Kompreneble mi ne kontentiĝis per tio.

En la unua kaj tria subetaĝoj mi funkciigis du klappordojn kun pivota sistemo tute ne konata de la maŝinistoj, kiuj uzas nur horizontale moveblajn klappordojn.

Fine, bone konante la aferon, mi diru al la leganto:
"Iam vizitu la Operejon kaj petu, ke oni lasu vin trankvile promeni sen iu stulta ĉiĉerono ; eniru en la loĝion n° 5 kaj frapu la grandegan kolonon, kiu apartigas la loĝion de l'antaŭscenejo ; batu ĝin per via kano aŭ pugno kaj … kapnivele aŭskultu : la kolono resonas !

Tial ne miru, ke iam en ĝi sonis la voĉo de l' Fantomo ; en tiu kolono estas sufiĉe da loko por du homoj.
Se vi miras, ke neniu retrorigardis al tiu kolono kiam okazis la strangaĵoj en la loĝio n°5, ne forgesu, ke ĝi aspektas kiel kompakta marmoro.
Krom tio la enfermita voĉo ŝajne venis el la kontraŭa flanko (ĉar la ventroparolanta fantomo laŭvole aldirektis sian voĉon).

La kolono estis ellaborita, zorge priskulptita per la ĉizilo de l' artisto. Mi ne malesperas iam eltrovi la parton de la skultaĵo, kiu devis laŭvole sin levi aŭ mallevi por lasi liberan kaj misteran pasejon al la korespondaĵo de l' Fantomo kun sinjorino Giry kaj al liaj donacoj.

Certe ĉio, kion mi vidis, sentis kaj tuŝesploris, estas nenio kompare kun tio, kion estaĵo tiel fabela kaj monstra kiel Erik kreis en la mistero de tia konstruaĵo kia estas la Operejo.

Sed ĉiujn tiujn eltrovaĵojn mi volonte donus kontraŭ tiu, kiun mi faris antaŭ la administranto mem en la oficejo de l' direktoro :
Je kelkaj centimetroj de lia brakseĝo troviĝis klappordo, tiel longa kiel pargetero kaj ne pli longa ol antaŭbrako… klappordo, kiu fermiĝis kiel kovrilo de skatolo… klappordo, el kiu mi imagas manon eliri kaj lerte "labori" en la poŝo de trenanta frako…

Tra tie malaperis la kvardek mil frankoj !... Ankaŭ tra tie ili revenis, danke al iu truko…

Kiam mi parolis pri tio al la Perso, mi diris kun komprenebla emocio:
" Ĉar tiuj kvardek mil frankoj revenis, Erik simple amuziĝis ŝercante per sia klaŭzaro, ĉu ne… ?"

Li respondis :

"Ne kredu tion !… Erik bezonis monon.
Ĉar li opiniis sin ekster la homaro, lin ne ĝenis lia konscienco. Li uzis la eksterordinarajn talentojn de lerteco kaj imagpovo – kiujn li ricevis de la naturo kiel kompenso pro la terura malbeleco, kiun ĝi donis al li – por ekspluati la homojn ; kaj tio kelkfoje per la plej artista maniero en la mondo, ĉar la truko ofte multe valoris.

Se li memvole redonis la kvardek mil frankojn al sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin, tio okazis ĉar tiam li ne plu bezonis tiun monon !
Li jam rezignis pri sia edziĝo kun Kristina Daae.
Li jam rezignis pri ĉio, kio okazas sur la tero."

Laŭ la Perso, Erik devenis de iu urbeto proksime al Rueno.
Li estis la filo de entreprenisto por domkonstruado.
Baldaŭ li fuĝis el la patra hejmo, kie lia malbeleco kaŭzis hororon kaj timegon al la gepatroj.

Dum kelka tempo li elmontris sin en foiroj, kie lia impresario prezentis lin kiel "vivantan mortulon".
Li devis traveturi Eŭropon de foiro al foiro kaj kompletigi sian strangan edukadon de artisto kaj iluziisto ĉe la fonto mem de l' magio, ĉe la bohemianoj.

Longa periodo de la vivo de Erik estas sufiĉe malklara.
Oni retrovas lin en la foiro de Niĵnij Novgorod, kie li aperis en sia glora malbeleco. Jam li kantis kiel neniu ajn en la mondo. Li ventroparolis kaj praktikis mirindan ĵongladon, pri kiu ankoraŭ parolis la karavanoj laŭvoje de sia reveno al Azio.

Tiel lia renomo trairis la murojn de l' palaco Mazenderan, kie enuis la eta sultanino, favoratino de l' ŝaho*.
Iu komercisto de peltoj, kiu iris al Samarkando kaj revenis de Niĵnij Novgorod, rakontis pri la mirindaĵoj, kiujn li vidis sub la tendo de Erik.

Oni venigis la vendiston al la palaco kaj la daroga de Mazenderan devis lin pridemandi. Kaj la daroga estis komisiita ekserĉi lin.
Li revenigis lin en Persio, kie dum kelkaj monatoj – kiel oni diras en Eŭropo – tiu ĉi "faris la pluvon kaj belan veteron"**

Tiel li faris multajn abomenaĵojn, ĉar ŝajne li konis nek bonon nek malbonon.
Li kunlaboris en pluraj gravaj politikaj murdoj tiel trankvile kiel, per diablaj elpensoj, li batalis kontraŭ la emiro de Afganio, en konflikto kun la imperio.

La ŝaho amikiĝis kun li.
Tiam okazis la rozkoloraj horoj de Mazenderan, kiujn la rakonto de l' daroga iom priskribis al ni.

