LA AŬTUNAJ MUŜOJ (1931)



Unua ĉapitro


Ŝi balancis la kapon kaj diris kiel antaŭe :
"Nu, adiaŭ Juroĉka… Bone zorgu pri via sanstato, karulo mia !…"

Kiel rapide pasis la tempo !… Kiam infano forironta en aŭtuno al la Moskva Liceo, tiel li venis en tiun ĉambron mem por adiaŭi ŝin.
Tio okazis antaŭ dek aŭ dek du jaroj…

Ŝi rigardis lian oficiran uniformon kun ia mirego, ia trista orgojlo.
"Ha ! Juroĉka, etulo mia, ŝajnas al mi, ke tio okazis hieraŭ…"

Ŝi silentis kaj faris lacan geston de l' mano.

De kvindek unu jaroj ŝi servis ĉe la familio Karin.
Ŝi iam estis la nutristino de Nikolao Aleksandroviĉ,* la patro de Jurij; ŝi edukis liajn gefratojn kaj poste liajn infanojn…
Ŝi ankoraŭ memoris pri Aleksandro Ciriloviĉ, mortigita dum la milito de Turkio en 1877, antaŭ tridek naŭ jaroj…
Kaj nun venis la vico de la etuloj Jurij kaj Cirilo, ke ankaŭ ili foriru al la milito…

Ŝi vespiris kaj faris krucosignon sur lian frunton.
"Iru, Dio vin protektos, karulo mia !"
"Nu jes ja, oldulino mia…"

Li ridetis rezignacie kun moka mieno.
Li havis dikan kaj freŝan vizaĝon de kamparano kaj ne similis la aliajn Karin.
Inter siaj etaj manoj li ekprenis tiujn de la maljuna virino, malmolajn kiel arboŝelo, preskaŭ nigrajn, kaj volis levi ilin al siaj lipoj.

Ŝi ruĝiĝis kaj subite retiris ilin.
"Ĉu vi estas freneza ? Ĉu mi aspektas kiel beleta junulino ? Iru nun, malsupreniru, Juroĉka ! Ili ankoraŭ dancas malsupre…"

"Adiaŭ, Njanjuŝka Tatjana Ivanovna" li diris per sia malrapida iom dorma voĉo kun ironiaj akcentoj, "adiaŭ. Mi alportos al vi silkan ŝalon el Berlino, se mi eniros tien, kio mirigus min. Ĝis tiam, el Moskvo mi sendos al vi grandan pecon da ŝtofo por la nova jaro."

Ŝi klopodis rideti, pinĉe plifermis la buŝon daŭre maldikan, sed premitan kaj enirantan, kvazaŭ ensorbitan de la maljunaj makzeloj.
Ŝi estis sepdekjaraĝa virino, kun fragila aspekto, de malalta staturo, kun vigla kaj ridetanta vizaĝo. Ŝia rigardo estis ankoraŭ kelkfoje akra kaj en aliaj momentoj laca kaj trankvila.

Ŝi skuis la kapon.
"Vi promesas multon kaj via frato similas al vi. Sed vi forgesos nin tie for. Nu, Dio nur bonvolu, ke ĉio baldaŭ finiĝos, ke vi ambaŭ revenos. Ĉu rapide finiĝos tiu malfeliĉo ?"
"Certe. Rapide kaj malbone !"
"Tiel oni ne ŝercu !" ŝi abrupte diris. "Ĉio kuŝas en la manoj de Dio."

Ŝi lasis lin kaj genuiĝis antaŭ la malfermita kofro.

"Vi povas diri al Platoŝa kaj Pjotr, ke ili supreniru preni la aferojn, kiam ili bonvolos. Ĉio estas preta. La peltaj manteloj kaj vojaĝkovriloj estas malsupre…Kiam vi foriros? Estas noktomezo."
"Tio sufiĉas, se ni troviĝos matene en Moskvo. La trajno forveturos morgaŭ je la dekunua."

Ŝi sopiris kaj balancis la kapon per sia kutima gesto.
"Ha ! Sinjoro Jesuo ! Kia trista Kristnasko !… "

Malsupre iu ludis rapidan kaj leĝeran valson per la piano. Aŭdiĝis la paŝoj de la dancantoj kaj la spronoj sur la malnovaj pargetoj.

Jurij mangestis.
"Adiaŭ, mi malsupreniras, Njanjuŝka!" *
"Iru, koro mia !"

