Rusa glitveturilo (Dokumento el interreto.)


Ili silente rigardis unu la alian.
Ŝi nerve reĵetis sian skarpon el nigra punto sur sian longan kaj flekseblan kolon, la nura beleco daŭre sendifekta de ŝia junaĝo, kun la verdaj okuloj trembrilantaj kiel akvo.

"Mi iras kun vi, Tatjana."
"Kial iri?…" demandis la maljuna virino levante la ŝultrojn. "Vi nur malvarmumos !"
"Ne gravas", ŝi senpacience flustris.

Tatjana Ivanovna silente sekvis ŝin.
Ili trairis la senhoman etan galerion.

Antaŭe, kiam Helena Vasiljevna nomiĝis grafino Eletzkaja, kiam dum la someraj noktoj ŝi venis kuniĝi kun Nikolao Karin en la pavilonon funde de l' parko, tra tiu pordeto ili eniris en la dormantan domon… matene ŝi kelkfoje renkontis la maljunan Tatjana tie… ŝi ankoraŭ vidis ŝin cedi lokon kaj sin krucosigni dum ŝi mem preterpasis.
Tio ŝajnis malnova kaj fora kiel stranga sonĝo.

Post la morto de Eletzki ŝi edziniĝis kun Karin…
En la komenco, la malamikeco de Tatjana Ivanovna incitis kaj ofte ĉagrenis ŝin …
Ŝi estis juna. Nun estis malsame.

Kelkfoje okazis, ke ŝi gvatis kun ia ironia kaj trista plezuro la rigardojn de la maljuna virino, ŝiajn pudorajn retromovojn, kvazaŭ ŝi ankoraŭ estus la pekanta adultulino kurante al rendevuo sub la maljunaj tilioj.
Almenaŭ tion ŝi konservis de sia junaĝo.

Ŝi laŭtvoĉe demandis :
"Ĉu vi nenion forgesis ?"
"Nenion, Helena Vasiljevna !"
"Forte neĝas ! Oni aldonu lankovrilojn en la glitveturilon."
"Vi povas trankviliĝi."

Ili puŝis la pordon al la teraso, kiu malfacile kaj grince malfermiĝis pro la dika neĝtavolo.
La glacia nokto estis plena de l' odoro de frostitaj abioj kaj malproksima fumo.

Tatjana Ivanovna ligis sian ŝalon sub la mentono kaj kuris al la glitveturilo.
Ŝi estis ankoraŭ rekta kaj vigla kiel en tiu tempo, kiam en la krepusko ŝi serĉis la infanojn Jurij kaj Cirilo en la parko.

Helena Vasiljevna momente fermis la okulojn, revidis siajn du pli aĝajn filojn, iliajn vizaĝojn, iliajn ludojn… Cirilo, ŝia plej ŝatata, estis tiel bela, tiel… feliĉa… Pri li ŝi tremis pli ol pri Jurij. Ŝi pasie amis ilin ĉiujn… sed Cirilo… Ha ! Estis ja peko sonĝi pri tio !…

"Dio mia ! Protektu ilin; savu ilin. Bonvolu, ke ni maljuniĝos ĉirkaŭitaj de ĉiuj niaj infanoj… Aŭskultu min, Sinjoro ! Ĉio kuŝas en la manoj de Dio !" diris Tatjana Ivanovna.

Skuanta la neĝerojn alkroĉitajn al la maŝoj de sia ŝalo, Tatjana Ivanovna supreniris la ŝtupojn de la teraso.
Ili revenis en la salonon.

La piano jam silentis.
Starante meze de l' ĉambro la junuloj interparolis duonvoĉe.

"Estas nun tempo, infanoj miaj", diris Helena Vasiljevna.
Cirilo mangestis.
"Bone, Panjo, ni tuj iros… Ni ankoraŭ trinku unu glason, sinjoroj !"

Ili trinkis je la sano de l'imperiestro, de l' imperiestra familio, de la aliancanoj, kaj je la detruo de Germanio. Post ĉiu tosto ili teren ĵetis la ĉampanglasojn kaj la lakeoj silente kolektis ties pecojn.
La aliaj servistoj atendis en la galerio.

