SEPA ĈAPITRO (2/2)

- Ĉu vi ofte venas en la ĉirkaŭaĵon? reparolis la onklino.
- Tre ofte. Eksciu, ke mi komercas. Kaj tio ripozigas min, kiam mi iom promenadas tra la kamparo. Sed neniam mi trafis iun lokon tiom kuriozan kiom tiu ĉi.
- Dimanĉe venas pliaj homoj.
- Por mi tio ne estas avantaĝo. Tia ĝi pli plaĉas al mi.
- Mia onklino senĉese plendas, ĉar ĉi tie estas tro kviete, interparolis Paskalina. Vidu ja, onjo mia, ke mi pravas preferi semajntagojn.
- Ha! Sinjoro, diris la oldulino, se vi ŝatas kvieton, vi estos la amiko de Paskalina. Ŝi asertas, ke ĉiuj klientoj estas tedaj...
- Almenaŭ, ŝi ne flatas la homojn.
- Ha! Pardonon, sed mi bezonas aldoni, ke vi ankoraŭ ne estas unu el miaj klientoj.
- Des pli bone !
- Estas vere. Ili nur venas ĉi tien por elpaki sian instrumentaron, sian logaĵon, kaj mi ne scias kion ajn. Pro siaj malbenitaj fiŝoj, ili forgesas ĉiujn.
- Mi havas ja bonan ŝancon ne esti fiŝkaptanto.
- Ho jes! Jam delonge, mi lasintus vin kun viaj fiŝfadenoj kaj hoketoj. Vi, almenaŭ vi scias pri kio paroli; oni ne enuas kun vi. Ili timas movi siajn lipojn. Laŭdire, tio timigas la fiŝojn !
- Devas esti terure por vi, ĉu?
- Jes ja, naive diris Paskalina.

Sed el la fundo de la ĝardeno iu alvokis:
« Henrieta! Henrieta! »

- Nu, diris la onklino. Li ankoraŭfoje perdiĝis.
Ŝi rapidegis al la ĝardeno per neatendita vigleco.
- Kiu refoje perdiĝis? mire demandis Silvano.
- Mia onklo. Li estas ja tre maljuna. De tempo al tempo, li perdiĝas. Liaj okuloj estas eluzitaj kaj li ne plu bone aŭdas.

Silvano karesis Ĵimon, kiu buliĝis sur liaj genuoj. Li dolĉe prenis ĝin korpomeze, sidigis ĝin sur la seĝo antaŭ li kaj levis ĝiajn antaŭajn piedojn. Ĵim sin lasis subfali. Silvano pacience rekomencis, juste alternante sukerpecetojn kaj frapetetojn. Post kvin minutoj, Ĵim ŝajnis neprecize kompreni, kion oni volas encerbigi al ĝi, kaj, kun nediskutebla bonvolo, ĝi klopodis sin teni pli-malpli bone sur sia postaĵo.

- Sufiĉas por hodiaŭ, diris tiam Silvano. De tia laboro, oni ne devas lin mallogi.
- Neniam mi havus tiom da pacienco, ekkriis Paskalina.
- Li lernos ja multajn aliajn trukojn, se vi bonvolas.

La onklino revenis. Je ŝia brako sin apogis granda oldulo, apud kiu ŝi aspektis tute malgranda. Tio ne malhelpis la onklinon admoni lin vigle, kolereme svingante sian manon por plifortigi la energion de siaj paroloj. La olda viro, sen emociiĝi, pluiris kun mieno de iu, kiu kutimas al tiaj aferoj. Kvankam kurbadorsa, li estis ankoraŭ tiel granda kiel Silvano. Esceptan viglecon li certe iam havis; tion asertis liaj ŝultrolarĝo kaj brakodikeco. Lia dika kapo aspektis pezigita pro densa blanka hararo kaj distaŭzita barbo, kiu krispiĝis sur liaj vangoj. Silvano, kiu nur duonekvidis lin en la ĝardeno, lin admiris. Li havis grandan rektan nazon, larĝan karnodikan buŝon daŭre ruĝegan malgraŭ lia aĝo, kaj helbluajn okulojn kun senluma rigardo. Li faris impreson de saĝo, el biblia graveco. Nur kiam li alvenis tuj apud Silvano, li ŝajnis ekvidi lin.
" Saluton! Saluton! ", li diris.

Kaj li pasis, lasante sin kuntreni de sia edzino, kiu plugestadis, kaj diris, ke li estas pli senpripensa ol infano, ke oni ne plu povas lasi lin sola sen ke li farus stultaĵojn, ke ĉiutage ŝi senĉese devas prigardi lin, ke ŝi freneziĝas...

" Jes, edzino mia. Jes, edzino mia, " nur ripetis la oldulo, kun la sereneco de olda filozofo.
Kaj ili malaperis en la gastejon.

- Li estas belega, ĉu ne? demandis Paskalina
- Jes ja, sincere diris Silvano, belega!
- Vi vidos, kiam vi bone konos lin. Preskaŭ neniam li parolas, sed ĉio, kion li diras, estas aŭdinda.
- Ĉu via onklino koleras?
- Tute ne. Sed ŝi ne havas multe da pacienco, do ŝi kelkfoje taŭzas lin iomete. Ŝi enuas; tio estas ŝia sola distraĵo.


