LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 12 (2/2)

Dume, per la tramo, Cezaro rapidveturis al Loon. Konforme al sia taktiko, li estis metinta sian korbon en angulon de la ekstera platformo. Tuj apud la ŝtupareto, li kviete fumis sian cigaredon, rigardante la domojn, kiuj defile kuris antaŭ li. Tiam malfermiĝis la pordo al la interna kupeo. Du viroj eliris. Rigardinte returne, Cezaro instinkte antaŭflaris, ke ili estas negroj.

Estis kvin aŭ ses homoj sur la platformo. La negroj rigardis la korbon, okulserĉis Cezaron inter tiuj personoj. Ili rekte alparolis al li :

- Kies korbo estas tio ?
- Mi ne scias, diris Cezaro.
- Ne indas simuli stultulon, krirespondis unu el la doganistoj. Ni vidis, ke vi enveturiĝis kun ĝi...

Li kliniĝis, priserĉis en la korbo. Senhezite, Cezaro profitis tiun momenton por agi. Li puŝpelis maljunan viron, kiu baris lian antaŭan irejon. Li eksaltis sur la ŝtupareton, kliniĝis eksteren, kaj saltis sur la pavimitan vojon. Ĵus tiam li ricevis fortegan baton malantaŭ la kapon. Kaj li falegis. Ŝajnis al li, ke li sinkas en grandan kvanton da akvo, kiu plenigas liajn orelojn, subakvigas lin, dronigas lin per ŝaŭma inundo. Li malklare aŭdis ĝin, kvazaŭ intestobruon. Tiu laŭta zumado kovris ĉiujn bruojn ĉirkaŭ li.

Poste, ŝajnis al li, ke li lante elakviĝas. La ŝaŭmbruo fariĝis pli mallaŭta. Voĉflustradoj aŭdebliĝis, plilaŭtiĝis. Kaj kiam Cezaro retrovis sian konscion, li vidis, ke li sidas sur trotuaro, kun ŝtalmankatenoj ĉirkaŭ la pojnoj. Li suprenrigardis, revidis la du negrojn kaj tuj rememoris ĉion.

« Ha, ha ! Vi ja pensis, ke vi sukcesos pafi vin, fanfaronis unu el la doganistoj. Sed ĉifoje vi ne trafis la ŝtipkapulojn de l’alia tag’, sciu ! Nu, stariĝu Silvan’ ! »

Cezaro komprenis, ke la negroj kredas esti arestinta lian kamaradon. Li tamen ne donis klarigojn. Krome, lia kapo doloris. Li kontentiĝis obeeme sekvi ambaŭ homojn ĝis la ĝendarmejo. Laŭirante, li kunpremiĝis kontraŭ unu el la doganistoj, ĉar li malŝatis kabriolete trairi la urbon tiele mankatenita.

En la ĝendarmejo, Lurĵo estis atendanta. Kun granda konfuzo li vidis aperi Cezaron anstataŭ Silvano. Li ne povis ne ekkrii :

- Sed ne ’stas li !
- Ĉu ne li ? diris unu el la negroj. Jes ja ! Ni senĉese gvatis kaj sekvis lin.
- Mil diabloj ! sakris Lurĵo. Kia fuŝ’ !

Cezaro ekkomprenis.

- Se ne ’stas mi, do lasu min iri, li pikdiris.
- Fermu vian buŝegon, kreten’ ! Krome, vin oni jam tenas ! ’Stas bona via afer’!
- Li pagos por l’aliul’ , aldonis unu el la negroj.

La ĝendarmoj estis komisiitaj por enŝlosi Cezaron en la ĝendarmejon. Kaj tie, li havis multan tempon por pripensi. La perforto dum lia aresto, la paroloj de la doganisto, kiu nomis lin Silvano kaj elvokis la pasintan interbatalon, la ekkrio de Lurĵo... ĉio elmontras, ke Silvanon oni atendis. Krom tio, estas ja Silvano, kiu estintus arestita, se ne maleblus, ke li mem venu. Oni ja sciis, ke li vizitos Fernandon. Tiam Cezaro rememoris la elrevigitan mienon de la fraŭdestro, kiam li vidis lin alveni.

