OKA ĈAPITRO (1/2)


Por honestulo, kiu plentrankvile, nepensante pri malbono, promenas surstrate, tiu loko estas esence kvieta kaj sekura. Ĝi povas prezenti agrablajn diversaĵojn, proponi amuzajn aŭ dramajn spektaklojn, sed oni ĝenerale ne iras tien por eltrovi malbanalecon aŭ romanecon. Ĝi estas ĉies propraĵo, kie ĉiu sentas sin hejme, kie ĉiu okupiĝas sen ia alarmo.

Sed por Silvano, la strato estis batalkampo.

Tion li ankoraŭ diris al si tiumatene, forbiciklante, sub densa kaj malvarma pluvo, por liveri sian tabakon. Li sin "tegis", kiel diris la fraŭdantoj. Tra la aperturo de sia ĉemizo, li estis enŝovinta kaj bonorde vertikale metinta du vicojn de ok tabakpaketoj. Kvar kilogramojn li tiele kunportis sur sia haŭto. Por kovri la tuton, li butonis larĝan veŝton kaj surmetis sian puloveron el malfajna lano. Kun sia veŝto forte premita sur la tuto, ŝajnis, ke li transportas nenion. Oni rimarkus pli facile lian ventrodikeceton.

Sian tabakon li liveru en Mardiko*. Tiucele li nepre devis trabicikli Dunkirkon. Antaŭ ol eniri la urbon, li unue debicikliĝis por urinsimuli ĉe palisaro, kaj, de tie, observis la akcizejon, atendante taŭgan okazon.

Ĝi ne malfruis. Longa vico da aŭtomobiloj estis ĵus transpasintaj; la oficisto reiris en sian dometon por iom ŝirmi sin kontraŭ la pluvo. Tuj Silvano surseliĝis, impete pedalis, kaj rapidegis kiel sago preter la dometon.
Jen la unua obstaklo venkita !

Poste, kun la manoj supre de la stirilo, Silvano senhaste rajdis longan momenton, rigardante dekstren kaj maldekstren, aspektante gapvagi. Tamen, nenio eskapis al liaj okuloj; li bone vidis du virojn vestitajn per eluzitaj pluvmanteloj, kun la kruroj en gamaŝoj*. Ambaŭ atendis ion, sin apogante sur la framo de la biciklo, kiun ĉiu tenis malantaŭ si.

Pro singardemo, Silvano elektis ĉirkaŭvojon, laŭirante alian straton. Dum li rajdis en la urbocentro, apud la stacidomo, estus facile fuĝi. Li povus senpene enŝovi sin en la stratlabirinton kaj devojigi siajn postkurantojn. Tiele li evitis du pliajn lokojn kun «negroj». Jam de la stratkomenco, li kapablis rekoni ilin. Familian similecon li trovis en ili, pro iliaj pluvmanteloj, gamaŝoj* kaj kaskedoj aŭ molaj ĉapeloj. Ĉiuj sammaniere starigis sian biciklon malantaŭ si, apogis sin duonsidante sur la framstango, kaj atendis, ĉiam ĉe la angulo de du stratoj. Ili levis la nazon, serĉante, ŝajne, numeron de iu domo. Tiam Silvano ĉirkaŭvojiris kaj evitis la baraĵon elektante alian straton.

Tiel li bicikladis sur pluraj ĉirkaŭvojoj, laŭ la strato Marŝalo Foch, la strato Jean-Bart kaj la placo Johanino d'Arko. Finfine li revenis sur la straton de Parizo, kiun li devis sekvi de komenco ĝis fino por trairi la urbon. Ĉe la enirejo de la ĉefvojo, li refoje haltis sur la ponto, kaj, antaŭ ol bicikli plu, li longe ekzamenis la situacion. Tiam, tre malproksime, sur la vojkruciĝo ĉe la Lille-strato, li rekonis Lurĵon, kiu atendis kun alia «negro».

Silvano ne povis erari. Por diveni tiajn ulojn, li havis neeraripovan antaŭflaron. Je la unua rigardo, jam lin trafis la masiva silueto de Lurĵo; sendube li rekonis lin.
Lurĵo staris tie jam ekde tagiĝo. De pluraj tagoj, li venis posteniĝi en tiu loko, ĉar oni atentigis lin pri suspektinda kontraŭleĝa komerco per bicikloj aŭ aŭtomobiloj en la ĉirkaŭaĵoj de granda kabaredo, kiun li obstine prigardis kiel farus buldogo.

Seninterrompe de matene ĝis vespere, li ĉeestis tiun spionadejon. Li tagmanĝis per sandviĉo, kiun lia kamarado iris aĉeti por li. Stoike, li lasis sin trasorbigi de la pluvo. Malseka, frostiĝinta, ĝismorte tedigita, li tamen arde persistis. Li koleris ĉar verŝajne nur fabelojn li aŭskultis; li tute ne konsentis, ke oni povus trompi lin tiagrade. Je la malespero de sia kamarado, li jam maltrafis bonajn okazojn – estintus interese sekvi suspektindajn ulojn por ekscii kien ili iras, kio ili enhavas en sia pakaĵo. Daŭre li obstinis : tiun lokon li forlasos nur kiam lia certeco iĝos definitiva.

Nun, je tricent metroj de tie, ankaŭ Silvano gvatis lin. Kelkajn minutojn li atendis. Kaj ne ekvidante ian movon, li sciis, ke Lurĵo esplorrigardas.

*Mardyck : vilaĝo tuj apud Dunkirko.
*Gamaŝo : senplanda piedvesto, uzata por ŝirmi la supron de la ŝuo kaj la malsupran parton de la kruro.

.................................................DAŬRIGOTA.........................................................