Kiam la oficiroj pasis preter ili, ĉiuj samtempe rediris kvazaŭ mornan lecionon parkere lernitan :
"Nu… adiaŭ Cirilo Nikolajeviĉ… Adiaŭ Jurij Nikolajeviĉ."
Unu nura, la maljuna kuiristo Antipe, ĉiam ebria kaj trista, klinis sian dikan grizan kapon sur la ŝultron kaj nekonscie aldonis per forta kaj raŭka voĉo :
"Dio gardu vin sanaj !"

"La tempoj ŝanĝiĝis", grumblis Tatjana Ivanovna."La iama foriro de la barin-oj**… La tempoj ŝanĝiĝis, kaj la homoj…"

Ŝi sekvis Jurij-n kaj Cirilon sur la terason.
Rapide falis la neĝo.
La lakeoj levis siajn lumigitajn lanternojn, prilumigante ĉe la sojlo de l'aleo du statuojn de Belona* flagrantajn pro glacio kaj prujno, kaj la malnovan parkon senmovan.

Lastan fojon Tatjana Ivanovna krucosignis super la glitveturilo kaj la vojo.
La junuloj vokis ŝin kaj ridante prezentis al ŝi siajn brulantajn vangojn frapitajn de l' nokta vento.
"Nu, adiaŭ, fartu bone, oldulino mia ! Ne timu, ni revenos!"

La koĉero ekprenis la kondukrimenojn, eligis ian krion, iun strangan kaj akran fajfadon, kaj la ĉevaloj ekiris.
Unu el la lakeoj teren metis la lanternon kaj oscedis.
"Ĉu vi restas tie, avino ?"
La maljunulino ne respondis. Ili foriris.
Ŝi vidis la lumojn de la teraso kaj tiujn de la vestiblo estingiĝi unu post la alia.

En la domo, Nikolao Aleksandroviĉ nekonscie ekprenis botelon da ĉampano el la manoj de l' lakeo.
"Kial vi ne trinkas ?" li pene murmuris. "Necesas trinki."
Li zorge plenigis la prezentitajn glasojn; liaj fingroj iom tremetis.

Dika viro kun tinkturitaj lipharoj, generalo Sjedov, alproksimiĝis kaj flustris en lian orelon :
"Ne turmentiĝu, kara. Mi parolis al Lia Moŝto. Li prizorgos ilin, estu trankvila !"

Nikolao Aleksandroviĉ malrapide levis la ŝultrojn.
Ankaŭ li jam iris al Sankt-Peterburgo… li ricevis leterojn kaj aŭdiencojn. Li parolis kun la Grandduko. Kvazaŭ li povus malhelpi la kuglojn kaj disenterion…

"Kiam la infanoj finkreskis, oni povas nur kruci la brakojn kaj lasi la vivon evolui… Sed oni ankoraŭ klopodas, oni kuras, nu, oni imagas al si… Mi maljuniĝas", li subite sonĝas, "maljuniĝas kaj malkuraĝiĝas… La milito ?… Dio mia, ĉu pli belan sorton mi revis dudekjaraĝe ? "

Laŭtvoĉe li diris :
"Dankon Mikaelo Mikajloviĉ… Kion diri ? Ili faros kiel la aliuloj. Dio nur donu al ni venkon !"
La maljuna generalo fervore rediris :
"Tion Dio volu !"

Silentis la aliuloj, la junuloj kiuj jam restis ĉe la fronto.
Unu el ili maŝine malfermis la pianon kaj ekludis kelkajn notojn.

"Dancu, infanoj miaj !" diris Nikolao Aleksandroviĉ.

Li ree sidiĝis ĉe la briĝotablo kaj mansignis al sia edzino.
"Vi devus iri ripozi, Nelly ! Rigardu kiel pala vi estas !"
"Ankaŭ vi !" ŝi duonvoĉe diris.

Ili silente manpremis kaj Helena Vasilijevna eliris.
La maljuna Karin prenis la kartojn kaj ekludis.
De tempo al tempo, li nerve palpis la diskon de l' kandelingo, kun distrita mieno.


* Belona: milita diino en Roma mitologio.
eo.wikipedia.org/wiki/Belona_(diino)

** Barin : en la malnova Rusio : titolo donita de subulo al superulo (mastro).


Fino de l' unua ĉapitro.
------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------