Ĉapitro 6 / 2

- Ĉu glatas ĉio en la polico? demandis la fraŭdulo.
- Jes. Kaj pri la tabaknegoco?
- Ankaŭ glate. Tiu diabla Lurĵo! Li ankoraŭ ne sukcesis min kapti!

Ĉiuj ne povis ne ridi, Lurĵo la unua. Tiu serĉulo Cezaro scipovis amuze paroli pri la aferoj. Kaj Lurĵo definitive forĵetis sian maskon : li mendis ĝeneralan trinkregalon, kaj enmiksiĝis en la konversacion sen plua rezerviĝemo. Tie oni estis inter amikoj ; nun la batalo ĉesis ; ĝi povus ja morgaŭ rekomenciĝi.
De sia sidloko, Ĵermena ŝtelrigardis Lurĵon. Ŝi estis tuj kontraŭ la ŝultro de Silvano; tie ŝi ripozis, en feliĉa malvigleco. Kaj ŝajnis al ŝi agrable rigardi tiun belan viron. Ŝi trovis lin belega. Eliĝis el li impreso de forteco kaj certeco, kiu trafis la junan virinon. El la malproksimaj ŝlimaj tempoj de sia aventura vivo, ŝi konservis tiun respekton por la fortikeco de la muskoloj. Kontraŭ ŝia volo, fortika viro samtempe timigis kaj allogis ŝin. Antaŭ li, Ĵermena sin sentis senrezista. Ŝi komprenis, ke ŝi povus lin nur obei kaj sekvi obeeme, se li iam antaŭflarus tion, kio okazas en ŝi.

Ankaŭ Lurĵo rigardis Ĵermenan de tempo al tempo. Tutcerte, ŝi plaĉis al li. Ŝatante la virinojn, li havis de tiaj situacioj jam longan sperton. Eĉ ne trifoje lia rigardo krucis tiun de Ĵermena : li komprenis jam, ke ŝi iel interesiĝas pri li. Tio donis al li aplombon por pli laŭte paroli, diri spritaĵojn; li impresis ĉiujn per la klareco de siaj asertoj. Li aspektis kiel memcerta viro, sciante kion li diris kaj volis. Ĉiuj, Ĵermena la unua, admire aŭskultis lin. Iafoje, li turnis sin al la juna virino, parolante rigardis ŝin tiel insiste, ke Ĵermena havis la impreson, ke li parolas nur por ŝi sola. Tio emociis ŝin. Ŝi deturnis siajn okulojn, kaj tuj kiam li ne plu rigardis ŝin, ŝi refoje direktis ilin al li. Kiam iliaj rigardoj kruciĝis, ŝi havis rapidan palpebrumon, kiun Lurĵo rimarkis. Tiel pli ekscitite, li montriĝis malavara kaj pagis pliajn rondregalojn. Obtuze en li kreskis malamikeco kontraŭ Silvano. Li ekzamenis la fraŭdulon per rapidaj ŝtelrigardoj. Scipovante rapide opinii pri la homoj, li ekkoleris ĉar li ne sukcesis malkovri iun ajn malfortan flankon, iun ajn fizikan malperfektaĵon ĉe la eks-boksisto. Li devis konsenti, ke tiu viro estas belstatura, kun larĝa torso kaj ne tro pezaj membroj, fleksebla malgraŭ la forteco de lia muskolaro. Bela batalbesto nekontesteble li estis.

Dum li parolis, Lurĵo ne perdis sian sagacecon, sian profesian zorgon. Ĉe ĉiu interveno de Silvano en la konversacio, Lurĵo aŭskultis, analizis ĉiujn liajn parolojn, klopodis eltrovi indicon, kiu ekmalkaŝu la profesion de tiu, kiun li kontraŭvole jam ekrigardis kiel rivalon. Kaj li koleris, ĉar nenion suspektindan li malkovris en la lakona sinteno de Silvano. Tamen, en ĉi tiu li sentis singardemon kaj nenormalan deteniĝemon. Incitite, malkontente, li povis nur imagi al si, ke tiu ulo muskola kaj robusta ne estus facile venkita per ruzo.

S-ino Johanino estis foririnta en la salonon, kie tiuj sinjoroj policistoj estis ja tro bruemaj. Ili fariĝis malprudentaj ĉar oni povis aŭdi ilin ekstere. S-ro Henriko estis parolanta kun Julio kaj Cezaro. Tiu ĉi lasta, mokeme, ŝatis ŝerci pri tiuj policanoj kaj doganistoj, kun kiuj, ĉi-foje, li povis interparoli egalnivele; li rememorigis la pasintan aferon, la batalon inter Silvano kaj la doganistoj. Tiu evento jam estigis multajn komentojn. La doganistoj, malfieraj pro sia rolo, ĝin zorge prisilentis, temante mallaŭdon de siaj estroj. Sed la "akcizulo" estis malpli silentema. Kaj nun la doganistoj multe donintus por purigi tiun ardan ofendon, kiun nekonatulo altrudis al ili.

- Nu, diris Cezaro, fortikuloj vi estas en la polico kaj dogano, tion oni vidis! Tri homoj kontraŭ unu, ne eblis venki!
- Unue, replikis Julio, malkontente, mi ne ĉeestis, kaj mi ne lasintus min bati tiamaniere.
- Vi farintus kiel la aliaj. Oni konas vin. Vi ĉiuj estas kuraĝaj en la policejo, precipe kiam vi estas deko por draŝi unu kompatindan ulon. Sed unu homo kontraŭ alia... Ĉu ne, Silvano?
- Estas vere, kurtvorte diris Silvano.
Kaj li silentis. Ne plaĉis al li paroli pri tio antaŭ Lurĵo. Cezaro estis nesingardema, li opiniis.
- Vi ja bone scias, diris Julio, ke en la policejo mi draŝas nur malofte.
- Vi, ne ...
- Kaj ankaŭ, ke mi neniam retroiras antaŭ unu homo; pruvo estas, ke kelkfoje ni ambaŭ trejnas. Ĉu mi timas vin tiam?
- Ne, refoje respondis Cezaro, sed Silvanon vi timas.
- Jes ja, Julio senhonte konfesis, sed li estas tro peza por mi; ne estas malhonoro.
- Kial vi parolas pri tio? malkontente reagis Silvano. Oni ne estas ĉi tie por paroli pri bataloj.
- Kompreneble, sed temas pri tiu pasinta afero. Se estintus ulo kiel Silvano, imagu, kion vi farintus, Julio?
- Kaj vi mem?
- Mi lasintus lin foriri.
- Do ankaŭ mi. Vi vidas ja, ke vi ne estas pli ruze lerta ol aliulo.
Venkite, Cezaro ĉesis argumenti.

Tiam enmiksiĝis Lurĵo. Tiu tuta konversado, kiu nur strebis senkontestan akcepton de la escepta fortikeco de Silvano, incitis la doganiston. Li ne suspektis la rolon de Silvano en la pasinta afero, sed li ŝatintus, ke la viro fieriĝu kaj montru sian forton, por malmilde ridindigi lin poste. Bedaŭrinde, Silvano ne kontraŭstaris, daŭre restis indiferenta pri la debato, kaj per sia sinteno ŝajnis nur mallaŭdi la kamaradon, kiu okazigis la konversadon rilate al tiu riskplena temo.

Tiam decidiĝis Lurĵo mem ataki.


----------------------------------------------DAŬRIGOTA ---------------------------------------