Ŝi ridis dirante tion. Kaj Silvano forgesis la sencon de ŝiaj paroloj, ne plu aŭskultis ŝin, nur pensis rigardi ŝin ridantan.
- Feliĉe, li fajfas pri tio, ŝi pludiris; li daŭre sekvas siajn ideojn.
- Ŝi ne volas, ke li iru en la ĝardenon, ĉu?
- Ne. Ŝi timas, ke li falus. Sed li ŝatas ĝardenumi. Li estas trista, ĉar li ne plu povas labori; li iras tien por levpreni ŝtonetojn, elradikigi herbaĉojn. Lin konsolas tio. Fakte, ili tamen amas unu la alian. Kiam ŝi estas malsana, li ne plu volas manĝi.
- Ĉu ili estas viaj solaj parencoj?
- Jes.
- Tamen ili estas maljunaj.
- Jes. Li estas la frato de mia avo.

Ŝi silentis. Per natura reago, ŝia intereso revenis al la juna viro: ŝi rigardis lin same kiel dum lia unua vizito, kun sincera scivolo, kiu ne aspektis malrespekta, ĉar ŝi lasis sin tralegebla kvazaŭ libro malfermata.
Silvano divenis sur tiu ŝanĝema vizaĝo ĉiujn pensojn, kiuj speguliĝis tie, kiuj pasis sur ĝiaj trajtoj kvietaj kvazaŭ ondoj sur trankvila akvo.

"Kaj kio pri vi?", ŝi deziris demandi, sed ne aŭdacis uzi tiun krudetan dirmanieron.
Li antaŭrespondis ŝian demandon.
"Ĉar mi komprenas, ke tio interesas vin, mi nomiĝas Silvano, li diris. Mi loĝas en Dunkirko, kie mi eĉ ne konas la feliĉon havi onklinon, kun kiu mi pasigus la tempon kverelante."
Paskalina refoje ridis.

-Vi estas amuza, kiam vi diras tion. Jes, mi demandis al mi, kiu vi estas. Kaj ĉu vi ofte tiel promenas?
- Relative ofte, jes.
- Do vi revenos ĉi tien, ĉu?
- Ĉu vi ŝatus, ke mi revenu?
- Ho, jes ja! diris Paskalina, sen ia ĝeno. Vi laŭvole estas ŝerca. Krome, por Ĵim estus bone iomete labori.

Tion ŝi diris tiel simple, ke oni ankoraŭ sentis en ŝi plenan infanspontanecon. Dormetis en ŝi virineco; estis neniu koketeco, neniu volo plaĉi, neniu malklara kaŝpenso en tiu deziro revidi Silvanon, naive vortigita. Silvano komprenis kaj tamen nenian vantemon li tiris el tio. Eble li esperintus pli. Sed eble li ankaŭ estintus elrevigita, se tio ne okazis tiel.

Ĉar ŝia naturo estis tia, Paskalina respondis per absoluta maniero al io, kion Silvano kunportis en si : ia deziro aŭ aspiro ekde sia junaĝo - ia idealo samtempe komplika kaj preciza, kiun la vivo estis repelinta, kunpreminta, sed ne sukcesis estingi aŭ detrui en li. Pro tia abrupta renkontiĝo kun ĝi, Silvano sin sentis samtempe feliĉa kaj malkvieta. Li timetis vidi ĝin estingiĝi. Li sentis timon, ke ĉio estas nur malica ruzo pli lerta ol la aliaj, ruzo de koketulino lerte regita. Tio, kion dezirintus aliulo, li timis ke tio okazus.

Sed la juna fraŭlino estis for de tiuj pripensoj. Por ŝi mem, ĉio estis klara, tiel simpla en realo kiel en ŝiaj paroloj. Ŝi eĉ ne suspektis tion, kio kirliĝis en la animo de la juna viro, dum li silentis.

Silvano stariĝis.
"Ĉifoje, mi estus ja feliĉa, ke mi povus pagi," li diris.

La domon li eniris kun tia plezuro, kiun oni sentas pro retrovi agrablajn memorojn. Li rekonis la vastan salonon freŝan kaj malhelan, la kamenon laŭ antikva modo kaj la fotelojn el tapeto. La maljuna onklino alvenis por ricevi la moneron de Silvano. Dume la onklo, enprofundiĝinta en sia fotelo el tapeto, senmova kun la okuloj duonfermitaj, ne forlasis sian kvietan pozon, tiun senfinan internan revadon, kiu estigas al maljuneco imponan majestecon.

Silvano eliris el la gastejo, promesinte al la maljuna virino reveni laŭ ŝia invito. Ĝis la lastaj arboj de la antaŭa vojego, la onklino kaj nevino akompanis lin. Kiam li malproksimiĝis, li daŭre vidis Paskalinan, kiu tre alte levis en siaj brakoj la petolan Ĵimon, por ke ĝi salutu sian edukanton per lastaj bojadoj.

.................................................DAŬRIGOTA......................................................