Ĉapitro 6( 3/3)

Tiam decidiĝis Lurĵo mem ataki.
- Nu, li diris, vi povas ja fanfaroni, Julio, sed mi ne komprenas, ke tri homoj lasis sin bati per unu sola. Jam aliajn fortikulojn mi mem kontraŭstaris!
- Vi pravas, akordiĝeme diris Silvano, homo estas nur homo.
- Jes, rebatis Cezaro, sed iuj estas dikuloj kaj aliaj malgranduloj. Mi volas diri, ke, de tempo al tempo, la doganistoj eltrovas sian mastron. Estas bona leciono por ili!
- Sian mastron ĉiu eltrovas iam, rimarkigis Julio.
- Tamen, diris Lurĵo, mi ne ofte eltrovis lin.
Kontraŭvole, li rigardis Silvanon, kaj lia rigardo pli malboniĝis.
Malrespekte rideksplodis Cezaro :
- Tamen ekzistas iuj, li diris kun incitega rido, apud kiuj la dika Lurĵo tute ne estas tiom granda!
- Ĉu eble vi mem?
- Ne mi, malgraŭ ke, iam, se mi ne ŝatintus la virinojn... Sed ja tiu ĉi!
Kaj li montris Silvanon en la angulo, kie li sidis.
- Nu, sufiĉas! Sufiĉas, Cezaro! diris Silvano.
Lurĵo arogante rigardis Silvanon.
- Amiko, vi ne sukcesus min ĵeti teren.
- Eble, flegme respondis Silvano.
Sed Julio mem proteste ekkriis:
- Vi ne scias, kion vi diras, Lurĵo!
- Jes ja, asertis la doganisto.
- Nu, provu do, spiteme diris Cezaro.
- Sufiĉas nun, Cezaro, pludiris Silvano.
Sed Lurĵo intervenis:
- Ne estas mi, kiu malkuraĝas, kamarado. Fronte al iu ajn, neniam mi cedis.
Silvano komprenis, ke tiun interbatalon li ne povos eviti. Iom pala, li stariĝis:
- Ĉu batalon vi deziras, kamarado? Eksciu, ke mi ne timas ĝin.
- Tia vi ne aspektas.
Silvano ne degnis repliki.
- Kion vi volas? Luktadon aŭ piedbatolukton? Bokson mi ne volas. Oni ne eltrovus boksgantojn ĉi tie, kaj mia edzino ne plu volas, ke oni difektu al mi la vizaĝon.
- Luktadon do, elektis Lurĵo. Sentrompe, ĉu?
- Kompreneble. Kiam la unua el ni ŝultren tertuŝos, tiam estos la fino de la batalo.
Kutimiĝinta al tiaj moroj, S-ro Henriko deprenis de la ĉambro ties tablon kaj seĝojn. Julio alvokis la policistojn, kiuj estis en la salono. Unu el ili sin proponis kiel arbitracianton. Kaj la du viroj ekmalvestiĝis, aperis senveste, gardante nur la pantalonon zontenitan. Lurĵo, pli dika, estis ankaŭ pli peza, ronda kiel bovo, kun mamoj kvazaŭ virinaj. Silvano, kun larĝa brusto kaj longaj nervaj brakoj malgrasaj, havis pli maldikajn koksojn. Plie, li estis pli svelta.
Ĉirkaŭ ili formiĝis cirklo. Por ĉiuj tiuj homoj, reĝis muskolforto. Kaj la vigleco de ambaŭ luktontoj, ilia impona aspekto, estigis admiron.
Ĵermena, sidanta sur sia seĝo, ankaŭ rigardis, sen pli emociiĝi. Tute ne estis la unua fojo, kiam ŝi vidis Silvanon interbatali, ĉu en amika batalo aŭ ne.
Eksilentiĝis.
La arbitracianto rigardis sian brakhorloĝon.
" Ek !" li ordonis.
Lurĵo ne moviĝis. Firme starante sur siaj fortaj kruroj, masiva, kun la manoj malfermitaj por tuj ekkapti, li atendis. Li sciis, ke se li sukcesos ĉirkaŭpremi Silvanon sub la ripoj, li gajnos. Neniu eltenis la teruran premsufokantan fortegon de liaj herkulaj brakoj.
Sed la taktiko de lia kontraŭulo senaplombigis lin. Silvano estis kliniĝinta; li malfermis la brakojn; kun la kapo mallevita, li impetis al Lurĵo. Instinkte, la doganisto sin klinis antaŭen, malmoligis la abdomenajn muskolojn por elteni la ekfrapon. Kaj li provis manpremi la kontraŭulon. Sed Silvano, la dorso rondigata, la kapo sub la maldekstra brako de la aliulo, prezentis al li neniun manteneblon. Li etendis la brakon, ĉirkaŭtalie kaptis Lurĵon, lin levis el la planko, nerezisteble. Lurĵo volis streĉiĝi. Estis tro malfrue. Silvano lasis sin ekfali sur lin. Kaj sub sia kontraŭulo, Lurĵo surdorsen falis, peze pro siaj naŭdek sep kilogramoj.

Ekis elkriego.
- Nu, jen farita, jam restarante diris Silvano, kiu brue spiregis.
- Sen ia kontestado, konstatis la arbitracianto; estis sentrompa batalo.
Malfacile, Lurĵo siavice restariĝis. Li sentis sin tute ŝanceliĝanta, post tiu peza falo. Li ŝatintus rekomenci sed sentis sin kvazaŭ disartikigita, sen ajna forto. Li bezonus ripozi tri aŭ kvar tagojn, antaŭ ol retrovi sian ekvilibron.
Ambaŭ luktintoj revestiĝis. Cezaro ĝojegis, proponis nekredeblajn vetojn al la policianoj, kiuj estis iom elrevigitaj, pro ke la batalo tiel rapide finiĝis.
"Pardoneme," diris Silvano etendante sian manon al Lurĵo, antaŭ ol foriri. Ili manpremis.
" Pardoneme," diris Lurĵo.
Sed lia rigardo evitis tiun de lia venkinto.

Cezaro kaj Silvano eliris, repreninte siajn biciklojn el la koridoro, malantaŭ la trinkejo. Kaj piedirante, tenante siajn biciklojn per la stirilo, ili foriris kune kun Ĵermena. Superekscitita, Cezaro senĉese plukomentis. Zorgema, Silvano daŭre silentis. Rekonkerita, Ĵermena ameme sin premis kontraŭ sia viro, esplorante la timindan mallumon de la stratoj ĉirkaŭ si.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA --------------------------------------------

Mia tradukaĵo de la franca romano:
"La Maison dans la Dune" far Maxence Van der Meersch.