Ĉar Erik havis tre personajn ideojn pri arĥitekturo, kaj imagis palacon kiel iluziisto povas elpensi magian skatolon, la ŝaho petis de li tian konstruaĵon.
Tion li sukcese faris kaj laŭdire ĝi estis tiel genia, ke Lia Moŝto povis ĉien promeni nevidate kaj malaperi per neeltrovebla artifika rimedo.

Kiam la ŝaho fariĝis la mastro de tia juvelo, same kiel faris iu caro al la genia arĥitekto de l' preĝejo sur la Ruĝa Placo de Moskvo, li ordonis, ke oni krevu la orajn okulojn de Erik.
Sed li pripensis ke, eĉ blinda, Erik daŭre povos konstruigi tian nekredeblan domon por alia reganto ; krom tio, tiel longe kiel Erik vivos, iu konos la sekreton de l' mirinda palaco.

Estis decidita la mortigo de Erik kaj de ĉiuj, kiuj laboris laŭ liaj ordonoj.

Tiun abomenindan ordonon devis plenumi la daroga de Mazenderan.
Erik jam faris al li komplezon kaj ofte ridigis lin. Donante la rimedojn por fuĝi, la daroga savis lin. Sed tiu sindona malforto preskaŭ kaŭzis lian morton.

Feliĉe por la daroga, ĉe la bordo de la Kaspia Maro oni trovis kadavron duone formanĝitan de marbirdoj. Ĝi aspektis kiel Erik ĉar iuj amikoj de l' daroga metis sur tiun korpon vestojn, kiuj jam apartenis al Erik mem.

La daroga estis libera kontraŭ la ekzilo, la perdo de sia favoro kaj de siaj posedaĵoj. Ĉar li devenis de reĝa raso, la persa regna kaso daŭre pagis etan pension de kelkcentoj da frankoj monate al la daroga ; tiam li rifuĝis en Parizo.

Rilate Erikon, li iris en Anatolion kaj al Konstantinopolo, kie li ekservis la sultanon.

Oni komprenos la servojn, kiujn li faris al la reganto turmentita de ĉiuj teruroj, kiam mi diros, ke Erik konstruis ĉiujn famajn klappordojn, sekretajn ĉambrojn kaj misterajn monŝrankojn, kiujn oni trovis en Yildiz-Kiosk post la lasta turka revolucio.

Ankaŭ Erik*** imagis krei aŭtomatojn vestitajn kiel la princo, kiuj aspektis kvazaŭ la princo mem. Tiuj aŭtomatoj kredigis, ke la estro de la kredantoj troviĝis vekita en iu loko dum li ripozis aliloke.

Kompreneble, la servon de l' sultano li devis forlasi pro la samaj kialoj, kiuj fuĝigis lin el Persio. Li sciis pri tro da aferoj.

Tiam, tre laca de sia monstra ekzistado aventura kaj nekredebla, li deziris vivi kiel ĉiuj.
Li fariĝis entreprenisto kiel normala entreprenisto, kiu konstruas domojn por iu ajn, per ordinaraj brikoj.
Li plenumis kelkajn laborkontraktojn koncerne la subkonstruaĵon de l' Operejo.

Kiam li troviĝis en la suba parto de tiom vasta teatro, refoje superis lia artista, fantazia kaj magia naturo.
Kaj ĉu li ne daŭre estis malbelega ?
Li revis konstrui al si domon nekonatan de l' resto de l' mondo, kiu kaŝos lin antaŭ la homa rigardo.

Oni scias kaj divenas la sekvon.
Pri ĝi temas laŭlonge de tiu nekredebla tamen vera aventuro.

Kompatinda malfeliĉa Erik ! Ĉu lin kompati ? Ĉu lin malbeni ?
Li volis nur esti kiel iu ajn ! Sed li estis tiel malbela !
Do sian genion li devis kaŝi aŭ uzi danke al trukoj ; kontraŭe, kun normala vizaĝo li estintus unu el la plej noblaj de la homa raso !

Lia koro povus enhavi la tutan mondan imperion, sed finfine li devis kontentiĝi per simpla kelo.
Fakte, oni kompatu la Fantomon de l' Operejo !

Malgraŭ liaj krimoj, mi preĝis sur lia korpo ; Dio havu ja kompaton !
Kial Dio kreiis tian malbelegan homon ?

Kompreneble mi certas, ke mi preĝis sur lia kadavro, tiun tagon kiam oni elprenis lin el la tero sur la loko mem, kie oni entombigis la vivantajn voĉojn ; estis ja lia skeleto.

Ne pro la malbeleco de lia kapo mi rekonis lin, ĉar tiom longe post la morto ĉiuj homoj estas malbelegaj, sed pro la ringo el oro, kiun li surhavis.
Kristina Daae certe venis meti ĝin sur lian fingron antaŭ lia entombigo, laŭ ŝia promeso.

La skeleto troviĝis tuj apud la eta fontano en tiu loko, kie unuafoje, kunprenante ŝin en la subetaĝojn de l' teatro, la Muzikanĝelo tenis en siaj tremantaj brakoj la svenintan Kristinan Daae.

Kaj nun, kio pri tiu skeleto ?

Oni tamen ne ĵetu ĝin en la komunan tombofoson ?…
Tion mi diras : la skeleto de l' Fantomo de l' Operejo oni konservu en la arĥivoj de la nacia Muzikakademio ; ĝi ne estas ordinara skeleto !



FINO

* Ŝaho : eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Caho

** "fari la pluvon kaj belan veteron" = ĉion estri. Esti la sola ĉefo, ĝui grandan influon (en la franca : "faire la pluie et le beau temps").

*** Noto de la verkisto : Intervjuo kun la bejo (*) Mohamed-Ali tuj post la eniro de l' trupoj de Saloniko en Konstantinopolon. De l' speciala korespondanto de "La Mateno".
(*) Bejo = Turka guberniestro.