LA DOMO INTER LA DUNOJ : DEKA ĈAPITRO ½

Unu el la ĉefaj kialoj de la forto de Lurĵo estis lia aŭdaco por veni alfronti en ilia rifuĝejo la friponojn kaj la fraŭdulojn, kiujn la polico kaj la dogano plej timis. Sed tiujn suspektindajn kvartalojn, tiujn domojn kun famo de rabmurdejoj, Lurĵo vizitis sen malkvietiĝi.

Tian memfidon li konservis de sia junaĝo. Ĉar Lurĵo travivis tumultan pasintecon. Li mem kulpis pri kelkaj « fraŭdheroaĵoj » , pro kiuj fieriĝus eĉ danĝera kontrabandisto. Li fariĝis saĝa ĉar li komprenis, ke pli valoras stari flanke de la plej fortaj. Kaj, finfine dungita en la mova doganbrigado, li iĝis fama en la rondo de fraŭduloj per sia nekredeble riskema sinteno, per la ŝanco, kiun li havis por sukcesi en pluraj gravaj arestoj.

Nun tre utilis al li tiuj pasintaj rilatoj kun la friponaro. Li konis ties morojn kaj pensmanieron. Li konis ĉiujn artifikojn kaj ruzojn de tiu senfina gerilo, kiu kontraŭstarigas la doganistojn kaj la fraŭdulojn. Per siaj vizitoj de la mizerejoj kaj de la suspektindaj kabaredoj, plej bone ol ĉie ajn, li eksciis altvalorajn informojn.

Krom tio, li persone ŝatis tiun medion. Al li ĝi rememoris lian junecon, la heroan tempon, kiam li estis aliflanke de la barikado. Kaj li ŝatis virinojn. Plaĉis al li eniri tien kvazaŭ mastro kaj imponi al ili per sia reputacio de sentima viro. Tiamaniere li forĝis al si renomon de Donjuano, kiu altiris sur lin samtempe konsideron kaj insidajn malamojn.

Li estis troriskema tiele provoki en ilia medio tiujn, kontraŭ kiuj li batalis. Sed sciante pri la danĝero, li spitis ĝin kun la senzorgeco de kuraĝulo, kiu fidas siajn muskolojn kaj memregon.

Tiun tagon, ne bezonante pliajn klarigojn, li iris do al l'alta Fernando, kiun de longe li jam konis kiel gravan fraŭdestron.

Li sciis, kie situas la domo de tiu kanajlo : Kajo Leughenaer, tuj apud la haveno. L’alta Fernando maskis kontrabandon per eta komerco de hakita ligno. Estis proksimume tagmezo kiam Lurĵo, sen frapi nek sonorigi ĉe la pordo, eniris tra mallarĝa portalo en nigran kaj tristan korteton, troplenigitan de ligno el malkonstruaĵo. Tie salutis lin gorĝpremita kaj furioza bojado de griza hundego, kiu feliĉe estis alligita. Tiuj kriegoj venigis sur la sojlon de la kuirejo virinon en ŝia kvara jardeko, kun flava vizaĝkoloro.

Lurĵo aliris al ŝi, tre proksime ; demandante ŝin : « Ĉu ne ĉeestas Fernando ? », li samtempe kaj sentime enŝovis sian kapon en la kuirejon. Tio sendevigis la virinon respondi. Ĉar fakte ĉeestis Fernando, kiu finmanĝis sian teleron da supo.

« Aĥ ! », li diris kun ĝena mieno, ekvidante Lurĵon.
Kaj sen atendi inviton, Lurĵo eniris.
- Kiel vi ? li demandis kun ŝajna afableco.
- Bone, respondis la viro iom maltrankvile. Ĉu vi bezonas min ?
- Jes.
- Sidiĝu.

Lurĵo prenis seĝon. La edzino de Fernando komprenis la okulsignon de sia edzo, tial ŝi plenigis teleron per supo por la vizitanto. Lurĵo senafekte altabliĝis apud la fraŭdmajstro kaj ekmanĝis.

- Mi venis por demandi al vi etan helpon, li diris dum li malplenigis sian teleron.
- Kian ? demandis l’alta Fernando, iom trankviliĝinta pro la kvieta aspekto de sia vizitanto.
- Tion mi diros poste. Necesas esti kvietaj.

Dum momento, l’alta Fernando demande rigardis Lurĵon, per siaj grandaj kaŝtankoloraj okuloj ruĝe filigranitaj. Li povis legi nenion sur la senemocia vizaĝo de la doganisto. Turnante sin al la virino, li petis :

- Ĉu vi ne devos iri al la butiko, Melia ?
- Ne.
- Nu. Iru do por aĉeti litron da bier’ !

Kaj Melia foriris. Fernando denove turnis sian longan malgrasan vizaĝon al Lurĵo.

« Nu, li diris, ni ’stas solaj nun. Pri kio temas ? »

Lurĵo, kiu ĵus finmanĝis sian supon, flanken ŝovis la teleron, formovis sian seĝon el la tablo, kaj turnante sin al Fernando, fronte rigardis lin kaj severe anoncis :

- Nu, knabego, mi ne volas perdi mian tempon. Mi scias pri via ŝakrado...
- Ĉu ŝakrad’..?

Fernando paliĝis. Sub liaj malgrasaj vangoj vidiĝis kontrahiĝo de la makzelmuskoloj. Kaj la falto de liaj naztruoj premiĝis, blankiĝis. Li tamen regis sian emocion kaj demandis :

- Kia ŝakrad’ ? Mi ne komprenas.
- Ne estu do ansero, krude respondis Lurĵo. Fraŭdul’ vi estas, amiko ! Ne indas nei ! Nur sufiĉas al mi traserĉi vian domon, kaj vi estos kaptita.
- Ne ’stas vere, denove neis Fernando sen memfido.

---------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------