo" en la flandra lingvo)

----------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------