Ŝi restis sola.
Ŝi faldis la vestojn dirante duonvoĉe :
"La botoj… La malnovaj tualetaĵoj… tiuj povas ankoraŭ utili dum militiro… Ĉu mi nenion forgesis ? La peltomanteloj estas malsupre…"

Same kiel tridek naŭ jarojn antaŭe, kiam foriris Aleksandro Ciriloviĉ, ŝi enpakis la uniformojn, tion ŝi bone memoris, je Dio !… La maljuna ĉambristino Agafia ankoraŭ vivis en tiu mondo… Tiam ŝi mem estis juna…
Ŝi fermis la okulojn, eligis profundan suspiron, malfacile restariĝis.

"Mi ja volus scii, kie troviĝas tiuj hundoj Platoŝka kaj Petka" ŝi grumblis.
"Dio pardonu min ! Hodiaŭ ili ĉiuj estas ebriaj !"

Ŝi ekprenis la ŝalon falintan teren, kovris siajn harojn kaj buŝon kaj malsupreniris.

La apartamento de la infanoj estis konstruita en la malnova parto de la domo.
Ĝi estis bela hejmo de nobla arĥitekturo kun granda greka frontono ornamita per kolonoj ; ties parko etendiĝis ĝis la proksima vilaĝo, Suĥarevo.

De kvindek unu jaroj Tatjana Ivanovna neniam forlasis ĝin. Ŝi konis ĉiujn ĝiajn murŝrankojn, ĝiajn kelojn, kaj la forlasitajn mallumajn ĉambrojn en la teretaĝo, iam uzitaj por la solenaj okazaĵoj, kie pasis pluraj generacioj…

Ŝi rapide trairis la salonon.
Cirilo ekvidis ŝin kaj ride vokis :
"Nu, Tatjana Ivanovna ? Forveturos viaj karuloj, ĉu ?…"

Ŝi kuntiris la brovojn kaj samtempe ridetis.
"Nu, iru do ! vin ne damaĝos iom vivi miskomforte, Ciriluŝka!"

Tiu ĉi kaj lia fratino Lulu havis la belecon, la brilantajn okulojn, la kruelan kaj feliĉan mienon de la antaŭaj Karin.
Lulu estis valsanta inter la brakoj de sia juna prakuzo Ĉerniĉev, dek kvin jaraĝa liceano. Ŝi mem ĵus aĝis dek ses jarojn en la antaŭtago. Ŝi estis ĉarma kun siaj vangoj ruĝaj pro la danco, siaj nigraj dikaj harplektaĵoj volvitaj cirkaŭ ŝia eta kapo, kvazaŭ malhela krono.

Tatjana Ivanovna meditis :
"La tempo ! La tempo ! Ha, Dio mia ! Ni ne rimarkas kiel rapide ĝi fuĝas kaj iun tagon ni ekvidas, ke la etaj infanoj fariĝis pli altaj ol ni… Ankaŭ Luliĉka estas nun granda knabino… Dio mia ! Kaj nur hieraŭ mi diris al ŝia patro :
"Ne ploru, Kolinka, ĉio pasas, koro mia !"
Kaj nun li estas jam maljunulo…"


Tiu staris antaŭ ŝi kun Helena Vasiljevna.
Li vidis ŝin, tremetis kaj diris :
"Ĉu jam, Tatjanuŝka ? Ĉu alvenis la ĉevaloj ?"
"Jes, tempas foriri, Nikolao Aleksandroviĉ. Mi tuj petos, ke oni enmetu la valizojn en la glitveturilon."

Li mallevis la kapon kaj mordetis siajn longajn palajn lipojn.
"Ĉu jam, Dio mia ?! … Nu… tiel estas !… Iru, iru… "

Li turnis sin al sia edzino kun pala rideto kaj diris per sia laca kaj kutime kvieta voĉo : "Children will grow, and old people will fret…** Ĉu ne, Nelly ? Nu, mia karulino, mi opinias ke jam estas tempo."


NB : Nikolao Aleksandroviĉ = Nikolao filo de Aleksandro ; ks.
Poste pri la karesnomoj : Juroĉka=Jurij / Patoŝka=Patoŝa/ Petka=Piotr / Cirilo=Ciriluŝka / Luliĉka=Lulu / Kolinka=Nikolao / Nelly=Helena…

* Njanjuŝka : "kara servistino" en la rusa.

** "La infanoj kreskos, la maljunuloj zorgos."


-----------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------