« Tiu fiulo, li pripensis. Li denuncis min. »

De tiam, unu solan penson li havis : atentigi Silvanon kaj la amikojn, ke Fernando perfidas, ke li estas nur fiviro.
Je proksimume la unua, oni malfermis la pordon. Du ĝendarmoj elirigis lin.

- Kien ni?
- Al l’ malliberej’.

Ili eliris, Cezaro inter la du ĝendarmoj.

Vojirante ili parolis. Cezaro rakontis, kiel li estis kaptita, kaj tio multe amuzis la ĝendarmojn. Ĉar neniu doganisto priserĉis lin, li ankoraŭ portis sur si, inter ĉemizo kaj veŝto, tridekon da cigaredpaketoj. Po du paketoj li donis al ĉiu el siaj gardantoj. Kaj li petis ilin preni etan ĉirkaŭvojon proksime al la policejo, kie deĵoras lia kamarado Julio.

Tie, ili eniris etan trinkejon kaj vokigis Julion. Li alvenis.

- Vidu, li senmire diris ! Mi ja daŭre diris al vi, ke oni rekaptos vin.
- Nu, mi ne vokis vin por moraladmon’, respondis Cezaro. Ĉu vi transdonu mesaĝon al mia edzin’ ?
- Jes.
- Diru al ŝi, ke oni prenis min, ke ŝi forlasu tian laboron. Ŝi reiru por rikolti cikorion. Tio pli indos ol rekuniĝi kun mi en prizonon.
- Vi ’stas edziĝinta, ĉu ? demandis unu ĝendarmo.
- Jes.
- Alportigu al ŝi la ceteron de viaj cigaredoj. Tio eblos al ŝi kelktempe havi iom da mon’.
- Dankon ! diris Cezaro.

Kaj al Julio li transdonis siajn paketojn da cigaredoj.

- Ne ’stas ĉio, li aldonis. Vizitu Silvanon. Diru al li, ke li ja nepre danku al l’alta Fernand’ por tio, kion li faris por mi. Ĉu vi bonkomprenis ?
- Jes.
- Ha ! Ankaŭ diru al li, ke Tomon mi donas al li. Tro kostos al mia edzin’ por nutri lin nun. Oni nepre ne mortigu lin, ĉar li estas bona hundo.
- Vi ne scias, kiom longe vi restos en prizon’, ĉu ?
- Ne, amiko. Sed tro da stultaĵoj mi jam faris. Ili ne lasos min foriri baldaŭ, ĉifoje.
- Nu, vidu, se vi estus min aŭskultinta ...
- Nu, bone, sufiĉas...

Li ankaŭ eltiris sian biletujon, enserĉis, hezitis.

« Nu, des pli malbone. Vi ankaŭ donos al ŝi tridek frankojn. Tie for, mi ne bezonos monon. Mi faros florkronojn, ĉu ne ? »

Ambaŭ ĝendarmoj ekridis.

- Nu, petis unu el ili. Ĉu ĉio ?
- Jes, ĉio.
- Ĝis baldaŭ, Cezaro, diris Julio.
- Ĝis, amiko !

Julio pagis la trinkaĵojn. Cezaro stariĝis, kaj daŭre inter siaj du gardantoj, li foriris. El la pordosojlo, Julio lin rigardis iri. Nun, kiam Cezaro kredis, ke neniu rigardas lin, li mallevis la kapon kaj, dorskurba, malfortigita, kun trista mieno, li aspektis malgranda inter siaj gardantoj.

« Ha ! Kia... », serĉis Julio, ne trovante taŭgan vorton, kiu akordigu liajn amikecon kaj malaprobon.

Kaj, kun peza koro, kun trista graveco, li iris por plenumi la volojn de Cezaro, kvazaŭ temus pri tiuj de mortinto.


-------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------