OKA ĈAPITRO (2/2)

Al Silvano eblis elekti alian irvojon. Sed dekstren, li devus tre longe ĉirkaŭire bicikli por eviti alian suspektindan grupon, kiu baras la vojon al Fort-Ludviko. Kaj flanke de la stacidomo, maldekstren, ne estus eĉ aŭdacinde. Tie kiel formikoj svarmis doganistoj: li estus tuj arestita ĉar li tute ne povus fuĝi, meze de la tro densa trafiko. Li devos do nepre pasi antaŭ Lurĵo.

En tiuj malfacilaj situacioj, Silvano havis sian propran taktikon, kiu jam multfoje sukcesis. Ĝin li decidiĝis refoje elprovi. Li stariĝis trotuarrande, kaj sidante sur sia selo, kun unu piedo sur la pedalo, tutpreta por impeti, li atendis.

Ĉirkaŭ li pasis homoj : laboristoj, burĝoj, sinjorinoj kaj popolvirinoj. Ĉiuj kviete iris al siaj aferoj aŭ plezuroj, plentrankvile kaj plensekure. Neniu supozis, ke la viro, kiun oni preterpasas tie, kaj kiu ŝajnas tiel kvieta kiel iu ajn, fakte estas viro gvatata, persekutata, atendata, kaj ke lia simula indiferenteco fakte kaŝas internan preskaŭ dolorigan streĉon. Antaŭ li vice pasis aŭtomobiloj, luksaj veturiloj kaj motorpenantaj kamionoj. Nenio el tio taŭgis al Silvano. Tiuj veturiloj iris aŭ tro rapide aŭ tro malrapide. Li plu atendis. Al li taŭgis tiaj kamionetoj, kiajn ofte stiras biervendistoj, «Ford» aŭ «Chevrolet», malpezaj kaj rapidaj veturiloj, kiuj ruliĝas proksimume po kvardek kilometroj hore. Malantaŭ tiaj aŭtoj, Silvano povos rapidege bicikli kaj trapasi la baraĵon.

Li finfine ekvidis, elvenanta el la strato Alberto la Unua, la veturilon, kiun li esperis: kamioneton «Latil», kies kesto estis plenplena de karbo. Ĝi preterpasante preskaŭ tuŝis lin. Malantaŭ ĝi, li impetis, pedalante plenforte. Li reatingis ĝin kaj nur kontentiĝis daŭrigi sian rapidon, helpata kaj kuntirata per la aspirado de la aermoviĝo. Tiel li fulmrapide biciklis antaŭ la nazo de Lurĵo. Li aŭdis fajfilosignalon sed ne rigardis returne; plej rapide li rajdis malantaŭ la ŝarĝaŭto.

- Ĉu vi vidis, Désiré? demandis la « negro » apud Lurĵo.
- Ek ni iru, diris Lurĵo : tuj surbiciklen, rapidu!
Ambaŭ viroj surbicikliĝis kaj impetis post la kamiono.

Sed la veturilo rapidegis. Oni bezonis rajdi po kvindek kilometroj hore por reatingi ĝin. La kolego de Lurĵo, malpli fortika, restis malantaŭe, komence je unu metro, poste je du. Li finfine estis postlasita. Ankaŭ Lurĵo estis forlasonta tiun predon, kiu povus fine prezenti neniun intereson, kiam Silvano, pensante ne esti postkurata, turnis la kapon por rigardi malantaŭ si. Necerta, Lurĵo kredis, ke li ĵus rekonis la viron, kun kiu li interbatalis. Tio multe vigligis lin. Li volis certiĝi. Tiam li furioze klopodegis, li kurbiĝis sur sia maŝino, plenpremis la pedalojn per sia tuta pezo.

Fortikulo estis tiu Lurĵo. Iom post iom malgrandiĝis la interspaco, kiu apartigis lin de la kamioneto. Je dudek metroj, li duonrelevis sin, unumane tenis sian stirilon, kaj, per fingroj en la buŝo refoje fajfis. Antaŭ li, la viro pli kliniĝis sur sian bicikloframon, ne plu rigardis returne. Kaj Lurĵo malakcelis, iom malprogresis. Sed li furioziĝis. Li estis konvinkata, ke Silvanon li postkuras. Post momento, tiom proksime, li ja rekonis lin. Kaj kial do la viro ne haltis, ne turnis sin posten? Kulpulo li sendube estis.

Dŭm ankoraŭ du minutoj, buliĝante, kun la premitaj makzeloj, la manoj streĉitaj sur la stirilo, Lurĵo puŝegis sur la pedalojn kvazaŭ li volus ilin dispremi. Li ne progresis, nur sukcesis konservi la interspacon.

Tro neegala estis la lukto. Silvano, kuntrenata, aspirata de la aerkirlo de tiu kamioneto, devis nur pedali regule, senpene, senlace. Li eĉ delasis la mantenilojn de la stirilo, kies supraĵon li tenis unumane, kaj rektiĝis por ripozigi sian dorson. Malgraŭ sia energio, Lurĵo perdis kuraĝon. Li tro strebis. Lia klopodo estis tia, kia oni ne longe povas daŭrigi. Li sentis, ke purpuriĝis lia vizaĝo. Ŝvito laŭfluis lian dorson. Por venki la ventoreziston li bezonis ege peni. Tiam li malakcelis kaj vidis Silvanon malaperi post la ŝarĝaŭto, sur la vojo al Kalezo.

Lurĵo returneniris. Li debicikliĝis, kaj por ripozi, piedirante revenis al sia kamarado. Sed li certiĝos, li nepre eksciu per ia ajn maniero, kiu estas kaj kion faras la edzo de Ĵermena.
- Vi ne kaptis lin, ĉu? demandis lia kamarado.
- Ne. Sed tio baldaŭ ja okazos... Ĉu nenio nova, ĉi tie?.. Nu, bone.
Sub la pluvo, Lurĵo ĝibigis sian larĝan dorson. Apogata sur sia biciklo, persisteme, obstine, li senlace daŭrigis sian senfinan gardostaradon fronte al la suspektinda trinkejo.

------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------